14 Oktobro 2022 : Ukrainio. (Lusjeno prelegis pri la historio de Ukrainio.)
21 Oktobro 2022 (Libera diskutado.)
28 Oktobro 2022 : Kio estas "vekismo" ? (Ni diskutis pri diversaj aspektoj de "vekkulturo" (anglalingve "woke") kaj pri la sencoj tre variaj kiun tiu afero ricevas. Entute ĉeestis 8 kolegoj, ne ĉiuj samtempe. La 4 lastaj restantoj fine disiĝis post noktomezo...)
4 Novembro 2022 : Ridi, humuro, ŝercoj. Ĉu rido estas propraĵo de la homa specio ? Ĉu eblas ridi pri ĉio ajn, sed ne kun ĉiu ajn ? Ĉu rido estas orgasmo de la spirito ? Ĉu humuro estas internacie komprenebla ? Rakontu, kiam lastfoje vi ridegis...
11 Novembro 2022 : Neniu specifa temo.
Libera diskutado (kiel kutime)...
18 Novembro 2022 : Feminismo, hodiaŭ. Ĉu la kaŭzo pro virinoj reale kaj juste evoluis, dank’al MeToo (AnkaŭMi) (Denuncu Cian Porkon), dank’al MLF (Movado por Liberiĝo de la Virinoj), dank’al "sufragetoj" ? Kiuj kaj kiom da vir/in/oj estas feminist/in/oj ? Ĉu E-ujo estas feminisma ?
25 Novembro 2022 : Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Kion esperi ? Kion timi ?
2 Decembro 2022 : E-Filmetoj spekteblaj ĉe Tubaro. Konigu al la rondanoj viajn preferatajn E-videaĵojn ! https://tubaro.aperu.net/
(9 Decembro 2022 : la parolrondo ne okazis, pro preparado de la Zam-Festo.)
16 Decembro 2022 : Libera interparolado.
23 Decembro 2022 : Kristnasko. Kio est/as/is/u la senco de Kristnasko ? Ĉu festo esperiga, je tuthomara fratiĝado ? Aŭ festo de konsumego ? Aŭ de la vintra solstico ? Ĉu aliaj religioj festas ion similan ? Ĉu vi preferas Julo-feston ? Rakontu karajn memoraĵojn de via infanaĝo...
6 Januaro 2023, 3 temoj : Kio okazis en 2022 ? - Novaj vortoj. - Povo de la lingvoj. Kion vi prognozas/deziras/rezolucias por 2023 ? Kioj estas la novaj francaj vortoj de 2023 ? ekz. : écoanxiété, grossophobie, glottophobie, dégenrer, chiller, gênance, NFT (jeton non fongible), pinzutu, go, K-pop... Povo de la lingvoj / Le Pouvoir des Langues, en Le Monde Diplomatique de Dec. 2022 - Jan. 2023.
13 Januaro 2023 : Konstrui domojn per tero. Premitaj-sekigitaj lomo kaj vegetaĵoj povas anstataŭigi betonon. Klarigos Pierre Grollemund.
Enŝuti la klarigan dokumenton : <konstrui_domojn_per_lomo.pdf—>
https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/konstrui_domojn_per_lomo.pdf>
20 Januaro 2023 : La Sociala Asekuro. Bela filmo de Gilles Perret pri Ambroise Croizat kaj Jolfred Frégonara, kun subteksto E-a. Nuntempe, la Franca registaro intencas prokrasti la aĝon, je kiu eblas emeritiĝi. Tiu filmo estas riportaĵo pri la historio de Sociala Asekuro en Francio. Ligilo por ek-spekti "La Sociala Asekuro"
27 Januaro 2023 : Ĉinio, Azio kaj Esperanto. Okaze de la novjaro Ĉina, ni temos pri E-o, E-ismo kaj E-istoj en Azio. Inter aliaj aferoj, ni sekvos la Azian parton de la perbicikla vojaĝo de Lucien Péraire ĉ. 1930, rigardos la planon de la "Novaj Silk-Vojoj".
Dimanĉo 29 Januaro 2023 : Ĉina Novjaro. Malfermata estis la sidejo okaze de la Ĉina Novjaro, inter 12h kaj 14h. Ni "piknikis" enloke, kaj poste ni spektis la tradician defiliron sur la stratoj, kiu komenciĝis je Placo de Italio (proksime de la sidejo de SAT-Amikaro).
3 Februaro 2023 : Les Quatre Barbus. Noëlle prezentis tiun grupon de kantistoj, fama en la jaroj 1938-1969 (komparebla al Les Frères Jacques), en kiu kantis ŝia patro.
10 Februaro 2023 : La Eŭska (=Vaska) lingvo. Stefan prezentis tiun lingvon, ties gramatikan-sintaksan strukturon (kiu tute apartas de la Eŭropaj lingvoj), ties poezion, kaj ni interparolis pli ĝenerale pri minoritataj lingvoj.
17 Februaro 2023 : "Esperanto-kulturo". Ĉu ĝi reale ekzistas ? Ĉu ĝi (mal)similas kiel la Franca kulturo ? Kiuj estas la plej gravaj verkistoj / artistoj / saĝuloj ?... kaj tiuj, de vi plej (mal)ŝatataj ? Ĉu vi apogas la E-kulturon ? Kiel vigligi kaj diskonigi ĝin ? Ĉu Kulturo estas specife ligita kun la lingvo mem ?
Sabato, 18 Februaro 2023, 17h : Prelego de Mikaelo Bronŝtein. La fama kantisto kaj verkisto prezentis sian historian romanon al 24 ĉeestantoj : Mi stelojn jungis al revado. Li klarigis pri la historio de la E-movado Sovetia kaj pri SAT post la intercivitana milito inter la du mondmilitoj. Fine li kantis kkajn kanzonojn.
24 Februaro 2023 : Inter scienco kaj fikcio, inter fantazio kaj realo. Je antaŭa parolrondo ni ektemis pri kkaj kuriozuloj, kiel Jacques Bergier, Hergé, Rémy Chauvin, la fratoj Bogdanoff, Jean-Pierre Petit... — kaj ni eĉ forgesis Jules Vernes ! Ĉi-tiuj homoj, same kiel Esperantistoj, priskribas mondon tute alian tamen ne tiom foran... Kaj M. Bronŝtejn en sia prelego informis ke Konstantin Ciolkovskij estis membro de Sovetlanda Esperantista Unio... ...Ĉu la teleroj de niaj manĝetoj estos flugantaj ?...
3 Marto 2023 : La arto interparoli, aŭ kiel bone konversacii. Niaj parolrondoj celas esti amikecaj kunestadoj, nek babilemaj (babilantoj estas nur la beboj), nek konferencaj, nek majstraj prelegoj. Krom tiuj formoj (kiuj taŭgas por specifaj celoj) ekzistas maniero pli rekta por diskuti kaj praktiki-lerni E-on : per inter-intervjuado per reciprokaj-laŭvicaj "intervjuetoj" improvizataj laŭ la fluo de la konversacio. Iom pri la Arto Parolrondumi
10 Marto : Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Surbaze de libro de Pierre Rabhi kaj Juliette Duquesne : L’humain au risque de l’intelligence artificielle — (Homeco sub risko de artefarita inteligento), prezentita de Izabel.
17 Marto : Kiam parolo detruas, surbaze de libro Quand la parole détruit de Monique Atlan & Roger-Pol Droit, kiun prezentos Eriko.
24 Marto, ek de 18h00 : Kiaj rilatoj inter Ekologio kaj Esperanto ? SAT-Amikaro havos budon okaze de Festivalo de Populara Ekologio en Pantin, 2-3 Junio 2023 ; ni komencu prepari tiun eventon : temas ne nur pri trovi rilatojn, sed ankaŭ kaj ĉefe pri krei kaj fortigi ilin ! En pli malfrua parto, ni rete konektis nin al la kunveno de niaj Grekaj amikoj, kaj feliĉis ke ili reekigas aktivadon.
31 Marto : Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj aferoj, kaj en Francio (aĝo je emeritiĝo, inflacio), kaj eksterlande (tensoj k militoj).
7 Aprilo : La parolrondo Pariza ne okazis, pro la kongreso en Bourges.
14 Aprilo : Linukso, komputil-sekureco kaj praktika komputilumado, klarigataj de Melono. Melono montris kiel praktike instali kaj uzi Linukson, kaj diversajn "trukojn" rilate al interreto, diskreteco, k.a. Ni multnombris : 12 ĉeestantoj, kolegoj estis sciavidaj pri tiu kaj simpla kaj malsimpla afero, oni alportis USB-stangetojn malplenajn kaj komputilojn, kaj oni foriris kun sistemo Linukso uzpreta ! Dum la fina diskuto oni miris ke, kvankam multegas informadikistoj en E-ujo, ne ekzistas E-asocio tiu-faka...
21 Aprilo : nia invititino : Deniz’ Happi-Fosso. Deniz’ temis pri ŝia Esperantista vivo, pri Kameruno, ktp...
28 Aprilo : Privataj akvotenejoj. Iuj grandaj agrokulturistoj nun en Francio konstruas, kun helpo de regnaj administracioj, lagojn por enteni privatan stokon da akvo. Ĉu estas maniero ŝteli komunan vivrimedon por memprofito ? aŭ racie administri vivrimedon kiu ekmankas ? Tiu afero kaŭzas tre viglan oponon, kiun polico violente pritraktas. 2 dokumentoj kiuj estis prezentitaj en la SAT-Amikara kongreso de Burĵo : Manifestacio_en_Sainte-Soline.odt, Pri_akvotenejoj.odt. — Sur alia kampo, pri tute alia tipo de kulturo : ĉu la konstruo de Esperanto kompareblas al tiu afero ? — Ni ankaŭ temos pri nia ĉeesto en la tradicia stratmanifestacio je 1a de Majo, en situacio pli kaj pli streĉa inter la socialo kaj la lando-regnado.
5 Majo : Aferoj aktualaj. Ni temos pri la diversaj aktualaĵoj sociaj, politikaj, kulturaj, kiuj okazas en Francio kaj ekstere.
12 Majo : La Homa mistrafemo, surbaze de libro Le Bug humain de Sébastien Bohler, aŭ "Kial nia cerbo instigas nin detrui la planedon, kaj kiel malebligi tion", libro kiun prezentos Izabel.
19 Majo : Historio de ekologio, famaj ekologiistoj aŭ "Portretoj de ekologiistaj Kasandroj", prelegos Pjer pri Dumont, Cousteau, Victor, Bombard, Tazieff kaj Lorius. Sekve, ni interparolos pri nia ĉeesto en la Festivalo de Ekologio Popola, en Saint-Denis, 2-3 Junio 2023 https://www.festivalecolopop.fr/.
26 Majo : Libera interparolado, aktualaĵoj — ek de 19h.
2 Junio : Libera interparolado, ekologio, aktualaĵoj — ek de 19h. [https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp4/sat-amikaro_fep-2023_540x960_st-fr-eo_q35.mp4] Ni temos pri la hodiaŭa kaj morgaŭa Festivalo de Ekologio Popola [https://www.festivalecolopop.fr/]
La jena listo de temoj estas planita, tamen la datoj ne estas definitivaj :
9 Junio : ?
16 Junio : Danĝero de la suna lumo, ultraviolaj radioj, prelego de Joël Fontaine.
Planitaj temoj, sen difinita dato :
Kiel utile propagandi por Esperanto (en kiuj medioj, per kiuj rimedoj, kiel prezenti, kiel eviti miskomprenojn, kiel adapti la propagandon, kc). Du praktikaj okazoj : Salono de matematikaj ludoj, Festivalo de ekologio por ĉiuj.
Historio de ekologio.
Tiu prelego okazos kaj enloke, kaj per interreto : Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam (Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.) Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").
Rendevuo : ekde 18h30, en la Pariza sidejo de SAT-Amikaro, en nia "butiko", 132-134 bd Vincent Auriol, Parizo 75013, ĉiuvendrede. Venu, envenu, kaj renkontu malvirtualajn Esperantistojn ! Kiel ĉiam, ni interparolos tute libere, ĝis noktomezo se vi babilemos...! La parolrondoj okazos enloke, ne per interreto ; la prelegoj okazos per ambaŭ manieroj.
Venu kun via buŝo por paroli, venu ankaŭ kun via manĝ-buŝo kaj trink-buŝo, kaj ne forgesu kunporti vian buŝ-maskon... "San-pasporto" kaj permeso de la gepatroj : ne bezonataj.