ROLAND GRANDIERE

LA MOVADO PERDIS VALORAN GVIDANTON

VI PERDIS AMIKON

MI PERDIS FRATON

Mi estis ligita kun Rolando per senkondiĉa nedifektebla amikeco, kiu naskiĝis en la jaroj 1943-1944, en Vieno (Aŭstrio).

Ni renkontiĝis en tiu lando, kiu estis aneksita de la Nazioj, sekve de kontraŭvola dungiĝo pro la tiama Servo de la Deviga Laboro (Franclingve : S.T.O.). Ni ne laboris nek loĝis sur la sama loko, sed ni kuniĝis kiel eble plej ofte, sentante la bezonon daŭrigi la iron al nia Esperantista idealo, spite la kruelan realon de la tre malfacilaj lastaj jaroj de la Dua Mondmilito. Ni kune travivis plej diversajn aventurojn ; kelkaj el ili estis gajaj kaj kuraĝigaj, sed aliaj estis danĝeraj, ĉar ni restis fidelaj al nia idealo. Malgraŭ nia juneco, ni ofte kondutis provoke kontraŭ la Nazioj. Ni renkontiĝis kun Aŭstriaj Esperantistoj spite la severan malpermeson uzi la Internacian Lingvon, kaj diskuti pri ĝi. Ni partoprenis en sekretaj kunvenoj, por interŝanĝi ideojn pri la postmilita renaskiĝo de la Esperanto-movado.

Pere de ekskursoj tra montaroj, Rolando komunikis al mi sian amon al la tiea tre bela naturo. De mia flanko, ĉar mi loĝis en Vieno mem, mi invitis lin al koncertoj, spektakloj, vizitoj de muzeoj k.t.p.. Li ŝatis tion.

Ni devige disiĝis en junio 1944 pro neatendita kialo. Ni estis invititaj al sekreta kunveno de Esperantistoj en la hejmo de Gustav Weber. Sed la Gestapo gvatis kaj arestis [1]. Mi estis inter la arestitoj, sed bonŝance Rolando ne falis en la manojn de la Nazioj, ĉar la fervojo al Vieno estis ĵus bombita, kaj li maltrafis la rendevuon.

Ni ne ricevis novaĵojn unu pri la alia ĝis Majo 1945, kiam ni denove renkontiĝis en Parizo, mirakle savitaj el infera periodo. La gepatroj de Rolando akceptis min kiel sian propran filon. Tiam mi havis la okazon konatiĝi kun la juna fratino de Rolando. Ŝi estis ĉarma knabineto, kiun oni nomis Brasiketo. Poste ĉiam ĉarma Ginette edziniĝis kun Gil Chevrolat, de multaj jaroj ili konsistigas paron da homoj fidelaj al la idealo de Rolando.

Post nia liberiĝo, Rolando konigis al mi la Junulargastejan movadon. Li invitis min kune ripozi ĉe familio loĝanta en la Provinco, kaj poste ni migris, loĝante sub tendo, al Balaruko (Balaruc-les-Bains en departemento Hérault), kie Suzon kaj Léo Lentaigne organizis la 1-an Esperanto-semajnon. Tie regis frateca etoso ; entuziasmaj gejunuloj lernis Esperanton kun la firma konvinko, ke danke al la retrovita paco la Homaro vivos en feliĉo kaj prospero. Dum tiuj neforgeseblaj tagoj, Rolando konatiĝis kun Lilio, kaj naskiĝis kora inklino, kiu dumvive neniam malfortiĝis ; ŝi konstante subtenis lin en lia senlaca laborado por la Internacia Lingvo en la kadro de S.A.T. kaj SAT-Amikaro. Kiam okazis ilia geedziĝo, tiam mi estis atestanto. Ili fondis hejmon en la Pariza regiono, kaj mi ofte gastis ĉe ili. Mi mem edziĝis kun Esperantistino, sed baldaŭ forlasis Parizon, por vivi en Sud-Francio. Tamen niaj interrilatoj daŭris, kaj ni ofte renkontiĝis. Rolando instigis nin organizi SAT-Amikaran kongreson en urbo Aubenas (departemento Ardèche). Tio estiĝis dum Pasko 1960 ; la 15-a Asocia aranĝo estis tre sukcesa, kaj donis la okazon inaŭguri internacian kampadejon Zamenhof ĉe urbeto Vallon-Pont-d’Arc.

Kun granda ĉagreno mi eksciis pri la disvolviĝo de la terura nekuracebla malsano de Rolando, kiu ĉe la telefono neniam plendis, kuraĝe kaj daŭre esperis. Ĝis la lasta momento li detale informiĝis pri la organizado de la 53-a SAT-Amikara Kongreso, en kiu li ne havis la plezuron partopreni, sed kie lia pasinta por-Asocia agado ŝvebis en la rememoro de ĉeestantoj.

Mi perdis fraton. La Movado, al kiu li dediĉis tiom da energio, perdis unu el siaj plej valoraj gvidantoj. Lilio perdis nekompareblan edzon. Al ŝi, al ilia filo Gérard (denaska Esperantisto), al liaj fratino kaj bofrato, al iliaj nepoj mi tre emocie esprimas miajn profundan ĉagrenon kaj sinceran doloron.

Rolando sentis kulton por la amikeco, kaj tutkore plenumis ĝin. Koncerne nin ambaŭ, la amikeco transformiĝis en fratecon. Mi priploras karan fraton.

Pierre Jayer.


NI PLUTENU LA TORĈON DE LIAJ IDEOJ

Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, Roland Grandière (1921-1998) konfidis al la redaktanto de la Asocia organo represon de ĉefartikolo aperinta en Decembro 1957, en la 130-a numero. La koncerna teksto spegulas la manieron, kiel la prezidanto de SAT-Amikaro perceptis la originalecon de la Asocio en la Esperanto-movado.

Jean Selle.


REVOLUCIEMA

Pli kaj pli, tiu esprimo estas malŝatata de la amaso ; eĉ en la laboristaj medioj, oni foje evitas tiun krudan adjektivon : revoluciema. Preferata estas evoluciema en opozicio al konservativa.

Esti evoluciema por revolucii la sociordon, tio postulas kuraĝon kaj nesubmetiĝon al iu ajn potenco oficiala aŭ ŝtata, kiu plej certe limigas la liberecon, kaj bremsas la socian disvolviĝon. SAT-Amikoj ne ĉiam interkonsentas pri la rimedoj uzitaj, por evoluigi la laboristan klason, ili almenaŭ konscias pri ties neceso. Mi supozas, ke la elekto, kiun ili faris inter la diversaj Esperanto-movadoj, pravigas ilian sintenon rilate la kapitalistan sistemon, kaj garantias senĉesan lukton kontraŭ ĉiuj formoj de popolpremo.

Estas ankaŭ rimarkinde, ke SAT-Amikoj tute erare eniris en nian movadon, kie ili renkontas « malsamideanojn ». Kompense, troviĝas en la t. n. burĝa movado, aro da laboristoj, kies loko estas en niaj vicoj. Erare ili ne troviĝas inter ni.

Kvankam la sociaj cirkonstancoj estas nun pli favoraj, ol pasinte, ni ne devas alkutimiĝi al tiuj ŝajnaj avantaĝoj, kaj silente ĉesi la batalon.

Ni ne hontu pri aparteneco al laborista Esperanta movado, eĉ se oni konsideras nin kiel nurajn vegetaranojn, « ŝafblekantajn pacistojn », nudistojn, anarkiistojn, komunistojn, k.t.p..

Nia medio enhavas konsciajn aktivulojn ĉiuspecajn, gravas, ke ili konstante troviĝu sur avangarda ŝtupo ĉiurilate. Prefere lukti ideale kontraŭ la amaso por ĝia pliboniĝo, ol « boji kun la lupoj », kaj rekruti banalajn kotizantojn kun etburĝaj ideoj.

Uzo de Esperanto permesas al scivolemulo informiĝi mondskale, ĝi ebligas pli objektivan klarvidon en la nuntempaj eventoj. Komparoj povas esti farataj, vizitoj eksterlandaj povas esti farataj, vizitoj eksterlandaj povas alporti, pli ol legaĵojn, precizigojn en multaj okazoj.

Nia sennacieca mensedukiĝo favoras al ni pli senpartiecan prijuĝon ekster oficialaj naciaj kaj ŝtataj influoj.

Ni povas pli facile, ol multaliaj, agadi konforme al homa digno dank’al niaj tutmondaj rilatoj.

Se nia sinteno estas tia, ĝi devige efikos ĉe niaj kunvivantoj ; ĉar ni serioze aktive partoprenas en diverstendencaj socibatalaj organizoj, ni pli facile disvastigos Esperanton en tiuj « dinamikaj » medioj. Ni tamen ne forgesu survoje nian Esperantismon ; okazas ofte, ke aktiva Esperantisto estas komplete kaptata de alia ekster-Esperanta movado.

Gravas ankaŭ, ke la respondeculoj de via Esperanta movado ne restu en tro granda izoleco ; tio povas ĝin konduki al « sklerozo » aŭ rutineco. Kritiki vigle en kamaradeca maniero, sed ankaŭ varme aprobi, se necesas ; ĉiam esti en konstanta kontakto per bulteno, korespondado, libro-servo, kongresoj kaj... kaso, gvidi kursojn, propagandi en gazetoj... jen kiel aspektus perfekta SAT-amiko.

Doloriga estas ne sufiĉe pripensita kritiko fare de aktiva kamarado, sed pli malesperiga estas la kritikoj de membroj, kiuj malamike, diletante kontraŭas. Ofte tiuj membroj forgesas pagi sian kotizon akurate...

SAT-Amikaro nepre arigu tiujn Esperantistojn, kiuj uzas Esperanton, ne nur por kolekti poŝtmarkojn, sed ankaŭ por partopreni en la konstanta ĉiutaga socibatalo.

Se ni estas tiaj Esperantistoj, ni vole nevole estas speco aŭ grajno de revoluciuloj.

R. Grandière.

el SAT-Amikaro n°530, aprilo-majo 1998