REVOLUCIEMA

Pli kaj pli, tiu esprimo estas malŝatata de la amaso ; eĉ en la laboristaj medioj, oni foje evitas tiun krudan adjektivon : revoluciema. Preferata estas evoluciema en opozicio al konservativa.

Esti evoluciema por revolucii la sociordon, tio postulas kuraĝon kaj nesubmetiĝon al iu ajn potenco oficiala aŭ ŝtata, kiu plej certe limigas la liberecon, kaj bremsas la socian disvolviĝon. SAT-Amikoj ne ĉiam interkonsentas pri la rimedoj uzitaj, por evoluigi la laboristan klason, ili almenaŭ konscias pri ties neceso. Mi supozas, ke la elekto, kiun ili faris inter la diversaj Esperanto-movadoj, pravigas ilian sintenon rilate la kapitalistan sistemon, kaj garantias senĉesan lukton kontraŭ ĉiuj formoj de popolpremo.

Estas ankaŭ rimarkinde, ke SAT-Amikoj tute erare eniris en nian movadon, kie ili renkontas « malsamideanojn ». Kompense, troviĝas en la t. n. burĝa movado, aro da laboristoj, kies loko estas en niaj vicoj. Erare ili ne troviĝas inter ni.

Kvankam la sociaj cirkonstancoj estas nun pli favoraj, ol pasinte, ni ne devas alkutimiĝi al tiuj ŝajnaj avantaĝoj, kaj silente ĉesi la batalon.

Ni ne hontu pri aparteneco al laborista Esperanta movado, eĉ se oni konsideras nin kiel nurajn vegetaranojn, « ŝafblekantajn pacistojn », nudistojn, anarkiistojn, komunistojn, k.t.p..

Nia medio enhavas konsciajn aktivulojn ĉiuspecajn, gravas, ke ili konstante troviĝu sur avangarda ŝtupo ĉiurilate. Prefere lukti ideale kontraŭ la amaso por ĝia pliboniĝo, ol « boji kun la lupoj », kaj rekruti banalajn kotizantojn kun etburĝaj ideoj.

Uzo de Esperanto permesas al scivolemulo informiĝi mondskale, ĝi ebligas pli objektivan klarvidon en la nuntempaj eventoj. Komparoj povas esti farataj, vizitoj eksterlandaj povas esti farataj, vizitoj eksterlandaj povas alporti, pli ol legaĵojn, precizigojn en multaj okazoj.

Nia sennacieca mensedukiĝo favoras al ni pli senpartiecan prijuĝon ekster oficialaj naciaj kaj ŝtataj influoj.

Ni povas pli facile, ol multaliaj, agadi konforme al homa digno dank’al niaj tutmondaj rilatoj.

Se nia sinteno estas tia, ĝi devige efikos ĉe niaj kunvivantoj ; ĉar ni serioze aktive partoprenas en diverstendencaj socibatalaj organizoj, ni pli facile disvastigos Esperanton en tiuj « dinamikaj » medioj. Ni tamen ne forgesu survoje nian Esperantismon ; okazas ofte, ke aktiva Esperantisto estas komplete kaptata de alia ekster-Esperanta movado.

Gravas ankaŭ, ke la respondeculoj de via Esperanta movado ne restu en tro granda izoleco ; tio povas ĝin konduki al « sklerozo » aŭ rutineco. Kritiki vigle en kamaradeca maniero, sed ankaŭ varme aprobi, se necesas ; ĉiam esti en konstanta kontakto per bulteno, korespondado, libro-servo, kongresoj kaj... kaso, gvidi kursojn, propagandi en gazetoj... jen kiel aspektus perfekta SAT-amiko.

Doloriga estas ne sufiĉe pripensita kritiko fare de aktiva kamarado, sed pli malesperiga estas la kritikoj de membroj, kiuj malamike, diletante kontraŭas. Ofte tiuj membroj forgesas pagi sian kotizon akurate...

SAT-Amikaro nepre arigu tiujn Esperantistojn, kiuj uzas Esperanton, ne nur por kolekti poŝtmarkojn, sed ankaŭ por partopreni en la konstanta ĉiutaga socibatalo.

Se ni estas tiaj Esperantistoj, ni vole nevole estas speco aŭ grajno de revoluciuloj.

R. Grandière.

el SAT-Amikaro n°130, decembro 1957