Unua IKoFo : Internacia Konkurso por Filmetoj

Karaj geamikoj

La Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande (Francio), unuafoje organizas IkoFo-n,

Internacia Konkurso por Filmetoj (1 ĝis 15 minutojn longaj)

Ĝi celas reliefigon de tiu arto en Esperanto tra la mondo.

Limdato por kandidatiĝo : 10a de majo 2010

Kondiĉoj :

 La filmetoj, nepre en Esperanto (originale aŭ tradukite), povas daŭri 1 ĝis 15 minutojn.
 La bildkvalito devas esti sufiĉa por larĝa ekrano (filmado per poŝtelefono ĝenerale ne tre bone taŭgas).

 Ili povas aparteni al unu aŭ pluraj jenaj kategorioj : aktualaĵoj, (mem)biografio, dokumentario, dublado en Esperanto, fikcio, intervjuo, memprezento, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, movbildoj (ĉiaspecaj : desegnita aŭ/kaj komputila filmo, ktp), varbado, ktp

Estos pritaksataj : filmado, scenario, dialogoj, lingvo, prononcado, scenigo, aktorado, muziko, sonbendo, kreemo, ktp

La filmojn la aŭtoroj sendu per KD aŭ per la interreto. Filmojn la ĵurio povas ankaŭ elekti sur la interreto per Ipernity, la Fabskatolo, Wideo, Youtube, Dailymotion, ktp. Prefere sendu altkvalitan version, ĉar ĝi estu laŭeble spektebla sur granda ekrano, sed tiu kriterio ne estos nepra kondiĉo.
Prezento okazos la 15an de majo 2010.
La rezultojn oni anoncos en junio 2010 sur la interreto kaj per gazetoj. La premioj estos ĉefe simbolaj.
Por kandidatiĝi, necesas sendi filmon antaŭ la 10a de majo, kun siaj kompletaj poŝtadreso, retadreso, nomo, aĝo, kaj mallonga biografio (maksimume unu paĝon longa). Kandidatojn oni ankaŭ povas elekti per la interreto.

Adreso de la ĵurio :

IKoFo
co/ MH Desert
13 les goulards
33220 St Avit-St Nazaire
Francio
tel 33 (0) 557 462 891
retadreso : ikofo [ĉe] orange.fr

Fonto : http://www.ipernity.com/blog/146938...