PORTO ALEGRE ESPERANTO

Publié le lundi 9 août 2004 par admin_sat

La komunikoj de la Monda Socia Forumo www.forumsocialmundial.org.br aperas kvarlingve : Português - Français - Español - English.

Same pri la Monda Forumo de Edukadoimprensa@forummundialdeeducacao.com.br.
Kaj kion por tiuj, kiuj scipovas neniun el tiuj ĉefaj eks- kaj nov-koloniaj lingvoj aŭ apenaŭ regas unu aŭ du el ili ?

Ĉu ili ne ekzistas ?
Ĉu ili rajtas nur silenti ?

Ĉu ili devas lerni tiujn lingvojn — unue la anglan — kiuj estas potencaj rimedoj por formatigi la penson de ĉiuj individuoj profite al ekonomia sistemo kies senhumaneco fariĝas ĉiam pli evidenta ?
La tuta sumo de tempo, mono kaj strebo de centoj da milionoj da homoj kiuj penadas tra la mondo por lerni la malregulaĵojn de tiuj lingvoj, malfacilaj kaj regeblaj nur post longega tempo, ne povas esti dediĉita al pripensado pri ilia socia kondiĉo kaj pri la rimedoj por ĝin plibonigi.

Pri tio kreskas la konscio en Porto Alegre (Brazilo). Urĝas debati pri tiu problemo. Alimaniera lingva komunikado estas ebla. Lingva alternativo ekzistas ; ĝi fariĝis socia kaj kultura fakto.

Same kiel por "Le Monde Diplomatique"www.eo.mondediplo.com, ATTAC, ARIADNE, Labour Start www.labourstart.org/eo, ktp, senĉese kreskas la bezonoj je kvalifikitaj Esperanto-tradukantoj.

Kursgvidantoj bonvolu rememorigi tion al siaj plej diligentaj kaj socie konsciaj gelernantoj, atentigante ilin ke, por la SAT-movado, Esperanto estas antaŭ ĉio socia, eduka, kultura kaj emancipiga afero : www.sat-esperanto.org.