Vidita el Ukrainio

Publié le vendredi 31 août 2007

El la ĵurnalo "Art-Mozaika", Numero 30 (527) de la jaro 2007, paĝo 9

La artefarita kaj plenvalora Esperanto.

Ĝi estas la plej sukcesa kaj prospera inter ĉiuj artefaritaj
lingvoj. Tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto apartenas al la pasinteco,
eraras. Ĝi daŭre evoluas, kaj dank’ al interreto ĝia komunumo
konstante pligrandiĝas kaj plijuniĝas.

Jam la helena filologo Aleksarĥo kaj la romia kuracisto Galeno
pensis pri la kreo de artefarita lingvo. Mezepoke multaj sciencistoj
serĉis la "racian lingvon", kiu devus iĝhi la ideala ilo por la
pensado. Pri tio okupiĝis Neŭtono, Lejbnico, Francisko Bekono kaj
Kartezio. Tamen eĉ ne unu el tiaj lingvoj estis realigita : ĝis la
komenco de la 19a jarcento la internaciaj rilatoj kreskis sufiĉe
malrapide.
Tamen, kun la paso de tempo la situacio ŝanĝiĝis : la kvanto de
literaturo en la naciaj lingvoj lavange kreskis, dum la internaciaj
rilatoj iĝis pli intensaj. En tiuj kondiĉoj la lingva problemo
iĝis aktuala por multaj.

La inventado de la infano

La 26an de julio 1887 en Varsovio aperis negranda, 40-paĝa broŝuro,
titolita "Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro". La
libreto estis subskribita per la pseŭdonomo "Doktoro Esperanto" - tiu
vorto, en la nova lingvo signifanta "tiu, kiu esperas", baldaŭ iĝis
la nomo de la lingvo.
La broŝuron aŭtoris 26-jara varsovia kuracisto Lazaro Zamenhof. Pri
sia projekto li ekpensis jam infanaĝe kaj antaŭ la publikigo li multe
prilaboris ĝin, provante la lingvon praktike kaj bonigante ĝin.
Zamenhof estis tre talenta pri la lingvoj : krom la rusan, li perfekte
regis la polan, germanan, francan kaj jidan, krome li bone regis
la hebrean lingvon, la bazojn de la latina, helena kaj litova lingvoj.
En sia projekto li sukcesis realigi ege trafajn solvojn. Krome,
ekde la komenco mem Zamenhof rigardis sian lingvon ne kiel "lingvon
de la komercistoj", sed kiel la ilon, kiu povas unuigi la homojn de
la diversaj nacioj, kiel la spiritan instrumenton de la popola
interproksimiĝo. Tio ludis ege gravan rolon dum la unuaj tempoj de la
evoluo de la lingvo.
Dank’ al la entuziasmuloj la lingvo rapide disvastiĝis komence en
Rusio, Europo, kaj poste ankaŭ sur la aliaj kontinentoj. Aperis
gazetoj, tradukoj kaj originalaj verkoj. En 1905 en Francio okazis la
unua internacia Esperanta kongreso, kaj en la 20-30aj jaroj Esperanto
iĝas konsiderinda socia fenomeno. Inter la laboristoj de USSR kaj
Eŭropaj landoj estis organizita aktivega korespondado en Esperanto ;
ĝin, kiel la lingvon de eventuala malamiko studas la ruĝ-armeanoj
kaj oficiroj de Usono.
Bedaŭrinde, komence la totalismaj reĝimoj de Germanio kaj USSR,
kaj poste ankaŭ la Dua Mondmilito malbonige efikis la disvastigon de
Esperanto : centoj da aktivuloj kaj miloj da ordinaraj adeptoj estis
fizike neniigitaj. Tamen post la Dua Mondmilito la E-movado renaskiĝis.
La ĝeneralaj konferencoj de Unesko tri-foje akceptis favorajn
rezoluciojn pri Esperanto, kaj la plej granda E-organizo (UEA)
jam dum multaj jaroj tenas la oficialajn rilatojn kun UN kaj Unesko.

Simpla ne signifas malriĉa.

Preskaŭ ĉiuj elementoj de Esperanto estas ne elpensitaj, sed prenitaj
el la ĉefaj eŭropaj lingvoj, la gramatiko estas grave simpligita - la
klara vortfarada sistemo ebligas facile krei novajn vortojn surbaze de
la jam studitaj. Ĉio ĉi faras Esperanton lingvo relative facile studebla.
En Esperanto la skribo estas fonetika (ĉiu litero estas legata
ĉiam same) kaj la akcento estas fiksita (ĉiam en la antaŭlasta silabo).
Ĉiuj vortoj de la sama parolelemento estas konjugaciataj kaj deklinaciataj
ĉiam same ; ĉiu substantivo finiĝas je -o, ĉiu adjektivo - je -a, dum
la verboj havas nur 6 finaĵojn ! La simpleco de la gramatiko estas
samtempe la fonto de la riĉeco : en Esperanto ajna vorto povas alpreni
ajnan gramatikan formon, kio ofte ne eblas en la naciaj lingvoj.
La vortoj de Esperanto estas prenitaj el la eŭropaj lingvoj kun
minimumaj ŝanĝoj. Multaj tiel nomataj "internaciaj vortoj" de la
helen-latina deveno estas kompreneblaj unuavide : telegrafo, telefono,
viruso, matematiko, kontinento, ambulatorio, elektrono, centro ktp.
Entute Esperanto havas ĉ. 40 sufiksojn kaj prefikstojn. Se oni
konas ilin ĉiujn, el unu radiko oni povas krei averaĝe 5-10 memstarajn
vortojn (sen kalkuli la gramatikajn formojn), kaj el kelkaj radikoj -
eĉ ĝis 50 ! Do, por esprimi en Esperanto la penson de ajna komplikeco,
oni bezonas memorfiksi proksimume dekoble malpli da vortoj, ol oni
bezonas dum la studado de nacia lingvo.

Krokodiloj de Esperanto

Esperanto, same kiel ĉiu alia lingvo, estas unika. Jen estas nur kelkaj
ĝiaj interesaj apartaĵoj.
En Esperanto estas libera vort-ordo. La frazon "Mi amas vin" (mi amas
vin) oni povas diri per 6 diversaj manieroj, alimetante la vortojn.
La vorto "amo" (amo) rimiĝas en Esperanto kun pli ol 50 vortoj, dum
en la rusa lingvo - nur kun kelkaj. La plej ofta kaj eĉ trouzata rimo
estas la paro "amo-flamo" (amo - flamo).
La plej populara "esperantismo" inter la esperantistoj estas la vorto
"krokodilo" kaj la responda verbo "krokodili" - paroli nacilingve inter
esperantistoj - kio, pro la kompreneblaj konsideroj, estas rigardata kiel
malbona tono. Tiujn, kiuj rompas tiun regulon, la esperantistoj nomas
"krokodiloj".

La nova mondo

Multnombraj eksperimentoj pruvis, ke la ekposedo de Esperanto grave
plifaciligas la studadon de ajnaj aliaj fremdaj lingvoj.
Iuj lernas Esperanton por trovi internaciajn kontaktojn. La aliaj
dank’ al Esperanto trovas sian kor-amik(in)on, foje el tute fora lando.
Tiaj nekutimaj paroj, kiel svedo-serbino aŭ germano-japanino por
la Esperanta medio estas kutima afero. Por multaj Esperanto estas nur
originala gimnastiko por la cerbo, por iuj - la kaŝ-lingvo. Ekzistas
ankaŭ tiuj, kiujn allogas unuavice la Esperanta kulturo. En la
Esperanta komunumo estas siaj "steluloj", siaj klaĉoj, siaj puntilioj
kaj eĉ propraj tabuoj - unuvorte, ellerninte Esperanton la homo
malkovras por si kvazaŭ paralelan mondon, plenan je vivo kaj eventoj.