El La Sago 89 : ĝenerala prezento

Publié le vendredo 14a decembro 2012 par Vito

68-a kongreso de SAT-Amikaro

La datoj : de vendredo la 29a de marto 2013 vespere ĝis merkredo la tria de aprilo matene.

La loko : Metabjeo (Métabief)

Metabjeo estas vilaĝo en la ĵurasa montaro. ĝi situas je alteco de mil metroj super marnivelo en departamento Doubs (25) en Francio. Ĝia loĝantaro atingas mil homojn, tamen dum turismaj sezonoj tiu nombro kreskas. Jes, ĉar en Metabjeo oni povas vintre skiadi kaj somere promeni kaj ĝui la naturon. Temas pri bela feria loko. Ni kunvenos tie fine de marto, tio signifas, ke la vetero povas esti ankoraŭ vintreca. Pro tio endas veni kun puloveroj kaj ĉapeloj. Varmaj malglitemaj ŝuoj estas adekvataj.

La alveno
Metabjeo situas sude de Pontarlier. Oni veturu trajne al Frasne, de tie estas busoj al Metabjeo. Per aŭto al Pontarlier kaj poste al la direkto deVallorbe, Lausanne, Svislando. Survoje, antaŭ la landlimo, estas Metabjeo.

La kongresejo
Ni kunvenos en feria centro Azureva. Ĝi entenas 190 litojn kaj diversajn salonetojn kaj salonegojn. Estas multaj dulitaj kaj trilitaj ĉambroj. Sendrate retumi eblas en la komunaj lokoj.

La kongrestemo
Pro la situo de Metabjeo tute ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando la temo de nia kongreso estos Limoj. Mireille Grosjean preparas prelegon pri tiu temo el siaj multnombraj vojaĝoj kaj pro sia ĉelima loĝlokoLes Brenets en Svislando.

La duontaga ekskurso
Nia ĉefa celo estos fortikaĵo mezepoka, kies nomo estas Fort de Joŭ. En tiu ĉi esprimo la vorto Joŭ signifas arbaro. Tiu tre vasta kaj bela konstruaĵo estis elektita de Napoleono por enkarcerigi Toussaint Louverture-n, generalo el Haitio. Toussaint alvenis tie malsana, restadis en senfenestra ĉelo dum 8 monatoj kaj mortis tie en aprilo 1803.
Tiun ekskurson vi povos elekti sabate posttagmeze kaj dimanĉe posttagmeze.

La tuttaga trilanda translimado (TTT)
La TTT okazos marde post Pasko kiel kutime, do la duan de aprilo. Per buso ni veturos alMontbenoît en la valo de la rivero Doubs. Tie ni vizitos belegan preĝejon, kies konstruado komenciĝis en la 11a jarcento. Tie ni staros en République du Saugeais, etega ŝtato naskita en 1947. La surfaco de tiu ŝtateto atingas 127 km kvadratajn. La prezidantino de la respubliko akceptos nin persone. Post admiro de la valo, de la rivero Doubs kaj de la engrota preĝejeto, ni atingos Svislandon kaj vizitos tie unikaĵon en Eŭropo kaj verŝajne en la tuta mondo : subterajn muelilojn en Le Col-des-Roches.
Do ne forgesu kunporti vian pasporton !!
Schengen-vizoj validas por eniri Svislandon.

La programo

Ĝi kreskas pli kaj pli danke al la laboro de diversaj personoj.
Pliaj indikoj sekvos.
La laborkunsidoj okazos matene kiel kutime, libroservo funkcios, ekzamensesio okazos. Plie estos okazo revidi konatulojn kaj konatiĝi kun novaj vizaĝoj.

Fotoj
Vi povas vidi fotojn de Metabjeo, de gastejo « Abioj de Amikeco », kie jam kelkaj esperanto-renkontiĝoj okazis sed kiu ne konvenas por nia kongreso, kaj fotojn de nia kongresejoAzureva. Bv iri al mia blogo : http://mirejo3.blogspot.com/2009/09/metabief.html

Mirejo Grosjean
Loka peranto de SAT-Amikaro por Svislando

 Ĉi teksto fontas el La Sago 89, p3.