Tiu Internacia Muelejo de la Metilernantoj de Piot, en Chéniers (departemento Kreŭzio), la Muelejo de la Amikeco, estas konata de multaj Sat-Amikaranoj.
Iun vintran tagon de la jaro 1952, « Oĉjo » Karlo Ŝarejo (Charles Chareille), kreis la aventuron de la « Muelejoj ». Tie komenciĝis mirinda entrepreno celanta kunigi la Infanojn el Ĉiuj Landoj, por ke ili komprenu, helpu unuj la aliajn kaj fine konstruu kune fratecan universon. En la Muelejon de Piot venis dum tridek jaroj proksimume dudek mil junuloj de la tuta mondo.
Retrovi la muelejan etoson, renkonti la malnovajn lokajn volontulojn, revidi aŭ vidi la lokon kaj la diversajn konstruaĵojn, vidi filmon pri la vivo en la Muelejo, malkovri novajn interesajn projektojn, tion ni proponas al vi ligite al la venonta Sat-Amikara kongreso.
Chenier situas ĉ 60 km for de Ĉatoruso.
La programo estas :
Endas tuj sin anonci kiel interesato, rete al Isabelle Jacob, aŭ al La Sago, kiu transsendos.
Tiu ekskurso, memstare organizita, ne aperas en la kongres-aliĝilo.
Isabelle Jacob
isabellejacob@voila.fr
lasago@free.fr
05 55 03 54 76