Parizo (75), 04a de oktobro 2013 : Babilrondo, pri programo de l’ nova babiljaro

Ekde januaro 2012 okazas ĉiuvendrede praktikada babilrondo por progresantoj en la SAT-Amikarejo ekde la 18a. Tuj entradiciiĝis, ke la diskutado okazas ĉirkaŭ bona vinbotelo k/aŭ dolĉaĵoj, k povas esti tute diverstema, laŭ kontribuoj de la partoprenantaro. Estu bonvenaj !

Ĉi semajne estas proponita temo :

"Programo de babilrondoj 2013-2014, kiuj temoj ?"

Venu kun via sennacieca sento por babili kunekun pri ĉi temo !