Solidarece kun la japana popolo kontraŭ la abrogo de la artikolo 9 de la Japana Konstitucio

Publié le dimanĉo 25a junio 2006

Solidarece kun la japana popolo

Okaze de la Internacia Salono de la Paciniciatoj, tute vidalvide de la Esperanto-stando, troviĝis tiu de la asocio "Droit-Liberté", kiu, same kiel ni faris en SAT-Amikaro, subtenas la pluigon de la porpaca artikolo 9 de la Japana Konstitucio. Ili montris grandan intereson pri Esperanto-traduko de sia alvoko kaj peticio, kies tekstojn oni povas trovi ĉe http://droitsolidarite.free.fr/

Juro-Solidareco

Asocio aliĝanta al la Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj
120, rue de Rivoli, 75001 Paris, faks-n° 01 42 21 17 87
http://droitsolidarite.free.fr/

ARTIKOLO n°9 DE LA JAPANA KONSTITUCIO

Fine de la Dua Mondmilito, jene redaktita artikolo n° 9 estis enskribita en la Japana Konstitucio

La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedo por solvi internacian konflikton. Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.

Sub la premo de Usono, kiu volus inkludi Japanion en sian tutmondan militaristan sistemon, de la japanaj militaristoj, kaj sendube ankaŭ de la mafio de armilvendistoj, estas nun pridiskutata la demando pri abrogo de tiu artikolo, kaj la japanaj pacistoj luktas kontraŭ tiu minaco, alvokante al internacia solidareco. La Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj, fondita en 1946 kaj ĝuanta el konsulta statuto “A“ ĉe Unuiĝintaj Nacioj, decidis preni sur sin tutmondan kampanjon pri la temo ke anstataŭ esti abrogita en Japanio, tiu artikolo devus esti etendita al ĉiuj konstitucioj de la mondo.

Konsiderante ke estas en tio fundamenta batalo por la internaciaj rilatoj bazitaj sur la reciproka respekto de la popoloj, la forigo de la perforto kaj la intertraktita solvo , la asocio AIJD/IADJ invitis la homologan asocion “JALISA“ (Japanaj Juristoj por la Internacia Solidareco) por informvizito, kiu okazis de la 19a ĝis la 23a de marto 2006.

La delegitaro konsistis el 6 juristoj : S-ro Osamu NIIKURA, Profesoro ĉe la Universitato de Tokio, Prezidanto de Jalisa kaj ĝenerala Vic-sekretario de AIJD/IADJ, s-ro Shaji (ŝaĵi) UMEDA, vicprezidanto de AIJD/IADJ, s-ro Jun SASAMOTO, ĝenerala Sekretario de JALISA, s-ino Yumiko HAKOYAMA, s-ino Masako IWAHASHI kaj s-ro Kuniak FUJIKI, advokato, konata pro sia porpaca agado.

Post amika vespermanĝo kun la membroj de JURO-SOLIDARECO kaj unu laborkunveno, ĝi estis akceptita ĉe Le Monde Diplomatique (La Diplomata Mondo), en la sidejo de la Respublika Asocio de Iamaj Batalintoj, ĉe la departementa Konsilantaro (Konsilantaro aù Konsilio) de Seine-Saint-Denis, publikaj kunvenoj estis organizitaj en Rennes kaj Grenoble kaj ankaŭ renkontiĝo en Rouen, ili estis invititaj interveni pri la Artikolo 9 en mitingo organizita fare de la Pacmovado kun du pacistoj, Irakano kaj usona eksa soldato je memordato de la agreso kontraŭ Irako. IIi finfine tenis gazetaran konferencon en la Radio-Domo. Tiu ĉi prelegturneo, okazigita en kondiĉoj ne favoraj pro tio ke la intenseco kaj amplekso de la socia konflikto retenis alie la ĉefan atenton, ebligis konstati ke temis pri problemo nekonata pri kiu la publika opinio ne estis sentemigita sed pozitive respondis kiam ĝi estis informita.

En tiu situacio, estis substrekite kiom paradokse estis postuli tiun abrogon en la momento kiam la eniro de Japanio en la Sekurec-Konsilio estis en la tagordo. Fakte tiu artikolo estas eble la sola en la mondo, kiu harmoniigas konstitucion kun la artikolo 2-4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, estas ĝi, kiu devus havigi al Japanio sian alvokiĝon, kaj eĉ privilegion ĝin eniri. El tiu rimarko venis ideo ke la kampanjo devas manifestiĝi ne nur kiel solidareco kun la japanaj pacistoj, sed kiel montranta, per tiu artikolo n° 9, ke la Japana Konstitucio estas ekzemplodona, ke la malfruantaj landoj estas la ceteraj. El tio estis eltiritaj kelkaj konkretaj ideoj pri agado :

1. Internacia peticio pri kiu Juro-Solidareco devas prepari tekston en interkonsento kun Jalisa por ĝin proponi al la tre proksima kunveno de AIJD /IADJ.

2. Alvoko al ĉiuj pacistoj de ĉiuj landoj por ke ili klopodu ĉe siaj registaroj subtene al la pluigo de la Artikolo n° 9 .

3. Kampanjo de senditaj mesaĝoj fare de ĉiuj organizoj de ĉiuj landoj (NROj, sindikatoj, lokaj elektitoj kaj konsilioj, ktp), al siaj homologoj por esprimi al ili sian subtenon kaj sian dankemon pro ilia batalo kontraŭ la abrogo de la Artikolo n° 9.

JURO-SOLIDARECO

Peticio por la Artikolo n° 9 de la Japana Konstitucio

La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton. Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.

Konsiderante ke pro diversaj premoj estas prikonsiderate ke tiu artikolo estu abrogita.

Konsiderante tamen ke ĝi estas ekzemplodona en tio ke ĝi estas en perfekta akordo kun la artikolo 2-4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la sinturnon al perforto aŭ al minaco de perforto en la solvado de la internaciaj malkonsentoj.

Ni esprimas nian solidarecon kun la japanaj pacistoj, kiuj luktas kontraŭ tiu abrogo kaj demandas ke, tute male ol esti abrogita el la Japana Konstitucio, tiu artikolo aperu en ĉiuj konstitucioj de la mondo.