Jen la temaro de 2017/2018/2018/2019 :
Datoj | Temoj pridiskutitaj |
---|---|
06/10/2017 | Soveta Revolucio de 1917 : kiel, kial ĝi okazis, ĉu ĝi similis al la Franca Revolucio de 1789 ? kio (mal)sukcesis ? kiam ĝi finiĝis ? kio estas soveto kaj komunismo, ĉu realaĵo ? kiuj est-is-as la komunistoj ? ĉu la nunepoka situacio en Rusio estas pli bona ? ĉu Rusio bezonas novan revolucion ? ĉu Francio ? Esperantujo ? kiuj estas la nunepokaj revoluciistoj ? |
13/10/2017 | Poŝtelefono — la gejunuloj ne povas imagi ke la homoj scipovis vivi sen tiu ambigva aparato, kiu kaj ligas kaj separas ! klarigu por kio vi uzas via(j)n poŝtelefono(j)n, aŭ kial vi rifuzas posedi unu ? ĉu tio estas modo ? kiaj estas la konsekvencoj de poŝtelefono en la rilatoj sociaj, familiaj, amikemaj, geedzaj, laboraj, personaj, psikaj, fiziologiaj ? kio ludis la rolon de poŝtelefono, pasintece ? ĉu vi "Amikumas" ? |
20/10/2017 | Subpremo en socioj kaj puna justeco : Ĉu la nuntempa socio bezonas pli da polico ? Ĉu ni kapablas pripensi socion kaj komunan vivon sen subpremo kaj puno ? |
27/10/2017 | Religio, religioj — kial ekzistas pluraj religioj ? ĉu ili reale diferencas ? kio pli gravas : Homo(j) aŭ Dio(j) ? ĉu la homoj, ĉu la dioj diferencas ? ĉu religioj estas sistemoj por liberigi aŭ por sklavigi ? ĉu religio util-as-is al vi ? ĉu la tradiciaj religioj ŝanĝiĝas, evoluas ? ĉu politiko, ekonomiko estas modernaj formoj de religioj ? kaj Esperanto en ĉio-ĉi ? |
03/11/2017 | Pedagogio de Freinet : Ĉu akoraŭ aktuala ? |
10/11/2017 | Aŭ sentoj, aŭ racio — la mem-duelo inter koro kaj cerbo : ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj ? ĉu certaj artoj apartenas al racio ? ĉu eblas koni sen konscii ? ĉu niaj plej karteziaj scioj estas ankaŭ sentoj ? kio estas instinkto, mistikismo, saĝeco, psikologio, filozofio, metafiziko ? ĉu la "interna ideo de Esperanto" estas afero de poezio aŭ de racionalismo ? |
17/11/2017 | La Sago, Sennaciulo, nia retejo — ni pridiskutu la aperintajn artikolojn, ni ankaŭ preparu artikolojn, paĝojn, enhavojn… |
24/11/2017 | Reklamo, premgrupoj, propagando — ĉu, dum aĉeti, vi estas influita de reklamoj (bonvolu citi ekzemplojn) ? kial estas pli kaj pli da reklamoj en nia moderna vivo ? kiompoporcie kostas de produkto ties reklamo ? kiel rezisti, oponi kontraŭ la agreso ? kial la propagando por Esperanto efikas malpli ol reklamo por makaronio ? ĉu la lobioj funkcias sammaniere ? kial la Esperantista lobio efikas multe malpli ol iu ajn el ĉiuj aliaj premgrupoj ? |
01/12/2017 | Novaj vortoj aldonitaj al "Grand Robert". Ĉu tioj vortoj/esprimoj ekzistas en Esperanto ? |
08/12/2017 | Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ? |
15/12/2017 | Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton ("leĝo") de Godwin… |
22/12/2017 | Sporto kaj distraĵo. |
Datoj | Temoj pridiskutitaj |
---|---|
05/01/2018 | Kio okazis en 2017 kaj poste ni parolos pri Spinoza... |
12/01/2018 | Asterisko kaj obelisko |
19/01/2018 | Post unu jaro de Trump |
26/01/2018 | Ĉu esperantistoj estas eksmodaj |
02/02/2018 | Ĉu vi pli ŝatas la pasintecon aŭ la estontecon |
09/02/2018 | Komerco justa |
16/02/2018 | Ĉu Interreto favoras esperanton ? |
23/02/2018 | Roberto parolos al ni pri Spinoza |
02/03/2018 | Respubliko kaj demokratio |
09/03/2018 | Respekto : difinu ! |
16/03/2018 | Projekciado de filmo : Demain |
23/03/2018 | Arto : profesia kaj amatora pratikado |
30/03/2018 | Faŝismo kaj aŭtoritato : difinoj |
06/04/2018 | Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ? |
13/04/2018 | Hodiaŭ estas Vendredo la 13a ! |
20/04/2018 | Mondo sen leĝoj : mallegalaĵoj, finegocado, malpura mono, korupto, ktp |
27/04/2018 | La Laborfesto, la 1an de Majo : kion prepari, kial |
04/05/2018 | "Majo-Junio 1968" : kio okazis, ĉu vi memoras ? |
11/05/2018 | Jam unu jaro de Makronismo |
18/05/2018 | Ukronioj : alternativa historio, "kio okazintus, se..." |
25/05/2018 | Akcepti aŭ malakcepti migrantojn ? Kiujn ? Kiel ? Kial ? |
01/06/2018 | Kulturaj heredaĵoj, patrimonio : ĉu necese zorgindaj ? |
08/06/2018 | Aŭ Robespiero, aŭ Ghandi ? Violento en sociala/politika/etna liberiĝo |
15/06/2018 | Solvoj simplaj por kompleksaj problemoj (en hejmo, socio, laboro, k.c.) |
22/06/2018 | Nia rodondo ricevos la konatan Bulgaran verkiston Julian Modest (Georgi Mihalkov) kiu temos pri la originala E-literaturo |
29/06/2018 | Akvaj resursoj kaj ties administrado |
Datoj | Temoj proponitaj |
---|---|
5/10/2018 | Kion ni manĝas ? (kaj trinkas) |
12/10/2018 | Sportoj, sportumi |
19/10/2018 | Kiel partopreni al la festo de la asocioj, prelegi en bibliotekoj, en lernejoj, ktp ? |
26/10/2018 | Laikeco |
2/11/2018 | La lupo, la urso kaj la azia krabro |
9/11/2018 | Tria ejo (nova koncepto - ekster la laborejo kaj la hejmo) |
16/11/2018 | Interretaj babilrondoj (prezentado) |
23/11/2018 | Demokratioj, kie, kiam, kiel ? |
30/11/2018 | Anarkiismo (prelego) |
7/12/2018 | Por la elektronika cigaredo (prelego de Robert Molimard) |
14/12/2018 | La arto ĉiam pravi (prelego) |
21/12/2018 | Kiuj estas la kialoj de la militoj ? |
4/1/2019 | Kio okazis en 2018 ? Kiu estas la persono de la jaro ? — Cetere de tiu temo ni parolos kun Japano. |
11/1/2019 | La Belulino kaj la besto, kaj kiel tiu filmo de J. Cocteau rilatas al la revo Esperantisma. |
18/1/2019 | Flav-veŝtuloj : kiuj ili estas ? kion ili (ne) sukcesis fari ? kia estonteco ? ĉu flavo reale estas mikso de ruĝo kun verdo ? |
25/1/2019 | La labortempo : Bertrand Russell, pacifisto kaj matematikisto, kalkulis en 1932 ke 4 horoj da ĉiutaga laboro ekzakte sufiĉas... Bonvolu diri por kio kaj kiu vi laboras ? por emeritiĝi ? |
1/2/2019 | Mondcivitanoj : François Lo Jacomo prelegos pri la pacifisma movado kaj pri ĝia fondinto Garry Davis, ni interparolos pri ĝia aktualeco, ĝia kvazaŭ sennacieco, kaj kiel mem mondcivitaniĝi ! |
8/2/2019 | Alĥemio : ni serĉu la ŝtonon de la saĝuloj ! ni kreu oron el fekaĵo ! ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas la lingvo de la birdoj ? |
15/2/2019 | Artifika inteligento aŭ artefarita intelekto ? aŭ pura stulteco ? ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas ties lingvo ? |
22/2/2019 | La Homo, konscia ero de Dio-Naturo : Robert Molimard prezentos sian tutfreŝan verkon (L’Harmattan). http://www.tabac-humain.com/esperanto/ |
1/3/2019 | Hori Jasuo : Robert Molimard klarigos al ni la agadojn de Hori Jasuo, Esperanto-sumoo, ktp. |
8/3/2019 | Cerbatano : ludo, sporto, armilo ? (prelego). |
15/3/2019 | Granda Nacia Debato : ĉu vi partoprenis ? |
22/3/2019 | Europe Démocratie Espéranto (prelego). — Retejo de EDE :http://www.e-d-e.org/?lang=eo — Marie-Noëlle Lienemann kaj Robert Phillipson :https://www.youtube.com/watch?v=2brvLbdM8Z8 — Antoine de Maximy :https://esperanto-france.org/si-j-etais-president-par-antoine-de-maximy |
28/3/2019 | Mastroj kaj servist(in)oj : diversaj aspektoj de iliaj rilatoj. (prelego). |
5/4/2019 | Teknologioj, novaj kaj malnovaj : ĉu pli bone pasintece ? ĉu pli bone morgaŭ ? Ni spektis tre kuriozan filmeton de 1947 (de Barjavel) kiu antaŭmontras la nuntempan uzegon de poŝ-televidil-telefono : https://www.youtube.com/watch?v=ZKfOcR7Qbu4. |
12/4/2019 | Briteliro : Brexit or not Brexit ? That is the question... ĉu nova "cimo de jaro 2000" ? |
19/4/2019 | Libera temo |
26/4/2019 | "La Tresse" : prezento de la libro "La Harplektaĵo" (aŭ "Harplekte" ?), de L. Colombani, far Andrea kaj Elizabet. Tiu sukcesplena libro montras la interplektantajn vivojn de tri virinoj, en Barato, Sicilio, Kanado... |
3/5/2019 | L’ EPI Epicerie Participative — ĉu vi manĝas biologie ? L’ Epicerie Participative du Val d’Orge https://www.monepi.fr/epistegenevieve a pour objet la mise en œuvre de pratiques alimentaires collectives, participatives et alternatives qui favorisent le lien social (prelego). |
10/5/2019 | Ekonomia malkreskiĝo, aŭ malkreskado, aŭ daŭripova nekresko... ĉu nova formo de progreso ? ĉu libervola aŭ deviga konduto por la estonteco ? kiu komencos ? kiel ? |
17/5/2019 | Eŭropa baloto |
24/5/2019 | "1336 Tagoj" aŭ : Teo, la magia trinkaĵo de sukcesa lukto en Gemenos (proksime de Aubagne) — escepte ni ne trinkos vinon, sed tizanon. |
31/5/2019 | Violento dum edukado : "Estas por cia bono !" Ĉu la violento kontraŭ la infanoj estas hereda aŭ kultura ? |
7/6/2019 | Speciala programo okaze de la datreveno de unu el la parolrondanoj. |
14/6/2019 | Ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pro la Olimpiaj Ludoj en Parizo en 2024 ? |
21/6/2019 | Muzik-festo |
28/6/2019 | nuligita babilrondo |
12/07/2019 | je la 18a kaj duono
|
somera paŭzo |
Datoj | Temoj proponitaj |
---|---|
4/10/2019 | libertempo - tempoj de la tago, de la jaro, de la... vivo |
11/10 | Internaciaj alternativaj urboj, vilaĝoj… Ĉu internaciaj alternativaj urboj - vilaĝoj ekzistas ?Kie ? Kial ? Kiel ? Por kiuj ?Imagu vian propran idealan vilaĝon, priskribu ĝin. |
18/10 | Ekologio — tiu vorto estas ankoraŭ relative nova, tamen ĝi signifas pli ol lukto kontraŭ polucio ; Ekologio nunepoke preskaŭ estas tuta ideologio : ĉu ĝi anstataŭigos Kapitalismon kaj Komunismon ? Ĉu nur la industrian produktadon ? Ĉu tia ekonomiko fareblas sen novaj formoj de energio ? Ĉu Esperanto estas ekologia lingvo ? |
25/10 | Migrantoj, rifuĝantoj — kial ili foriras aŭ fuĝas ? Kiuj ili estas, kiaj tipoj ekzistas ? Ĉu ili invadas nin ? Ĉu tio estas formo de milito kontraŭ Eŭropo, aŭ Okcidento ? Fare de kiu(j) ? Kiuj landoj (mal)akceptas ilin ? Ĉu ili intencas retroiri, kaj retroiros, en sian naskiĝolandon ? Ĉu ili estos obeemaj sklavoj ĉe ni ? Ĉu vi intencas forlasi Francion ? Por iri kien ? Ĉu jam vi estas fuĝinta ? Ĉu vi konas Esperantistajn migrantojn ? Krom fizika elmigrado, ĉu ankaŭ ekzistas psikologiaj aŭ kulturaj elmigradoj ? Ĉu Esperantujo estas tia enmigrujo ? Ĉu ĝi estas diasporo ? |
1/11 | La babilrondo ne okazos krom… se intertempe iu ajn proponos sin por malfermi/fermi la sidejon |
8/11 | Ĉu eduko / ĉu instruo ? — Kio pli gravas, utilas ? Kia estis la rolo de familio kaj de lernejo en via junaĝo ? Ĉu vi estas edukita aŭ instruita, ĉu viajn idojn vi edukas aŭ instruas ? Kie situiĝas kulturo, moralo, tradicio, (mal)vero ? Ĉu eblas scii sen konscii ? kiel diferencas scii kaj koni ? Esperanto edukis vin al kio kaj instruis kion ? |
15/11 | Libero — ĉu tio estas koncepto, ideo aŭ praktiko de la vivo ? Kiel esti libera ? Ne mallibera ? Ĉu la liberaluloj, la liberpensuloj estas liberaj uloj ? Kiel diferencas libero, permeso, ne malpermeso, senkontrolo, senprigardo, farebleco, konsumado, vagado, diboĉo ? Kiel gravas la liberoj fari, pensi, vojaĝi, komerci, esprimi, komuniki, organiziĝi ? Ĉu la libero dependas de politika reĝimo, ekonomia sistemo, teknikaj rimedoj, familia tradicio, nur de la spirita stato de la individuo ? Ĉu la libereco dependas de la loka-epoka ideologio ? Ĉu eblas esti libera sen konscii pri la fakto ? Kaj inverse ? Kiel vi uzas vian libertempon, vian liberecon ? Kio estas malpermesita en Esperantujo ? |