Ĉu unika kazo en la mondo ?

Publié le mardi 17 juillet 2007 , mis a jour le dimanche 22 juillet 2007

Post pridiskuto okazinta la 28an de junio 2007 dum kunveno de la municipa Konsilantaro de la komunumo de Moutiers-les-Mauxfaits , la tuta membraro, minus du senkulpigitaj forestantoj, unuanime akceptis, ke la ununura interna vojo, kiu rondiros en la tuta estonta "Hameau du Bois" (Arbara Vilaĝeto), ricevos la nomon "Rue de l’espéranto" (Esperanto-strato). Tiu vilaĝeto, kiu konsistos el kvindeko da domoj, situos en agrabla kaj kvieta heĝa kaj arbara kampara kadro, je dek minutoj piede nordoriente de la vilaĝo-centro. La terŝovelado de la parceligita tereno komenciĝis la 5an de julio 2007.

Inter ĉiuj Zamenhof-Esperanto-Objektoj de la tuta mondo, estus interese scii, ĉu temas pri la sola kazo de unika rondiranta Zamenhof- aŭ Esperanto-vojo al kiu ĉiuj domoj de vilaĝo aŭ urbo havos aliron. Vd planon laŭ tre bela reklam-dokumento de la societo Nexity Foncier Conseil kiu aĉetis, parceligis kaj kiu taŭgaranĝas la terenon (konstruado de vojoj, salubrigo, ekipado per akvo, elektro, ktp). Kiu povas respondi al tio ?

En tiu jaro 2007, por la 90a datreveno de la morto de D-ro Zamenhof kaj la 120a de la naskiĝo de la Internacia Lingvo, ĝi estos la dua Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) de la departemento Vendée (Vendeo) post la trafikcirklo "Rond-point du Docteur Zamenhof" inaŭgurita en 1999 en La Roche-sur-Yon. ZEOj estas nun minimume 180 en Francio. Ĝis aprilo 2000, estis 1335 en 55 landoj. Vd en Esperanto, kaj, por Francio.

La lingva aventuro la plej eksterordinara el la historio de la homaro, kiu komenciĝis la 26an de julio 1887 en Varsovio per eldono de modeste ruslingva broŝuro sub la titolo "Internacia Lingvo" kaj subskribita sub la pseŭdonomo "Doktoro Esperanto", tiel plue estigas multajn homaĝojn tra la mondo. Vd, franclingve : "L’espéranto au présent".