Konversacia rondo ĉiuvendrede en Parizo


Programo de la sezono, temaro :

6 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.
13 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.
20 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj.

27 Oktobro 2023 : Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj okaz/int/ont/aĵoj, kaj en Francio, kaj en la mondo, kaj en via vivo mem...

3 Novembro 2023 : Centrejo internacia pri la franca lingvo (Cité internationale de la langue française) en Villers-Cotterêts. La Ŝtat-prezidento Makrono ĵus inaŭguris tiun kulturan centrejon-muzeon en la loko kie en 1539 la reĝo Francisko I-a ordonis ke la franca lingvo anstataŭigu la latinan en ĉiuj oficialaj aktoj, juĝoj, kontraktoj. Ekde ĉi-tiam la franca lingvo komencis (tre malrapide) estiĝi la komuna lingvo de la francaj provincoj, en kiuj ĝis la XX-a jarcento estis ĉefe parolataj regionaj lingvoj kaj dialektoj. Jen registraĵo el la nacia radio, kiu prezentas (franclingve) diversajn aspektojn de tiu evento : https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp3/villers-cotterets.mp3. Ĉu baldaŭ okazos simila solenaĵo kaj samaj reagoj favoraj/malfavoraj rilate al nia Lingvo Internacia Esperanto ?... Ligilo al la AFRAV Association FRancophonie AVenir : https://www.francophonie-avenir.com/fr/Point-d-infos/686-Macron-CHOOSE-Villers-Cotterets kiu oponas kontraŭ forlaso de la franca lingvo en francaj kaj eŭropaj oficialaĵoj. ... (Venis 10 ĉeestintoj : oni rimarkis : ke en 1539 neniu vortaro nek gramatikaro difinis la francan lingvon ; ke tiu reĝa decido ŝajnas ĉefe oponi kontraŭ la lingvo de la Eklezio, la latina ; ke la nuntempa reĝimo estas tre favora al uzo de la "globish"-lingvo, foje eĉ opone kontraŭ la franca.)

10 Novembro 2023 : La unua mondmilito, E-o kaj E-istoj. Legeblas : Antaŭ unu jarcento https://www.sat-amikaro.org/nos-editions-2104?lang=fr. À lire : La propagande allemande par l’Esperanto pendant la guerre 1914-1918, Camille Aymonier (1922) https://arkivo.esperanto-france.org/divers/aymonier/prop1418.htm Aŭskulti pri la sama temo : Radio Libertaire En Esperanto, 17h30-19h : https://radio-libertaire.org/agenda/. Pri la 2-a mondmilito : https://mondmilito.hypotheses.org/

17 Novembro 2023 : Prezenti iun verkon. Ĉiu recenzu/resumu iun libron aŭ filmon aŭ ekspozicion aŭ spektaklon, kiun li/ŝi ŝatis aŭ malŝatis. Instigu la aliajn por legi/spekti/viziti unu aŭ du de vi ŝatataj kulturaĵoj. Ni konkurencu la faman radioprogramon La Masko kaj la Plumo (Le Masque et la Plume) !

24 Novembro 2023 : Historio de SAT & SAT-Amikaro. Kial, kiam, kiel estis fondita SAT, kaj poste SAT-Amikaro ? de kiuj ? Ĉu vi konas la pasintan vivon de nia asocio SAT-Amikaro ? Ĉu la opono inter SAT-Amikaro kaj Union Française pour l’Espéranto (Esperanto-France), kaj mondskale inter SAT kaj UEA, sencis, kaj sencas plu ? Kiel specifa estas la filozofio de SAT-anismo ? Kaj, kutimas tiel, okaze de tiu parolrondo ni ankaŭ sat-igos niajn buŝojn... alportu manĝaĵojn & trinkaĵojn !

1 Decembro 2023 : Historio de SAT & SAT-Amikaro. Ni daŭrigos tiun temon, verdire tre vivan. Je la antaŭa Vendredo, Sylvie prezentis la fondon de SAT-Amikaro (fondita ĉar SAT mem ne celas propagandi E-on), kaj ŝi rakontis kkajn memoraĵojn, pri kkaj tradiciaj okazoj (bankedo, kongreso, Nemurso), pri kkaj elstaraj membroj (Bartelmes), pri la pens- kaj viv-maniero de SAT-anoj (ili naskas malmutajn infanojn, pro timo vidi ilin perei en baldaŭa milito), k.a. trajtoj/anekdotoj... Preparu demandojn al Sylvie, kaj mem preparu rakonti viajn memoraĵojn...!

8 Decembro 2023 : Ĉu utilas planti arbarojn en urboj ? Izabel prezentos al ni la eksperimenton en Villiers sur Orge https://app.boomforest.org/fr/plantations/villiers-sur-orge-v2-2023 organizata proksime de ŝia hejmo fare de la asocio Boomforest laŭ la método Myawaki https://app.boomforest.org/fr/pages/miyawaki_method.

15 Decembro 2023 : Kromaj inform-rimedoj. Ĉu vi fidas/malfidas al oficialaj inform-medioj, enlandaj/eksterlandaj, al privataj pres-grupoj, al alternativaj kanaloj, al personaj blogoj ? Kie vi trovas informojn fidindajn ? Ĉu vi-mem foje agas informante aliulojn ? Ĉu en E-ujo troveblas specifaj informoj ? Prelegetos por ni Melono.
Jen la ligiloj al ĉiuj informservoj pri kiuj priparolis Melono :
Disclose : https://disclose.ngo/fr/
Le Media : https://www.lemediatv.fr/
Blast : https://www.blast-info.fr/
Off investigation : https://www.off-investigation.fr/
StreetPress : https://www.streetpress.com/
Reflets.Info : https://reflets.info
Reporterre : https://reporterre.net/
QG Media : https://qg.media/
Basta ! : https://basta.media/
Pure Politique : https://purepolitique.fr/videos-pure-politique/
Le canard réfractaire (youtube) :
https://www.youtube.com/channel/UCWGsN59FON3vOtXCozQPsZQ
Index.ngo : https://www.index.ngo
bondyblog : https://www.bondyblog.fr/
Mediapart : https://www.mediapart.fr/
TV Libertés : https://tvl.fr

17 Decembro 2023 : Zam-Festo 2023. NIA TRADICIA ZAM-FESTO OKAZOS JE DIMANĈO 17 DECEMBRO EN NIA PARIZA SIDEJO : — 10a15 - Rendevuo en la sidejo por viziti la mur-pentraĵojn de nia kvartalo kun Eriko kiu ĉiĉeronos, se la vetero permesas. — 11a30 - Aperitivo en la sidejo. — 12a15 - Tagmanĝo ĉe la apuda restoracio « La Ĉifonistoj » (Les Chiffonniers)
Bonvolu nepre anonci vian partoprenon al Elizabet’ (06-82-86-98-56) antaŭ la 14a de Decembro por ke ŝi rezervu la tablojn. — ĉ. la 14a ĝis la vespero ĉe nia sidejo : nia kutima renkontado amikeca... legadoj, rakontoj, kunkantadoj, blagoj… kaj KiPop dancoj se vi pretas... akompanataj de la gitaro de Elizabet, kun kafo, teo kaj kun viaj laŭvole alportitaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj... Spekti la filmeton de la evento : Zam-Festo 2023 por eta ekrano, Zam-Festo 2023.

22 Decembro 2023 : Ni ĉeestu kunkune sen alia kialo ol la plezuro festumi je nia lasta "babilrondo" de 2023 !

5 Januaro 2024 : Kio okazis en 2023 ? Kiuj estas la novaj vortoj en la franclingvaj vortaroj de 2024 ?
Jen novaj franclingvaj vortoj : "greenwashing", "écoanxiété", "complosphère", "mégabassine", "réensauvagement", "disquette" (flatterie lourdingue), "instagrammable", "nasse, nasser" (encerclement policier), "métavers", "multivers", "mégenré", "avoir un crush", "ghoster", "être en PLS", "babka" (brioche), "nutriscore", "parkour", "fureteur", kaj aliaj plej utilaj vortoj !
Jen niaj du tradiciaj temoj okaze de la unua parolrondo je nova jaro...
kun "reĝo-kuko" !

12 Januaro 2024 : Omaĝo al nia amiko Robert Molimard, kiu forlasis nin antaŭ 3 jaroj. Profesoro Molimard, tabakologo, dediĉis sian tutan vivon por studi science la risortojn kiuj instigas homojn fumi, kaj por helpi ilin ĉesi fumadon. La prelego de Eriko celas resumi lian libron : "La Fumado — Ĉu vi deziras malfumadi ?" Dum la prelego, malvualiĝos la "sekreta armilo" de Roberto, kiu utilu al ĉiuj kiuj volas ĉesigi dependecon je fumado, alkoholo... La temo estu ankaŭ interesa pli ĝenerale, ĉar ĝi rilatas al funkciado de nia cerbo, kaj povas doni ŝlosilojn al kiuj volas kompreni pli bone sin mem, kaj la aliulojn. Ĉu vi konas "Tutmonda Asocio De Esperantistaj Nefumantoj" : TADEN kaj ties organon "Puraj pulmoj" ? Ni temos ankaŭ pri Spinozismo, pri la vivo en Aŭvernjaj vilaĝoj antaŭ 100 jaroj, kaj, espereble, iu alportos bonegan sekalo-panon ĵus bakitan de si mem, kiel alportis Roberto kiam li venis ĉe nian parolrondon !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Molimard


19 Januaro 2024 : Esperanto, traduko inteligenta, inteligento aŭtomata...
— « Panjo, kiam mi estos granda, mi fabrikos lingvon, por ke la homoj, ili vivu en la paco... »
— « Ja, Laĉjo, sed pensu pri pli seriozaj projektoj por cia vivo, ĉar Granda Aligatoro Frato Artefarita Menso jam scias, pensas kaj parolas pli bone ol ci... »
Ni temos, malpli pri teĥnikaj aspektoj, ol pri psikologiaj kaj sociaj konsekvencoj de artefaritaj intelektoj en la kampo de interhomaj rilatoj.

26 Januaro 2024 : (temo ne elektita)

2 Februaro 2024 : Morti dece. Morti ne estas la malo de vivi ; vivo-fino postulas vivon ioman ankoraŭ ; kiel travivi, kiel organizi sian finan vivo-tempon ? Ĉu vi konis homojn, kiuj mortis en trankvilo ? Eviti suferojn al si (kaj al siaj parencoj/amikoj kiuj suferas pro vidado de agonio), ĉu tio ne estas la rolo de medicino ? Aŭ inverse, ĉu suferi (fizike, psikologie) estas esenco de la homa kondiĉo ? Ĉu memvolita eŭtanazio estas formo de krimo ? Ĉu leĝo devu kontroli tiun intiman aferon ? Ĉu religio ? Ĉu scienco ? Kia estas nia libereco pri tiu afero ? Ĉu "transhomismo - transhumanismo" alportas modernajn respondojn ? aŭ tio estas maniero malparoli pri la senco de la vivo ?

Planitaj temoj, kies datoj ne estas deciditaj :

Iri en « Les Petites Cantines » (asocio kiu loĝas proksime), tie prepari manĝaĵon kun ili, kaj paroli pri Esperanto.

Neologismoj en Esperanto.

Permakulturo (prelegeto de Bertrano).

Artefarita inteligenteco.

Klimata changhigho.

Edukado kaj pedagogio.

La demandaro de Bruno Latour : « Imagi la barilajn gestojn kontaŭ la reveno al la antaŭa kriza (koncerne kovidmalsano) produktado. » Li proponas 6 demandojn pri kiuj cerbumi.

Temaro de la antaŭaj parolrondoj, ekde Septembro 2014 :
https://www.sat-amikaro.org/pasintaj-temoj-de-parolrondoj


Du ebloj por partopreni en la babilrondo :
(1) SE VI NE HAVAS MIKROFONON,
eblos konektitiĝi sen komputilo al la diskuto per ordinara telefono :
1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon.
2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").
(2) SE VI HAVAS MIKROFONON,
konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !
Satamtam : https://meet.jit.si/satamtam
Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.

ĈĜĤĴŜŬĉĝĥĵŝŭ