Protokolo - Kunveno de la 10a de novembro 2007

Kunveno de la Pariza Grupo de la 10a de novembro 2007

ĉeestis : Julieto Boyer, Veroniko Girard, Louis Gohin, Fil Guichet, Alberto Haustrate, Vinko kaj Vito Markovo, Dominiko Simeone, Julieto Ternant.

protokolis : Vinko Markovo

1.Raporteto pri la deĵorado en la festo de la asocioj.

Deĵorado dum du tagoj (19-20/10). Preskaŭ neniu neniu vizitanto vendrede. Sabate iom pli. Ne tre interesa, sed kontakto kun aliaj asocioj kiel Ligo de Homaj Rajtoj. Entute 6 deĵorantoj (Veroniko, Vito, Vinko, Barbara Petit, Thérèse Pinet, Nikolao Rajmondo). Utila tamen por montri al la urbestro ke ni ekzistas, kio iam povos helpi por akiri subvenciojn.

2.Kontoj de la pariza grupo

Kontoj devus esti sendependaj por povi enspezi monon, kaj pli klare mastrumi la buĝeton de la pariza grupo. Oni ankaŭ devus scii, ĉu kvarono de la kotizoj jam alvenis. La pariza grupo ankaŭ pagas grupan kotizon al SAT.

Ni proponas al la kasisto de SAT-Amikaro, ke la francilianoj aŭtomate havu kotizkvaronon ĝirita al la konto de la PG, krom en kazo de indiko, ke la mono estu ĝirita al alia grupo.

Fil, sub la premo de la grupo, konsentas kandidatiĝi kiel nova kasisto. La malfermo de la konto okazos komune kun la OKK-konto.

Post skiza prezento la provizora bilanco pri la pasintjara festo (proksimume evilibra sen la helpoj kaj sen la investoj por renovigo de la deĵormaterialo), ni denove decidas helpi al FET per 200-eŭra subvencio por organizado de la Homarfesto en 2008. Notindas, ke tri el la novaj ĉijaraj lernantoj estis varbitaj tie.

Prepare al la bilanco submetota al la ĝenerala kunveno venontmonate, ni listigis la ĉijarajn elspezojn kaj enspezojn.

3.Venontaj agadoj

Vinko rekontaktis la Francan Pacistan Unuiĝon, kiu konsentas iam denove prelegi dum sabata debato, kaj krome konsentas, por ke la pariza grupo partoprenu en la kontraŭmilita festivalo okazota en novembro 2008.
Por la unua de majo, ni antaŭvidas manifesti matene kun la liberecanoj sub la (kreota) tolpanelo "Radio Esperanto", kaj posttagmeze kun ĉiuj, sub propra panelo kaj disdonante flugfolion, pri kies enhavo ni rediskutos.

4.Zamenhofa tago

Ĝi okazos la 16an de decembro. De kelkaj jaroj, la homoj ne scias kie manĝi. Ĉu eblus enketi pri loko por manĝi ĉiuj kune ? Se ne la homoj estas iom perditaj. Vito esploros. Posttagmeze prelegos Roberto Molimard pri nefumado.

5. Afiŝogluado

Necesos trovi la oportunajn lokojn por glui kaj interkonsenti pri dato por la gluadoskipo. Vinko refaros la demandon en la listo de la grupo.

Poste okazis debato pri "Nordamerikaj indianoj, enkondukita de Lena Harin. Ĉeestis 15 personoj.


La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 10a de novembro, je la 14a horo,

en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Bilanco pri la deĵorado en forumo de parizaj asocioj

2. Venontaj agadoj

 unua de majo
 subvencio por Homarfesto 2008
 pacista festivalo en novembro 2008

3. Uzado de la varbilopako

Ni devos organizi la « afiŝogluajn sesiojn » por uzi la novan propagandmaterialon de SAT-Amikaro en kelkaj strategiaj lokoj.

4. Elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

5. Diversaĵoj

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Nordamerikaj indianoj : iliaj bataloj kaj saĝeco

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !