Teatro : En Paŭo, estos "La Grandioza Kongreso" !

Publié le sabato 17a januaro 2009 par admin_sat

Venos al la SAT-Amikara Kongreso 2009 simpatia kaj bela junulino neniam antaŭe ĉeestinta kongreson. Jen varb-argumento por venigi multajn homojn, inajn aŭ malinajn, nur por spekti al kio similas tiel stranga besto !

Ŝi eniros la kongresejon kaj ekrigardos ĉirkaŭe, provante kompreni kiel orientiĝi. Kaj ŝi ekkonos diversajn figurojn de nia esperantista mondo : de ne tro afabla akceptej-deĵoranto ĝis frenezeta esperanto-propagandmaniulo. Kaj ni ridetos, kaj ridos pri ili, pri ni mem. Samja Harir (la freŝbakita kongresanino) ja konatigos al ni per sia aktorado la priridindajn same kiel la priplorindajn esperantistajn kongres-kutimojn kaj figurojn. Ĉi lastaj estos enkarnigitaj de Christine Vidotto, same vigle kaj entuziasme.

La humuro estas samtempe trafa kaj plena je tenereco... la verkinto de "La Grandioza Kongreso" Rikardo Cash estas mem esperantisto, tamen ! La sinsekvaj scenoj disvolviĝas antaŭ niaj okuloj kvazaŭ ni estus sidintaj tutan postagmezon en kongreseja halo kaj tie spektintaj la tutan okazaĵaron. Sed feliĉe ĉi tion ni ne bezonas fari : la amatora duopo priservas nin per komedio je konvena koncentriteco : nek tro peza, nek tro leĝera, precize horduona kaj ĝustetakta. La aktorado estas entuziasmoplena kaj konscienca, la rezulto estas ege agrabla kaj spektinda. Rekomendata.

C. Vidotto kaj S. Harir decidis pluvivigi esperantan teatrotrupon en Tuluzo kaj tion malhontinde sukcesis per tiu komedieto surscenigita de Arno Lagrange.

Ja SAT-Amikara Kongreso 2009 estos "La Grandioza Kongreso" !

Robin BETO