Informriĉa naturo

Publié le dimanche 6 janvier 2013 par Vito

Eŭropo travivis kvar malvarmajn eraojn dum la Glacia Praepoko. La tria, kies nomo estas "Riso" (Riss), estis la plej ampleksa, tio estas, ke la glaĉeroj el la Alpoj sukcesis salti trans la montaro Ĵuraso kaj etendiĝis al la Nordo tra Francio, Germanio... Poste sekvis la kvara glacia erao "Vurmo" (Würm) iom pli modesta, kaj nia nuna epoko situas en la interglacia tempo post Vurmo. Laŭ tio oni povas supozi, ke eble iam venos kvina glacia erao, kiu scias, ne ni vidos tion... Niaj vivoj estas mallongaj kompare kun geologiaj epokoj...

Dum la tria Glacia Praepoko Riso la glaĉeroj estis dikaj kaj sufiĉe "viglaj" por supreniri sur la montojn de Ĵuraso, kiu naskiĝis antaŭ tiu Glacia Praepoko kiel eĥo al la naskiĝo de la Alpoj. Se oni memoras, ke la meza alteco de la Meza Ebenaĵo, kie situas Berno kaj Zuriko estas 425 m super marnivelo kaj la ĵurasaj montoj kulminas je 1200 ĝis 1600 metroj, tio estas vera grimpado ! Tamen en Ĵuraso troviĝas kelkaj lokoj, kie la glacio ne venis, ĉar eĉ dum tiu vigla Ris-periodo la glacio ne ĉie estis sufiĉe dika. Do formiĝis kvazaŭ insuloj sen glacio. Oni povas viziti ilin en la nuntempo. Multaj homoj, ĉefe biologoj kaj botanikistoj, vizitas tiujn lokojn, ĉar tie vidiĝas kaj vivas plantoj de tiu praepoko, de antaŭ la Glacia Praepoko.

Post legado de la ĉi-supraj klarigoj vi povas kompreni la alvenon de migraj ŝtonegoj. La lasta Glacia Praepoko Vurmo ne saltis super Ĵuraso, sed estis bremsita de ĝi. Kiel ĉiuj glaĉeroj la glacio de la Vurmaj glaciaj langoj surhavis sur si ŝtonoblokojn alpdevenajn, ĉefe el granito, nomitaj morenoj. La glacia lango antaŭeniras same kiel rivero, kvazaŭ fluas. Tamen pro varmiĝo de klimato malkreskas, do la fina bilanco estas negativa. Pro tio la granitaj rokoj alpdevenaj estis deponitaj laŭ la montaro Ĵuraso. Oni vidas kelkajn en la supera parto de la urbo Neŭŝatelo ekzemple, kaj laŭ tuta Ĵuraso ili vidiĝas kiel ornama ĉeno sud-oriente de la montaro. Ilin oni nomas "erratique" en la franca lingvo, kun signifo "perdita", ĉar la ŝtonegoj venis el alia regiono kaj estis transportitaj de la glaĉeroj.

Al ĉiuj infanoj en Neŭŝatelo oni rakontas, ke la fama grandega migra ŝtonego nomita "Pierre-à-Bot" turniĝas ĉiufoje, kiam ĝi aŭdas la sonorilojn de la urbo, kiuj anoncas noktomezon. Kaj tio estas vero !! La klarigon pri tio vi ricevos en Metabjeo dum nia kongreso, kaze ke vi tiam ankoraŭ ne trovis ĝin !...

Mirejo

 Ĉi teksto fontas el La Sago 91, p6.