Salutvortoj de Jakvo Ŝram’ (nome de SAT)

Publié le sabato 8a majo 2010 par Vito

Karaj amikoj, karaj kamaradoj

Kiel bona gaŭlo, mi venis al ĉi tie por viziti "Armorica". La regiono kie siatempe vivis Asterikso kaj Obelikso. La du gaŭloj kiuj estis la pediko en la barbo de Julio Cezaro. Mi devis gugli por trovi la mapon de Armoriko. Kvankam mi ankaŭ estas gaŭl-devena mi ne bone sciis kie mi povus trovi la vilaĝeton de niaj herooj.

Jam multaj jaroj pasis ek de tempo kiam niaj du amikoj malfaciligis la vivon de la roma imperiestro. Intertempe la historio prezentis al ni longan rakonton. Ekologiaj ŝanĝoj rekreis la liniojn de la marbordo. Multaj militoj kaj kvereloj okazis ĉi tie, okupadoj kiujn faris fremdaj trupoj. La nomo Bretonio ne estas hazardo, ĉu ? La vundoj de tiom da militoj kaj bataloj plejparte malaperis, sed la mikspoto de diversaj kulturoj estas nun la riĉeco de la regiono.

Kutime kiam mi partoprenas kongreson, mi iom informiĝas pri la regiono al kiu mi iras. Post plena tago da guglado kaj legado pri la senlima riĉeco de la regiono, mi decidis simple preni aŭton kaj veturi al la belega regiono kie ni nun havas kongreson de SAT-Amikaro.

Kiam mi rigardis al la programo de ĉi tiu kongreso, mi rimarkis ke la gaŭloj de Bretonio daŭre ŝategas diskuti. Por mi sufiĉa kialo por partopreni. Mi lernis el programo ke oni daŭre ŝategas kanti en Bretonio. Do la spirito de Assurancetourix daŭre prilumas la ĉielon de Bretonio. Jen dua kialo por partopreni la kongreson.Tria kialo, kiu estas memevidenta mi pensas, estas ĉar mi ŝategas partopreni SAT-amikaran kongreson, kiu ĉiam estas ekzemplo por aliaj skipoj kiuj planas organizi bonan kongreson. Kaj jes estas eĉ kvara kialo por esti ĉi tie. Mi venas saluti vin en nomo de Sennacieca Asocio Tutmonda, pli bone konata kiel SAT.

Mi venas ĉi tie kiel prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT por atentigi vin pri la graveco esti ne nur membro de la asocio de la franca regiono de Esperantujo, sed ankaŭ pri la tutmonda asocio de laboristoj SAT.

Al plejmulto de vi, mi ne devas paroli pri la bataloj kiujn niaj praavoj, geavoj kaj gepatroj trasuferis dum la moderna historio, ĉar sciante ke mi troviĝas en medio de konsciaj homoj, ĉi tiun historion vi ĉiuj sufiĉe bone konas, eĉ pli, vi plej versajne partoprenis en ĉi tiu historio. La bataloj kiujn ni faris kontraŭ tiuj, kiuj subpremis la laboristaron, kiuj ekspluatadis nin, estas al vi certe konata.

Tamen, kiam mi nuntempe rigardas la televidan ĵurnalon, mi de tempo timas ke tro da homoj pensas, ke la batalo estas finita. Mi devas seniluziigi tiujn homojn.

Pli kaj pli homoj, aktivaj en sindikatoj, komprenas ke, se ni ne nun kaj tuj komencas diri, "Haltu !" al la nunaj posedantoj kaj grandentreprenoj, ni perdas tiujn meritojn kaj favorojn por kiuj niaj prapatroj batalis.

Antaŭ iom pli ol jaro, la riĉuloj komencis diri al ni, ke estas krizo ! Ĉu vere ? Por mi la krizo komenciĝis la 12-an de septembro 1960, kiam mi metis unuan piedopaŝon en fabriko. Por laboristoj, mi tuj eltrovis, estas ĉiam krizo. Ĉiun tagon, ĉiun semajnon ni povas esti maldungitaj. Ĉiam la estro povas senprobleme diri al ni, "Mi ne plu bezonas vin." Kaj plej terure, anstataŭ ke la laboristoj fermu la vicon, ili klinas la kapon kaj rakontas ĉiun tagon kiel terure estas la krizo.

Ni forgesas mencii ke ĝi estas la krizo de la grandkapitalo. Nia krizo de subpremado jam ekzistas el la tempo kiam la gaŭloj vivis en nia regiono. Jam tiam Julio Cezaro venis por sklavigi nin.

La batalo de la laboristoj neniam finiĝas. Kaj tial mi venas por alvoki vin aliĝi al SAT. Ni la laboristaro nur povas venki la malbonon kiam ni estu solidaraj.

La krizo por la riĉuloj finiĝos baldaŭ, sed neniam nia batalo por pli da justeco, por egaleco kaj respekto.

Ni devas instrui niajn infanojn kaj genepojn ke laboristoj restos subpremataj, ekspluatataj tiel longe ke ni ne kreas blokon de solidareco. Solidareco devas esti ce ĉiuj niveloj - lokaj - sed por esti certa ke ĝi povu efiki – mondaj.

SAT-Amikaro estas via pordo al Esperanto. SAT-Amikaro havas kiel ĉefan taskon, instrui la universalan lingvon al la laboristaro en franca regiono. La sekva paŝo devas esti aliĝi al SAT por ke ni kreu kiel eble plej grandan komunon kiu klerigas laboristojn kaj konvinkas ilin ke, sen la monda solidareco inter laboristoj, ni restas eterne la sklavaro kiel en tempo de "Armorica" en tempo kiam Julio Cezaro sklavigis nin. Por ke vi povu havi pli da informo pri SAT, ni havas ĉi tie, dum daŭro de la kongreso, budon kie vi libervole povas havi informon pri SAT, aŭ pri ĝia kongreso ĉi jare en Braŝovo – Rumanio.

Parolu Esperanton, kleriĝu en la lingvo. Uzu ĝin kiam vi povas kaj ho jes, ĝuu viajn tagojn inter amikoj en ĉi tiu bela loko en ĉi tiu kongreso.

En nomo de SAT kaj ĝia Plenum-Komitato mi deziras la plej bonon al la kongreso de SAT-Amikaro

Jakvo Schram
prezidanto de Plenum-Komitato de SAT