Koncerto : Jacques Yvart

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

Tiuflanke de Atlantiko, oni ofte emis vidi lin kiel nur « kantoro pri la maro ». Tio estas malestimi la diversecon de liaj kanzonoj, ofte komponitaj kunlabore kun poetoj, kiuj ne emas, eĉ iome, prikanti oceanojn : Ekz. Aragon, Barjavel...kaj enkanzonigi Norge, allogis Brassens, kiu ja surdiskigis Jehan l’Advenu.

Kvindek jaroj de kanzonoj ! Lia unua sperto en kabaredo fakte datumas de la somero 1958. Poste, venis la triopo Bab’s, naskiĝinta en Alĝerio, dum la militservo. La grupo akiris bonajn sukcesojn en la bonkvalitaj varieteaj koncertoj kaj surbendigis ses « 45-turn- »diskojn (1964 ĝis1966).

Sed Yvart baldaŭ memstare laboris, en aparta kunlaboro kun la Dunkerka poeto André Devynck, sed ankaŭ verkante ĉe ACI proprajn tekstojn, kies famo rapide firmiĝis kaj kaptis la atenton de Brassens. Li plenumis plurajn unuajn partojn, hodiaŭ legendajn, de la koncertoj de Brassens.

« Kantoro pri la maro » ? La maro (kaj la maristoj) longe konsistigis la ĉefan temon de Jacques Yvart, tiel ke, iuj el liaj mar-kanzonoj (Le Cabaret des Minteux, Le fils du Capitaine Achab , Ohé, ohé du bateau !), estas nun parto de la titoloj, kiujn la maruloj periode kolektas en siajn retojn, pliriĉigante sian tradicion per strofoj meritantaj longan vivon.

Unu el la albumoj, kiuj stampis la buntan diskografion de Jacques Ivart, havas la titolon Mond-Cvitano (1985) : Ĝi embleme montras la klopodon de la artisto, kiu ne kontentigas sin postuli tiun titolon, sed verkas sufiĉe multnombrajn kanzonojn, reference al ĝi, eĉ surdiskigante plurajn kanzonojn en Esperanto / Tia estas lia freŝdata KD : Invito por vojago (2008).

Prezentado de Jacques Yvart, eĉ mallonga, devas nepre mencii lian laboron en la kampo de la infanaj kanzonoj. Liaj du maĵoraj realigaĵoj, salutitaj de la kritikistoj kaj honoritaj de pluraj premioj : L’Echelle Beaufort (1985) kaj Cache cachalot (1989) devas ne kaŝi la multnombrajn kanzonojn verkitajn kun infanoj eĉ se, nature, ili estas nur kelkpersonaj ĉar kreitaj kadre de lernejaj atelieroj.
Yvart, malfermita al la mondo, kapablas aŭskulti eĉ homojn malfacile aŭ malsame komunikantajn : atestas pri tio KD produktata stret-kunlabore kun la aŭtismuloj de la Asocio Papotin (Moi, j’aime Le Papotin, 2005).

Ni aldonu vorton pri lia kontribuo al la reaperigo de la tradiciaj markantoj de lia naskiĝ-Flandrio : pluraj diskoj kun la grupo Bootland.
Notu ni, ke lia privilegia rilato kun Georges Brassens fine konvinkis Yvart atesti iliajn komunajn memoraĵojn : tiuj estas la temo de lia lasta spektaklo (disponebla en KD) : Brassens mia, estas vi...
Kompreneble al tiu « lasta » spektaklo nepras aldoni « ĝis nun ».
Kaj veturu plu la ŝipo !

Jacques Yvart, veninte al Esperanto post engaĝiĝo ene de « Mond-Civitanoj » ĵus publikigis, daŭre ĉe Vinilkosmo, duan albumon pri belegaj kanzonoj de Johnny Cash, Moustaki, Yvart, ne forgesinte...Georges Brassens