Kiel atingi la kongreslokon Métabief

Publié le dimanche 6 janvier 2013 par Vito

Trajne

El Parizo (gare de Lyon) per TGV al Frasne.
Frasne situas sur la linio Parizo – Lausanne.
En Frasne prenu buson al Métabief – Jougne – Vallorbe.
Métabief estas nia kongresloko. Jougne estas pasejo kaj landlimo. Vallorbe jam estas en Svislando.
Elbusiĝu en Métabief Urbodomo (Mairie).
La veturado daŭras proks. 40 minutojn.
Estas ĉiun tagon po 4 veturadoj en ĉiu direkto.
El la urbodomo estos vojmontriloj al Azureva kun indiko ESPERANTO.
Veturilo venos el la kongresejo samtempe kiel la busoj alvenos el Frasne urbodomo kaj la ŝoforo prenos vian valizon.

Aŭte

Distanco Pontarlier – Métabief : 18 km
En Pontarlier sekvu la direkton Vallorbe Lausanne Suisse : Uzu la straton N57 kaj poste E23
Post 14 km uzu la straton D45 en la direkto de LES HÔPITAUX-NEUFS ET VIEUX, SAINT-ANTOINE TOUILLON-ET-LOUTELET, MÉTABIEF-MONT D’ORIGNY
Ĉe la rondirado uzu la 3an elirvojon al SAINT-ANTOINE, TOUILLON-ET-LOUTELET MÉTABIEF-MONT D’ORIGNY
Poste venas dum 3 km multaj kurboj.
Traveturu Saint–Antoine.
Ĉe la rondirado uzu la 3an elirvojon : D9.
Veturu malrapide !
Tuj poste turnu dekstren : D385
Veturu malrapide : vi forlasas Saint-Antoine kaj samtempe eniras la urbeton Métabief.
En Metabief, ne uzu GPS por Azureva (ne bone ĝisdatigita), sekvu la sagojn !