TIO ESTIS ANTAŬ 25 JAROJ...

Jes, antaŭ 25 jaroj kelkaj gekamaradoj decidis kunveni en
malgranda kafejo de la strato Parmentier en Parizo. Kial ? - Ĉar
ili estis naŭzitaj de la atmosfero, kiu regis en la FET-grupo pariza.
Eble tio ne estas tre klara por tiuj, kiuj antaŭ kvaronjarcento jam partoprenis en la movado. Mi do provos skizi la situacion tiaman.

Influite de tendencoj unuecemaj, kiuj tiutempe manifestiĝis sur la politika tereno proletara, la membroj de la « Fédération des
Espérantistes Prolétariens » (FEP) kaj la « Fédération Espérantiste Ouvrière » (FEO) decidis unuiĝi sub la nomo de « Federation Espérantiste du Travail » (FET). La intenco estis laŭdinda, sed la
rezulto katastrofa. La diversaj tendencoj ne povas harmonie
kunekzisti ; sekve de tio en 1937 la kunvenoj de la FET-grupo
pariza kunigis plej ofte nur 3 aŭ 4 ĉeestantojn ; la ceteraj, naŭzitaj pro senĉesaj disputoj, sin detenis.

Tial do, kiel dirite, en 1937 kelkaj gekamaradoj decidis rekomenci en pacema spirito la propagandan laboron kaj kunvenis la trinkejo de nia kamaradino Rieutord. Tuj dudekkvino da geamikoj premis sin en la malvasta salono.

Dume, sub la instigo de nia bona kamarado Glodo, eldoniĝis
en oktobro 1937, la unua numero de « SAT-Amikaro », kies titolo
jam estas programo. Ĝi tiam estis modesta bulteno roneotipa, sed
ĝi aperis regule ĉiumonate kaj tuj trovis apogon tra la tuta lando.
Unu jaron poste (en novembro 1938) ĝi aperis presite.

En 1939 la milito eksplodis, sed ne sukcesis mortigi « SAT-Amikaro »-n. Tamen prezentiĝis kelkaj malfaciloj kun la cenzuro, pro kiu nia kamarado Chiland (la barono Jacques de la Chilandière !) ofte devis barakti par ricevi la cenzurvizon. Okazis eĉ, ke « SAT-Amikaro » aperis kun partoj blankigitaj de Anastazio...

La plej malfacila periodo estis evidente sub la okupado. Tiam
la bulteno ĉesis aperi, sed tio ne sufiĉis por apatiigi la aktivulojn,
kaj, kvankam ne lute senriske, ili daŭrigis sian agadon kaj organizis kursojn, promenojn, ekskursojn, komunajn vespermanĝojn
kaj deĵoradon. Multobligitaj leteroj estis eĉ sendataj tra la lando por informi la amikojn kaj atesti, ke Sinjorino Desath (!) ankoraŭ vivas.

Kaj kiam ĉesis la milito, la nerompitaj rilatoj permesis tuj
novan disvolviĝon ? Jam « SAT-Amikaro » reaperis hektografe
en decembro 1944, kaj en decembro 1945 denove presite.
En tiu tempo montriĝis la neceso bazi la bultenon sur firma fundamento. Stariĝis la Asocio « SAT-Amikaro », kiu de tiam
senĉese laboris por disvastigo de Esperanto en laboristaj medioj
kaj varbado por SAT en Franc-lingvio.

Krom la regula aperado de la bulteno, ĝi reeldonis la unuan
lerno-libron post la milito : « Cours Rationnel ». Aliaj eldonoj
sekvis. Ni citu la ĉefajn : la broŝuro « Une Humanité - une Langue » de Glodino, rektmetoda lernolibro de Petro Louis : « Junul-Kurso », kiu ekde la komenco kaj daŭre havis grandan sukceson, kaj en 1959 la « Dictionnaire Pratique », kiu ankaŭ trovis tre favoran akeepton. Notinde ankaŭ, ke regule ĉiujare ekde 1946 en Nancy la SAT-amikaranoj retrovas sin dum pasko en siaj kongresoj. Post Nancy ili okazis en Lyon, Rennes, Tours,
Grenoble, Toulouse, Liège, Angouleme, Caudry, Narbonne, Angers,
Saintes, St-Etienne, Bruselo, Aubenas, Lirnoges, kaj fine en 1962, por la dua fojo, en Tours.

Sed oni foje pripensu la amason da laboroj, klopodoj, zorgoj ĉiuspecaj, kiujn kaŭzis tiuj taskoj al la diversaj kaj sinsekvaj
respondeculoj de la Asocio ! Kaj krome konsciu, ke, se ni volas daŭran disvolviĝon, ni ne devas nur atendi laboron de la Komitato,
sed devas mem proponi kaj alporti nian helpon. Krome, ni neniam forgesu la kamaradojn, kiuj tiom fervore laboris kun ni kaj
ne plu vivas : Glodo, Robert E., Cachon, Meyer, Marso kaj aliaj. Ni trovu en la rememoro pri ilia ĝisfina persista agado la volon kaj forton por la imito.

Kaj nun ni turnu nin al la estonto ! Ĝis nun SAT-Amikaro ja ne atingis sian celon. Multo restas farenda. Ni devas streĉi niajn fortojn, intensigi nian aktivecon. Tio ja povas realiĝi per plifortigo de
grupoj. Multaj el niaj membroj verŝajne ne konscias, kiom necesa
estas la ekzisto kaj bona funkciado de grupoj. Izoluloj estas preskaŭ senpovaj ; nur grupoj povas ebligi la praktikadon de la lingvo kaj organizi sisteme la propagandon.

Gekamaradoj ! en tiu ĉi jubilea dato, kiam la infano naskita
en modesta trinkejo de la l0a pariza urbdistrikto fariĝas 25-jarulo
aŭskultu nian vokon : Ĉiuj aktiviĝu ! Fortigu vian grupon per via
partopreno ! Antaŭen !...

J. Piron.

el SAT-Amikaro, oktobro 1962