En la liceo mem

La liceo disponigas al ni ĉambrojn, por la noktoj de vendredo ĝis lundo.

La prezoj ne estas altaj, sed la kondiĉoj tre krudaj : nome, ni disponos nur pri litoj kun matracoj, punkto.

Ni provizos la litojn per tuko kiu utilas kaj kiel matrac-protektilo kaj kiel suba lit-tuko. Tio postulas ke vi kunportu viajn proprajn lit-materialojn (littukoj, kapkuseno kaj kovriloj aŭ dormsako laŭ via emo).

Por tiuj, kiuj alvenos trajne kaj estos tro embarasitaj de tro ampleksa bagaĝo, ni povos proponi vendi relative malmulte-kostajn kapkusenojn, lanugkovrilojn kaj plejdojn ( Se vi povas ilin forporti, tion faru : ili ja estos viaj !). Se vi celas profiti el tiu ebleco, nepre indiku tion sur la aliĝilo, kaj aliĝu rapide, tiel ke ni havu la tempon mendi ilin.

La ĉambroj estas ĉu unulitaj, ĉu dulitaj, ĉu trilitaj, ĉu seslitaj. En seslitaj ĉambroj troviĝas vandoj kiuj izolas, almenaŭ vide, la litojn.

Ju pli nombraj la kunĉambranoj, des malpli kosta la tranoktado. En via aliĝilo, indiku ĉu vi deziras esti sola, aŭ se jam vi interkonsentis kun aliulo(j) por ariĝi en unu ĉambro. Petante tranoktadi en multlita ĉambro sen indiki interkonsenton, signifas ke vi akceptas ajna(j)n kunĉambrano(j)n.

Familio aŭ grupo, ekde 4 anoj, povas peti apartan seslitan ĉambron.

Se pro hazardo de la dispartigo, iu ricevos pli kostan dormkondiĉon, li pagos laŭ sia peto, ne laŭ la efektiva dormkondiĉo.

La nombro de disponeblaj ĉambroj ne estas senlima, do ju pli frue vi aliĝos des pli certe vi havos kion vi deziris.

Tualetejoj, duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj en la koridoro, sed en izolitaj kajutoj. Ne forgesu kunporti vian personajn tualettukojn, ankaŭ pri tio la kondiĉoj krudas (tamen ne utilas kunporti viŝpaperon...).

Ekstere

Evidente eblas tranoktadi en ekstera hotelo, sed pri tio ne zorgos la OKK. Jen adreso de proksimaj ne tro kostaj hoteloj, interesatoj zorgu mem :

  • Hotelo « Première Classe » (10 km) CAP SUD AVENUE D’OCCITANIE RN 20 36250 Saint Maur ;Téléphone : 0 892 707 232 Email : chateauroux@premiereclasse.fr
  • Hotelo Fasthotel Rn 151 Les Rosiers, 36130 Montierchaume, tél. : 02.54.26.93.93 (ne tre kosta, sed jam restas malmulte da ĉambroj)