Babilrondo virtuel - Vendredi 17 avril 2020

La venonta virtuala babilrondo okazos : Vendredon la 17an de Aprilo 2020 (je la 18a30)

MakronViruso

Vidi la programon : https://www.sat-amikaro.org/pariza-grupo-groupe-parisien-313?lang=eo

Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? 🕸
Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso ?
Ĉu vi spektis la "Symphonie confinée - Simfonio en hejmizolo"
kiu ĝisdatigas famegan kanzonon de Bourvil, ankaŭ kantita de Marie Laforêt : "La Tendresse" ?

Unua epizodo de Esperanto kaj kronviruso : https://youtu.be/2fpM1ci_fMk
Dua epizodo de Esperanto kaj kronviruso : https://youtu.be/4_nwzWUWfS4
Symphonie confinée : https://youtu.be/rEjvRktXeis

Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !

Du ebloj por partopreni en la babilrondo :

(1) SE VI NE HAVAS MIKROFONON,
eblos konektitiĝi sen komputilo al la diskuto per ordinara telefono :
 Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon.
 Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").

(2) SE VI HAVAS MIKROFONON,
konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !
Satamtam : https://meet.jit.si/satamtam
Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.

Por skribi dum la diskuto, alklaku la piktogramon ("Open, close chat"), kiu aperos malsupre la ekrano.