Protokolo - Kunveno de la 14a de oktobro

Protokolo de la kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro

okazinta je :

Sabato, la 14a de oktobro, je la 14a horo,
en la sidejo de SAT-Amikaro


Ĉeestis : Andreo Sadier, Guillaume Baudoin, Marcel Hardy, Vito kaj Vinko Markov

Protokolis : Vinko Markov

1. bilanco pri la deĵorado en la Eo-budo dum la Homara festo kaj aliaj budoj

1.1. Homara festo

La deĵormaterialo por la Homara festo estas stokita en la SAT-sidejo. La pariza grupo akceptas subvencii la budon por 200 eŭroj jare.
Estas fera ŝranko kun libroj de la pariza grupo en Avenuo Gambetta. Interalie libroj por budoj. Necesos iam esplori la ŝrankon kaj interŝanĝi malnovajn librojn kun novaj interkonsente kun Bernardo. La malnovaj libroj estos senditaj al Afriko.

1.2. Aliaj pasintaj budoj.

Guy kaj Andreo deĵoris ĉe la urbodomo de la 13a por « rentrée 13 »la 9an de septembro . Venis ankaŭ la fratino de Meurant, Lucienne Cudré. Bone lokitaj. Granda tablo kun grandaj paneloj dorse.
Ricevis eĉ trinkaĵojn kaj kukojn, kadre de bufedo por novaj loĝantoj.

Deĵoris ankaŭ Andreo kun sia edzino kaj kun Stephane Hervé sur la bazaro Blanqui, dimanĉe, la 1an de oktobro, matene. Ili tie kaptis kelkajn homojn. Multaj neniam aŭdis pri Eo, ĉefe junuloj. Maljunuloj diras ke tio ne funkciis.

1.3. Venontaj budoj kaj partoprenotaj manifestacioj

Okazos festo de la asocioj en la urbodomo de la 20a distrikto en aprilo 2007.

Necesus ankaŭ prepari nin por la manifestacio de la Unua de Majo, kun la eksa banderolo de la budo uzita dum la Homarfesto, kaj flugfolioj pri la venonta SAT-kongreso.

Indus informiĝi pri la festo de Lutte Ouvrière en Prelles, dum Pentekosto, kie SAT-amikaro ĉeestis antaŭ multaj jaroj. Ĉu iu havas kontakton kun aktivuloj el tiu medio ?

Estis mistrafita la budo de la pariza urbo. Ĝi ne estis proponita ĉijare al la pariza grupo ĉar neniu venis pasintjare.

2. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venontaj Kongresoj (de SAT kaj de SAT-Amikaro)

Tiam estis neoficiale dirite, ke ĝi probable okazos en Ecole Centrale, Ĉatenezo-Malabrio (Chatenay-Malabry). Tio intertempe konfirmiĝis, kaj informoj prie baldaŭ estos legeblaj en http://satesperanto.org . La kongreso okazos inter la 21a kaj la 28a de julio 2007.

La SAT-Amikara kongreso okazos en Artigo apud Bordozo dum pasko, de la 6a ĝis la 10a de aprilo 2007. Informoj pri ĝi regule aperas en la SAGO.
Por igi la laborkunsidojn pli efikaj, estos bone pridiskuti eventualajn proponoj al la kongreso.

3. elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

Post la kunveno de la 11a de novembro, okazos debato pri « Esperanto por la paco ».
La 17an de decembro estos la ĝenerala kunveno de la pariza grupo matene, kaj poste prelego pri la venonta SAT-kongreso. Ankaŭ estos tago de la libroj, kun ebleco aĉeti multajn interesaĵojn, eĉ foje kun subskribo de gravuloj...
En januaro probable la debato estos pri Eŭropo.

4. Pri la kursoj.

Andreo sendis informojn al 5 urbaj gazetoj. Afiŝon li sendis en la urbodomo de la 13a por la informpaneloj. Li ankaŭ deponis la flugfolion pri la kursoj en la urbodomo.

Antaŭe la kursoj estis anoncitaj sur retejo de la urbodomo de la 13a. Samaj eblecoj ekzistis en la 20a. Ĉu nun aperas io ? Ŝanĝiĝis la prizorgantoj, do indus rigardi ĉe ilia retejo, por vidi ĉu oni povas aktualigi la informojn.

 1-a grado : informoj mankas

 2-a grado merkrede : ĉ. 6

 2-a grado ĵaŭde : ĉ. 6 ĝis 8

 3-a grado : 3

Tri aliaj eblecoj ekzistas : perkoresponda, kun Andrée Houlgatte aŭ kun lokaj parizregionaj grupoj.

5. Diversaĵoj

Andreo rememorigis, ke lokaj grupoj de SAT-Amikaro rajtas konservi kvaronon de la kotizo : tion faras Choisy, Bondy, Bordozo. En la Pariza regiono kelkaj apartenas al pluraj grupoj, do ne eblas sisteme apartigi la kotizon. Atentigo pri tio aperos en la Parizano.

Pri la kaso de la pariza grupo, Andreo memorigis, ke ĝi ĉiujare pagas 100-eŭran subtenkotizon al SAT.

Stephane Hervé akceptis kontroli, ĉu ekzistas priesperantaj libroj en la kvartalaj bibliotekoj. En Pompidou estas. Same en Ste Geneviève...

Je la 15a horo, okazis prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Postkongresaj pripensoj pri la socipolitika situacio en Serbio


Jen la teksto, kiu anoncis la kunvenon :

La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 14an de oktobro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. bilanco pri la deĵorado en la Eo-budo dum la Homara festo

2. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

3. elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

4. Diversaĵoj.

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Postkongresaj pripensoj pri la socipolitika situacio en Serbio

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.