SHAKESPEARE TUTMONDA : LA BARDO EN ESPERANTO

Publié le mardo 8a julio 2003 par admin_sat , mis a jour le dimanĉo 8a aŭgusto 2004

Henriko Kvina en Esperanto ? La plej nova traduko de granda klasika lieratura verko en la Internacia Lingvo rapide vendiĝas inter esperantistoj tra la mondo. Farite de Humphrey Tonkin, britdevena profesoro pri angla literaturo loĝanta en Usono, la traduko de Henriko Kvina (ĉar tiel li nomiĝas en Esperanto), estis tasko entreprenita pro amo. “Mi studis tiun verkon kiel gimnaziano en Britio. La filmo de Laŭrence Olivier estis inter la unuaj, kiujn mi iam spektis,” asertas Tonkin ; “Mi admiris la poezion, la elokventon, la agoplenon de la dramo. Kial ne transformi ĝin en Esperanton, tiel ke la mondo ĝin legu ?”

Apenaŭ temas pri la unua tia Ŝekspiraĵo : deksepo de liaj dramoj jam ekzistas en Esperanto, ekde Hamleto, de la jaro 1894, do tre baldaŭ post la kreiĝo de la lingvo en Varsovio fare de la juna okulisto Lazar Ludwik Zamenhof. Oni jam ludis tiun dramon kelkajn fojojn en Esperanto. Efektive, ekzistas viva teatra tradicio en Esperanto, eĉ Ŝekspira tradicio : jam en 1910 oni prezentis Kiel plaĉas al vi en Esperanto en Vaŝintono. La plej lasta prezento ? Reĝo Lear en 2001 en Hanojo, en traduko de bone konata Esperanto-poeto, la hungaro Kálmán Kalocsay. “Esperanto estas pli facila por la vjetnamoj ol la angla,” diras Tonkin, kiu lekcias pri Ŝakespeare en la Universitato de Hartford, Usono. “Kial ne doni al ili la mondajn klasikajn verkojn per tiu rimedo ?”

Nek temas pri la unua traduko de Tonkin. Konate kiel stilisto en Esperanto, li tradukis en Esperanton poemojn de Wallace Stevens kaj ludis rolon en la traduko de Winnie-la-Pu. Plej laste li tradukis en la anglan la Esperanto-memuaron de la patro de la konata financisto George Soros (Tivadar Soros, Maskerado, Edinburĝ : Canongate, 2000 ; Masquerade, New York : Arcade Publiŝing, 2001) kaj redaktis novan Esperanto-eldonon. La verko ankaŭ aperis en la turka, rusa, hungara kaj plej laste la germana lingvoj (Maskerade, Stuttgart : DVA).

Dum periodo kiam usonanoj ŝajne acidiĝis rilate la francojn, ĉu vere temas pri bona momento aperigi verkon pri venko de la angloj kontraŭ ilia tradicia malamiko ? “Multrilate,” diras Tonkin, “temas pri dramo, kiu pridemandas la militon kaj ekzamenas la realon, ke tiuj, kiuj celas esti fortaj gvidantoj, ofte tajlas la veron laŭ la propraj bezonoj. Henriko venkas en la batalo, sed liaj posteŭloj malvenkas en la milito.”

“Ho, venu muzo fajra kaj ascendu / ĉielon briloplenan de invento,” kiel dirus Ŝakespeare se li parolus Esperanton.

Aperodato : aprilo 2003
ISBN 92 9017 083 2
Recenzekzempleroj kaj aliaj informoj :
direktoro@co.uea.org.
Aĉetebla kontraŭ €12,00 ©e libroservo@co.uea.org.
Retejo : www.uea.org.
Telefono de la eldonejo : +31 10 436 1044
Telefono de la tradukinto : +1 860 768 4448
Universala Esperanto-Asocio, Nieŭwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Netherlands