Tuttaga Ekskurso : eŭska lando

Publié le dimanche 21 décembre 2008 par admin_sat

La kastelo de Abadio

La kastelo de Abadio (Abbadie) staras en Handajo (Handaye) en la franca departemento « Atlantika Pireneo », sur la Eŭska Kornico. Tiun kastelon kontruigis Antono de Abadio de Arasto (Antoine d’Abbadio d’Arrast) por sia propra uzo, laŭ planoj de Violeto la Duko (Viollet le Duc), en stilo nov-gotika, kun iom da orientalismo.

Ĝi konsistas el tri partoj : la loĝejo, kun tipaj dekoroj kaj mebloj de grandburĝulo fine de la 19a jarcento ; la kapelo kaj la specialaĵo de ĉi kastelo, nome astronomia observatorio, kun ampleksa biblioteko.
Tiun kastelon-observatorion, Antono de Abadio heredigis en 1895 al la Franca Scienca Akademio, kiu ankoraŭ nun posedas ĝin. La bieno, sur kiu staras la kastelo, 250 ha-granda, iĝis publika kaj ĝin administras la Handaja municipo.

Antono de Abadio de Arasto

Antono de Abadio naskiĝis en Dublino (1810) de irlanda patrino kaj de eŭska patro, studis en Sorbono en diversaj fakoj (scienco, juro, lingvistiko). Poste, li studis ĉe la Nacia Naturscienca Muzeo kaj ĉe la Franca Kolegio. En 1836, li aliĝis al scienca misio en Brazilo, organizata de la Franca Scienca Akademio celante studi pri « la taga variado de la magneta kliniĝo en proksimeco de la ekvatoro »

Tuj post sia reveno, li organizis duan vojaĝon, al Abisenio (nun Etiopio) kie li restis dek jarojn, dum kiuj li plenigis kvar celojn : serĉi la fonton de l’ Nilo, serĉi pliajn elementojn rilate la devenojn de la nigrula loĝantaro, pliproksimigi la landon de la katolika roma eklezio, pligrandigi la influon de Francio en tiu afrika regiono.

Surloke, li studis etiopiajn lingvojn, el kio, li verkis amharan vortaron (la tria mondskale pri tiu temo, kiu ampleksas je ĉ. 15000 vortoj). Li ankaŭ publikigis diversajn raportojn, por kiuj li ricevis oran medalon de la Geografia Societo kaj de la ŝtato, la Honoran Legion.
Li plu science vojaĝis, plu studante la teran magnetismon, la sunajn eklipsojn.

En Handajo, kies urbestro li fariĝis de 1871 ĝis 1875, li konstruigis observatorion ekde 1858, kaj en 1859, li edziĝis kun Virĝinio Vincento de San-Boneto (Virginie Vincent de Saint-Bonnet), kio markas la finon de lia vojaĝema vivo.

Dum tiu sama periodo, notindas ankaŭ eŭska aktivado, nome en 1835 eldono de gramatika studo pri la eŭska lingvo kun Aŭgustin’ Ŝaho (Augustin Chaho), post kio, li lanĉis la eŭskajn festojn en Urujno (Urrugne - 1851).

Komencita en 1860, la neogotika kastelo staris en 1864 apud la observatorio, kiun en 1876 oni rekonstruis en stilo pli kongrua al tiu de la kastelo. Antono de Abadio provizis sian observatorion per avangarda ilaro : meridiana lorno, horloĝoj ktp decimale gradigitaj (anguloj en gradusoj, horoj de 100 « minutoj »...). Antono de Abadio mortis en Parizo en 1897.

Espeleto

Proksime de la Eŭska marbordo, volvita en la vegetaĵoj kaj alpremita ĉe la bazo de la Mondarrain, Espeleto (franclingve  : Espelette), vilaĝeto de apenaŭ 2000 loĝantoj, ne malgrave kontribuas al la eŭska ĉarmo. Ĉarmas ja la urbeto  : stratoj borderitaj de blankaj domoj, flore ornamitaj, kun verdaj aŭ ruĝaj lignotegaĵoj, kaj tajlitaj ŝtonoj. Tiu harmonia kadro ĝin elektigis « plej pimpa franca vilaĝo » en 1922, kaj ĝi ricevis en 1955 la diplomon « Prestiĝo de Francio ».
Okaze de la vizito en Espeleto vi malkovros certe kelkajn belegajn spurojn de ĝia riĉa historio, kiel la feŭdan kastelon kaj la samepokan preĝejon, sed ĉefe la lokan gastronomion, centrigitan ĉirkaŭ la fama « kapsiko de Espeleto »

Devenanta de Sud-Ameriko, ĝi eniris Eŭskion en la 16a aŭ 17a jarcento. Unue uzita kiel kuracilo, ĝi rapide iĝis spicaĵo kaj konservilo por viandoj, ĉefe ŝinkoj. En 1650, oni ekplantis kapsikon en Espeleto mem. Oni selektis grajnojn, kiuj naskis la varion « Gorria » (eŭske  : ruĝa) kiu iĝis la « kapsiko de Espeleto »

De tiam, ekde septembro la vilaĝaj domoj pitoreske sin vestas de sekiĝantaj kapsikfruktoj, grapole ŝnuritaj, pendantaj ĉe la fasadoj kaj la balkonoj. Ne maloftas ankaŭ restoracioj kaj trinkejoj, kies plafonoj malaperas super la dika tavolo de tiaj grapoloj...

Festo de la Kapsiko okazas ĉiujare en Espeleto, la lastan semajnfinon de oktobro. Ĝi kutime venigas pli ol 20000 vizitantojn, dekoble pli ol la loka loĝantaro... La Kapsiko de Espeleto havas la kvalitomarkon AOC ekde la jaro 2000, AOP ekde 2002, sub la protektataj nomoj « piment d’Espelette » aŭ « piment d’Espelette - Ezpeletako biperra ».

La « ardeco » de la espeleta kapsiko egalas pli malpli tiun de la pipro, sed ĝi odore pli riĉas, pro ĝia longtempa subsuna sekiĝo. Ĝi anstataŭas pipron en la tuta eŭska kuirtradicio jam de kvin jarcentoj. Ĝi utilas por reliefigi pladojn inter kiuj troviĝas « piperado », « Aŝoa » (eŭske « Axoa » = bovidaĵa raguo), « eŭska kokidaĵo », ŝinkoj, pastaĵoj, kaj multaj aliaj.
Ĝin oni povas aĉeti sub formo de kaĉo, en olivoleo, en vinagro, en ĵeleo -frande uzata kun grashepataĵo por toastoj - aŭ kiel bazo de subtile elloboritaj saŭsoj. Multnombras la produktoj en kiuj troviĝas espeleta kapsiko  : salo, grashepataĵo, ĉokolado, mustardo, kaj eĉ vino.