Bankedo de la senkreduloj : "Mi estas feliĉa liberpensulo"

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat , mis a jour le vendredi 19 décembre 2008

Mi ĵus eksciis ke la SATamikara kongreso okazos en Paŭo de la 11a ĝis la 13 de aprilo, do la antaŭan tagon, eblos bankedi en la sama urbo, kaj mi esperas ke miaj esperantistaj amikoj kiuj samideas pri nekredo, amase enskribiĝos, ke okazos belega bankedo kaj ke naskiĝos ligiloj inter anoj de SATamikaro kaj de Liberpenso.

La 11an de novembro, ĉ 500 homoj kuniĝis antaŭ la pacista monumento de Gentioux (Vidu la numeron 48 de La Sago). Ĉeestis reprezentantoj de la Liberpenso, de la Ligo por la Homaj Rajtoj, de la Franca Pacista Unio, kaj kvardeko da esperantistoj. Tiuj asocioj, kaj multaj aliaj havantaj sidejon en Paŭo, ĉiuj povos havi reprezentantojn, por manĝi, kanti, kune tosti, vendredon la 14an de aprilo 2009, jubileante la 141an datrevenon de la unua bankedo (1868) kontraŭ la religiaj malpermesoj de Sainte-Beuve, Renan, Flaubert kaj aliaj.

SATamikarajn kongresanojn oni invitas do ekde vendredo vespere. La manĝotarifon ni indikos baldaŭ. Tranoktado ne eblos en la liceo, sed la LKK helpos vin trovi tranoktadejon ĉe la loĝantoj aŭ ĉe hoteloj.

Retejo de la Liberpensuloj : Libre Pensée 64

Henri Graven