« S.P.G.B. » : ORIGINALAJ SOCIALISTOJ

En la kongreso en urbo « Bédarieux » mi atentigis la kongresanojn, ke ekzistas socialista Partio (ĉefe en Britio kaj aliaj Angleparolantaj landoj) tute malsama al ĉiuj aliaj, kiuj nomas sin Socialistaj. Temas pri la Socialista Partio de Britio, kaj ĝiaj fratorganizoj en Nord-Ameriko (Usono, Kanado), Aŭstralazio (Aŭstralio, Nov-Zelando) kaj Eŭropo (Aŭstrio, Svedio).

Notu, ke ĝi havas neniun filion en Franclingvio Eŭropa, kaj do estas tute nekonata sur la teritorio de SAT-Amikaro. Mi substreku, ke ne temas ĉi-tie pri la Brita Laborista Par­tio, kiu plejofte estas nomata Socialista nur de siaj kontraŭuloj !

Dum la lastaj 10 jaroj mi pli kaj pli rimarkas la multajn similajn konceptojn de unuflanke la « S.P.G.B. » kaj ĝiaj fratorganizoj (kiuj ofte nomas sin Mondsocialistoj - konvena titolo !) kaj aliflanke la SAT-anoj, speciale la simpatiantoj de la frakcioj Sennaciista kaj Abundana. Defendante, kvazaŭ puritanece, la idealojn de filozofoj « Karl Marx » kaj « Friedrich Engels », la Mondsocialistoj emfazas, ke Socialismo ne povas leviĝi en unu lando aŭ en unuopaj landoj, sed povas fariĝi realaĵo nur post, aŭ samtempe kun, la forigo de ĉiuj landlimoj. La ekzisto de nacia ŝtato, laŭ ili, servas nur al la kapitalistaj havantoj, kaj neniel al la laboristaj nehavantoj. Kaj simile, komprene­ble, ili rigardas al la diversaj religioj. Al mi ŝajnas, ke inter la SAT-Amikoj devas troviĝi multaj gekamaradoj, kiuj konsentas tian sintenon.

La Mondsocialistoj celas per edukado atingi demokratan kaj senperfortan revolucion favore al ekonomio senmona kaj senmerkata : de ĉiuj laŭkapable, al ĉiuj laŭbezone.

En Britio, kvankam malplimulta Partio, la « S.P.G.B. » ordinare kandidatigas minimume unu membron en la parlamentaj balotoj. Strange, ke malgraŭ kelkaj artikoloj, kiuj aperas de tempo al tempo en la Franca lingvo (ankaŭ en Esperanto), de la Mondsocialista gazetaro, ĝis nun la movado ne atingis la SAT-Amikaran teritorion.

Ĉu eble ni povas, uzante Esperanton kiel pontlingvon, fondi provizoran komitaton Franclingvan por la Mond­socialismo en Eŭropo ?

Modesta komenco sufiĉas. Neniu estos petata fari taskon, kiun li ne elektas. En la unuaj tagoj ni serĉos ĉefe kamara­don, kiu bonvolas pruntedoni sian adreson kiel kontakto­punkton. Pliajn gekamaradojn ni bezonos por kunordigi la aktivecojn de la provizora komitato, redakti ian periodaĵon, prizorgi rilatojn kun Londona kaj Montreala Plenum­Komitatoj, k.t.p.. Se ni ĉiuj bone laboros, baldaŭ aperos la unuaj eldonaĵoj en la Franca lingvo ; fakte, jam ekzistas pluraj aperintaj ĉe la Mondsocialistoj Kanadaj.

Tio implicas, ke la voluntuloj, kiuj volas helpi nin, devas akcepti la Principaron de la Mondsocialistoj  [1], kiun mi distribuis en urbo « Bédarieux ». Tio en si mem ne devas esti malfacila por la plej multaj SAT-anoj (krom se ili jam apartenas al aliaj partioj), ĉar tiuj principoj estas tre proksimaj al la pensmaniero de gekamaradoj. kies artikoloj aperis en la Esperanto-gazetaro.

Kaj la estonteco ? Mi dirus, ke se miaj ĉi-supraj sugestoj portas frukton, ni povas atingi la duan ŝtupon, nome la kreon de Mondsocialista Frakcio de S.A.T., aŭ minimume aperigi regulan bultenon Mondsocialistan.

Kamaradoj ! Mi scias, ke vi volas utiligi praktike la Internacian Lingvon por la klasaj celoj de la Laboristaro Tutmonda. Jen nia horo por helpi al niaj sampensantaj Mondsocialistoj etendi siajn ideojn sur la Franclingva kaj Esperantlingva terenoj.

J. RAPLEY.

el SAT-Amikaro , decembro 1977