Protokolo- Kunveno de la 11a de novembro 2006

Protokolo de la kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazinta je :

Sabato, la 11a de novembro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Elizabet’ Barbay, Julieto Boyer, Lilio Grandière, Vinko kaj Vito Markov, Stela Park, kaj Barbara Petit.

Protokolis : Vinko Markov

Tagordo :

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

Estas konfirmite, ke la kongreso okazos sude de Parizo, en Antonio kaj Ĉatenezo-Malabrio, inter la 21a kaj 28a de julio 2007. Unuaj informoj kaj aliĝtarifoj jam estas legeblaj ĉe :
http://www.satesperanto.org/-SAT-Kongreso-2007-Parizo-.html

Ni bezonos amasan helpon de parizregionaj aktivuloj por prizorgi la kongresan trinkejon, la infankongresejon, kaj la akceptadon de la alvenantoj dum la unua tago. Pri tio Vinko reparolos pli detale kaj precize okaze de la zamenhofa festo, la dimanĉon 17an de decembro.

2. elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

Por la venontaj monatoj, ni antaŭvidas la jenan programon :

Januaro : Pri Eŭropo kaj Eŭropa Unio (prezentos Lena Carson-Harin)

Februaro : Politika situacio en Sudameriko (preleganto precizigota)

Marto : La lingvopolitiko de Francio en Afriko (prezentos Djilali Benamrane, el la asocio Survie)

Ĉiuj sugestoj estas bonvenaj por la postaj kunvenoj.

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

Ni provis varbi por la hodiaŭa prezento per afiŝoj deponitaj ĉe mondcivitanoj, amikoj de la pariza komunumo, urbodomo de la 13a distrikto, universitato en strato Tolbiako, librejo La Brèche. Pro tempomanko ni rezignis informi en la librejo Publico kaj ĉe Liberecana Radio. Se iuj havas pliajn ideojn pri kontaktotaj asocioj aŭ lokoj por deponado de varbmaterialo, ne hezitu ilin komuniki, kaj nepre avertu se vi mem pretas prizorgi la kontakton kun ili.


4. transportado de la materialo por la venontjara Homarfesto

Ĝis nun tion prizorgis ne esperantista kamarado el la FKP-sekcio de Ĉatiljono. Li tion ne povos fari eterne, do estus dezirinde trovi alian solvon, por krome transporti en nur unu fojo la tutan materialon (tendoj, libroj, krespomaterialo). Ĉu povus esplori la eblecon lui ŝarĝaŭtomobileton, aŭ pruntepreni tiun de konato ?

5. Diversaĵoj

5.1. Infanrenkontiĝo en Grezijono

Kiel pasintjare, tio okazos dum la paska semajno. Ĉeestos 7 eksterlandaj grupoj, kun junuloj de 7 ĝis 18 jarojn aĝaj, kaj ĉifoje neesperantistaj gejunuloj devus esti malakceptotaj. Diversaj aktivaĵoj estos proponitaj sub formo de atelieroj.

5.2. Zamenhofaj festoj

Tiu de la fervojistoj okazos la 9an de decembro en strato Traversière. Tiu de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je la 17a de decembro, de la 10a ĝis la 17a horo. Pri la programo vi povas pli detale legi en la Parizano (sendita kun la novembra SAGO).

Je la 15a horo, okazis prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Por la Paco per Esperanto

... sed ni preteratentis, ke la pacifista unuiĝo organizis dum la tuta semajnfino kontraŭmilitisman festivalon. Tial estas ne mirige, ke ne abundis vizitantoj. Sed venontjare, ni interkonsentis kun la organizantoj por integriĝi en la aranĝo se ĝi denove okazos. Al la jam citiaj ĉeestantoj aldoniĝis nur Rolando Lilin, kiu profitis la okazon por inviti nin al la kongreso por starigo de internacia asocio de sciinterŝanĝaj retoj, okazinta la 1an kaj 2an de decembro. Vito ĉeestis, kaj povos eventuale raporti.


Jen la teksto, kiu anoncis la kunvenon :

La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 11a de novembro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

2. elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

3. kontaktoj kun aliaj laboristaj organizoj el la Pariza regiono

3. transportado de la materialo por la venontjara Homarfesto

4. Diversaĵoj.

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Por la Paco per Esperanto

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !