Minsko (BLR), 25-31/07/2010 : esperant-lingva teatro-staĝo

Aliĝu al la unua esperant-lingva teatra renkonto en Minsko, Belarusio
de la 25-a ĝis la 31-a de Julio 2010

Aliĝilo

Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko.
La renkonto interesos ĉiujn esperantistojn amantojn de amatora aŭ profesia teatro kiuj deziras malkovri la kulisojn de la rusa teatra instruado
Dum unu semajno la belarusaj instruistoj, aktoroj, enscenejistoj transdonos al vi sian pasion.
La renkonto finiĝos per prezento de teatraĵeto kiu resumos la semajnan laboron.

La semajna programo estos diverspeca por doni al vi antaŭvidon pri la kvarjara lernado ĉe la Akademio de Artoj.
Enkonduko al Kantado, Elparolado, Sceneja plastiko, Improvizado kaj aktora _ Tekniko kaj aliaj temoj rilate al la grupo kaj al viaj deziroj.
Tiu renkonto estos oportuno por ekkonstrui profesian teatran projekton en Esperanto.
Leginte nian TTTejon vi komprenos ke de pli ol 12 jaroj nia asocio proponas metiinstruajn kursojn en Belarusio por la francparolantoj kaj por la hispanparolantoj
Nia teamo kutime laboras ruse kaj estas samtempe tradukata al franca kaj hispana lingvoj. Ĉar, kio gravas por ni ĉe teatro tio estas ago ! Se la agoj estas ĝustaj, la sentoj estas sinceraj... En tiu kadro, la paroloj ofte maskas kaj la instruistoj ne bezonas kompreni kion diras la aktoro sed precipe kion li faras !
Ĉi tiu jaro, unuafoje, ni deziras provi eksperimenton en Esperanto ! Ne por kontroli ĉu tio funkcias, pri tio ni tutcertas... Sed por prepari nin labori per Esperanto, kiel komunikilo.
Ne facilas trovi Esperantistojn kiuj lernas teatron...
Do, nun, ni deziras vivi unu semajnan laboron pri teatro en Esperanto, fari ke tiu renkonto estu agrabla frata momento... Ni provos transdoni al vi nian amon al teatro kaj al Esperanto.
Jen kial, mi tion rediras, tiu renkonto celas esperantistojn kiuj amas teatron, profesian aŭ ne, kaj kiuj jam aktoris aŭ ne !
La kosto de la renkonto : Okcidentaj Eŭropanoj 200 €, Orientaj Eŭropanoj 150€, aliaj 100€

Kore dankon.
Amike.
Fanny el Morgaŭ la Printempo

 retadreso : morgau.la.printempo ĉe gmail.com
 Retejo : www.morgaulaprintempo.org
 Skype : Morgaŭ la Printempo

Poŝtadreso : Demain le Printemps/Morgaŭ la Printempo
14 rue de la Tour d’Auvergne/ 75009 PARIZO/ FRANCIO

Fonto : http://www.morgaulaprintempo.org/

Vidu ankaŭ : http://www.dlptheatre.net/Esperanto...