TAGORDO

livero planita dum novembro ĉe la SAT-Amikara libroservo…

verkis : Eric Vuillard "L’ordre du jour" (la tagordo)

elfrancigo de Jean-Claude Roy.

150 paĝa ; formato 10X19cm, Prezo : 16€ ;

eldonita de "Z4 Eldonoj" ;

Tiu libro gajnis la plej prestiĝan literaturan premion en Francio en 2017, la premion "Goncourt". Pro la temo, la libro admirinde taŭgas por tiu traduko al Esperanto.

Dudek kvar ili estis, apud la mortaj arboj ĉe la riverbordo, dudek kvar nigraj, brunaj aŭ konjakkoloraj surtutoj, dudek kvar paroj da ŝultroj lanremburitaj, dudek kvar tripecaj kostumoj, kaj la sama nombro da pantalonoj kun pinĉofaldoj kaj larĝa orlo. La ombroj penetris en la grandan vestiblon de la palaco de la Asemblea prezidento ; sed baldaŭ ne plu ekzistos Asembleo, ne plu ekzistos prezidento, kaj, post kelkaj jaroj, eĉ ne plu ekzistos Parlamento, nur amaso da fumantaj ruinoj.