Protokolo - Kunveno de la 12a de majo 2007

Protokolo de la kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazinta je

Sabato, la 12an de aprilo, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Julieto Boyer, Jacques Fichou, Veroniko Girard, Lilio Grandière, Vito k Vinko Markov, Andreo Sadier.

Protokolis : Vinko Markov

1. Pretigo de novaj afiŝoj por SAT-Amikaro, lokaj delegitoj

La pariza grupo pretas aĉeti varbmaterialon (90€). Atendas la prezoferton.

2. Lastaj novaĵoj pri la SAT-kongreso

10 ruldomoj eblas.

3. Venontaj aranĝoj

Memormanifestacio de la Amikoj de la Pariza Komunumo, la 2an de junio.
pacista festo.

Budo por « Rentrée 13 » la sab 8an de septembro 2007 dum la tuta tago.

Revua salono : 200 eŭroj, do ni rezignas.

Pacista aranĝo en La Clef en novembro. Detaloj precizigotaj. Sed necesus antaŭvidi budon, eble prelegon kaj praktikaj detaloj.

5. Biblioteko de la Pariza Grupo

Momente plu en Gambetta, ĉar spacon ni bezonos en bd Auriol. Estas listo farita de Legros en SAT-ejo. Cerbumi pri reguloj por refunkciigo. Tamen unue enkomputiligi la libroservan stokon.

6. Estonteco de la libroservo

Kunveno pri tio okazos la 9an de junio je la 9a30 por priparoli ĝian reorganiziĝon.

7. Budo ĉe la Fervojistoj

Okazas nun. Guy momente estas tie. Vito kaj Vinko iros morgaŭ por varbi por la SAT-Kongreso.

8. Subtenkotizo al SAT

Ni decidas plu pagi 100 eŭrojn por tio en 2007.

9. Subvencio por Homarfesto

Andreo pagos ĝin kiam li vidos fakturojn.

10. Komputilo.

Nun translokita, funkcias. Serĉas novan retprovizanton, sed momente ne ĝisfunde esploris la eblecojn.

11. Ekzamenoj

Organizi sesion paralele la 16an de junio ? Urĝas tion organizi. Kontakti ThP, Meilhac k Bonjour. Peti de Elizabet ke la lernantoj ekzamenu ĉi-tie.

Skatolo por la mono de la PG.

Aĉetita aŭdaparato.

Venonta kunveno okazos la 9an de junio je la 14a, kun posta debato je la 15a30 pri la agado de la Pacista Unuiĝo de Francio.

Je la 15a sekvis debato pri :
Laikeco : kial plu batali por tio en la 21a jarcento ?


La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 12a de majo, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Novaj varbiloj por SAT-Amikaro

2. Lastaj novaĵoj pri la preparo de la SAT-kongreso

3. Venontaj agadoj

4. Biblioteko de la Pariza Grupo

Je la 15a sekvos debato pri :

Laikeco : kial plu batali por tio en la 21a jarcento ?

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !