UNUAJ PAŜOJ EN GASKONA LINGVO

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

1/ F je la komenco de la vorto iĝas H (filium = hilh, femina = hemna, buffare = bohar). Eŭske oni anstataŭas per B aŭ P (festum = pest).

2/ R je la komenco de la vorto iĝas ARR (ratum = arrat, rivum = arriu) kiel eŭske.

3/ N je la mezo de la vorto malaperas, kiel portugale (luna = lua, gallina = garia).

4/ la LL de la latina iĝas TH fine de la vorto (castellum = castèth, vitellum = vetèth)

5/ la LL de la latina iĝas R meze de la vorto (bella = bèra, bollire = borir)

6/ la litergrupo MB iĝas M (cambam = cama, palumbam = paloma)

7/ la litergrupo ND iĝas N (fundere = hóner, tundere = tóner)

8/ R iras antaŭen (cameram = cramba, paupere = praube)

9/ la litergrupo TR iĝas T (nostrum = nòste)

10/ uzo de partikuloj que, be, e antaŭ la verbo.

La kvanto de tiuj specifaĵoj plias kiam vi iras sudoksidenten kaj malproksimiĝas de langvedoka regiono.

Saluti estas ege simple.

Por diri « Saluton » aŭ « Bonan tagon », aŭ « Bonan matenon, vesperon », ktp kaj eĉ « Ĝis revido » unu vorto sufiĉas :

Adiu (adiŭ) al unu persono

Adishatz (adiŝac) al pluraj

Kaj poste vi povas komenci babili per la tradicia :
Va plan ? (ba pla) kiu signifas : Kiel vi fartas ? laŭvorte « ĉu iras bone » ?

Tiukaze, la respondo ankaŭ simplas :
Va plan. (ba pla), kiu signifas « Bone », laŭvorte « iras bone » se vi sanas.
Pas tròp. (pas trop), « ne tro » se mankas al vi energio.

Por demandi la nomon de iu, ne hezitu uzi :
Quin t’apèras ? (kin taperos) “kiel vi nomiĝas”, kiu necesigas la respondon :

Que m’apèri ... (ke maperi), “mi nomiĝas”

La vorteto “que” antaŭ la verbo ne nepras, sed ĝi estas la “subskribo” de la gaskona kaj donas al la frazo la plej bonsonan gaskonecon. Por demandoj oni uzos « e » kaj por ekkrio « be ».

La verbo « esti » havas tiujn formoj :
Que soi, qu’ès, qu’ei, qu’èm, qu’ètz, que son (ke suj, kes, kej, kem, kec, ke su)

Al kiu oni povas aldoni :

Gran, chicòi, petit, beròi, colhon, agradiu, brave, malaut (gran, ĉikoj, petit, beroj, kuju, agradiŭ, brabe, malaŭt) Granda, eta, eta, bela, stulta, agrabla, afabla, malsana.

Kaj la verbo « havi » :

Qu’èi, qu’as, qu’a, qu’am, qu’atz, qu’an (kej, kas, ka, kam, kac, kan)

Al kiu oni povas aldoni :

Un ostau, un can, ua bicicleta, un hrair, ua sòr, tribalh de hèr, arren tà minjar. (ünustaŭ, ü ka, üo bisikleto, ü raj, üo so, tribaj de he, arre ta minĝa) Domon, hundon, biciklon, fraton, fratinon, laboro por fari, nenion por manĝi.

Jen nun tipa proverbo de Gaskonio

Que’s cau mauhidar d’un shibau per darrèr, d’ua hemna per davant e d’un curat de tot costat.

(kes kaŭ maŭhida dü ŝibaŭ per darre, düo henno per daban e dün kürat de tut kustat) Oni devas malfidi ĉevalon malantaŭe, virinon antaŭe kaj preĝiston je ĉiuj flankoj.

Jomo