SAT-Amikaro instaliĝos ĉe la maldekstra flanko de Sejno

Publié le vendredo 6a aŭgusto 2004 par admin_sat

Instalita de pli ol sesdek jaroj en la dudeka distrikto de Parizo, SAT-Amikaro planas la taŭĝaranĝon de nova sidejo en la dektria, ne malproksime de la Placo de Italio kaj de la Granda Biblioteko de Francio.
La neceso de spaco pli vasta kaj pli taŭga por la kunvenoj, por la organizado de kursoj kaj staĝoj de la internacia lingvo Esperanto, kondukis la asocion al serĉado de lokalo pli adaptita al ĝiaj bezonoj por pli kontentigi la mendadon. La alternativo kiun proponas Esperanto en kazoj en kiuj la kono de pluraj lingoj, inter kiuj la angla, ne sufiĉas, restas ĉiam unu motivo por ĝin lerni.

Cele al akcelado de la taŭgaranĝo de la sidejo, kiu postulos plurajn monatojn, kaj al kompenso de la gravaj elspezoj de ekipado, kiuj aldoniĝos al aliaj projektoj inter kiuj la eldono de nova lernolibro de Esperanto, SAT-Amikaro malfermis specialan fonduson destinitan al donacoj. La ĉekoj estas plenskribotaj je la nomo de SAT-Amikaro. Poŝtkonto LA SOURCE, 37 852 90. De eksterlando, indiki la konton : SAT-Amikaro. 20041-01012-37 852 90 L 033-14. Mencii kiel celo de la pago ‘Fonduso por la nova lokalo’.