Nur liberaj homoj

Publié le dimanche 6 janvier 2013 par Vito

En la Meza Ebenaĵo de Svislando (le Plateau Suisse) vivis Helvetoj, alvenis Romianoj, poste regis feŭdismo kaj konstruiĝis kasteloj. Dum tiuj diversaj epokoj troviĝis en Ĵuraso nur sovaĝa naturo kun lupoj, ursoj, kapreoloj, vulpoj kaj aliaj bestoj. Edena ĝardeno ? Eble. Tamen pro la klimato ne ofte eblas vivi nuda en Ĵuraso.... brrrrrrrrrrrrrrrrr.... Vitofolio ne sufiĉe protektas kontraŭ subnulaj temperaturoj !

Do la pintoj de Ĵuraso ne konis feŭdismon. Dum tiu epoko, kie feŭdismo regis, la superuloj kelkfoje liberigis la subulojn kaj tiam diris al ili : "Iru al la montaro kaj tie vi povas faligi arbojn, konstrui lignan dometon, ĉasi, planti legomojn... iru, vi estas liberaj." Kaj tiel okazis. Pro tio ekzemple en Ĉaŭdefono (1000 metrojn super marnivelo) ne staras kastelo. Neniam regis tie feŭdismo. Oni povas konjekti, ke tio kontribuis al la etoso de la urbo : liberema, maldekstrema, inventema, sendependema. La nuntempaj streĉoj inter la supera arbara parto de la kantono Neŭŝatelo kaj la suba parto ĉelaga certe ligiĝas al tiu historia fakto.
Ni ne forgesu, ke en Ĉaŭdefono naskiĝis la arkitekto Le Corbusier, la inĝeniero Louis Chevrolet, la verkisto Blaise Cendrars... Plie mi aldonu, ke kelkaj artistoj el Laŭzano aŭ Ĝenevo venis al Ĉaŭdefono por vivi en tiu malfermita urbo pro la peza burĝa tradiciema etoso de la menciitaj urboj.

Pro tiu fekunda etoso esperantistoj ekagis en tiu grava ĵurasa urbo, kie nun staras du Esperanto-centroj.

Mirejo

 Ĉi teksto fontas el La Sago 91, p6.