SAT havas novajn retpaĝojn

Publié le mercredi 27 décembre 2023 par Vinko , mis a jour le mercredi 21 juin 2006

El la SAT-movado...

SAT havas novajn retpaĝojn

Jam delonge oni flustris pri tio ĉi, nun temas pri realaĵo : SAT havas tute novajn retpaĝojn, kiujn vi de nun povas viziti ĉe http://satesperanto.org/. Sed kial verki artikolon pri tio ĉi ? Fakte ne temas nur pri simpla estetika ŝanĝo. Laŭ teĥnika vidpunkto la transiro al la SPIP-sistemo [1] ne nur simpligas la mastrumadon, sed faciligas la kunlaboron inter dise loĝantaj retej-prizorgantoj, kio estas normala afero en tutmonda asocio. Alia novaĵo estas la multlingveco de la retejo, kiu ebligas aldoni tuj videblajn nacilingvajn prezentotekstojn por la neesperantistaj retumantoj, kiuj hazarde trafus la retejon. Por tia publiko ankaŭ estis pretigita de la Poresperanta Fako renovigita prezentoteksto pri SAT kaj alia teksto, ankaŭ sufiĉe ampleksa, pri Esperanto. Kvankam SAT ne estas poresperanta asocio, kaj do ne zorgas normale pri tiaj aferoj, aspektis necese tamen disponigi argumentadon pri la specifa utileco de Esperanto por maldekstruloj, ĉefe por la lingvoteritorioj, kie ne ekzistas aktivaj LEA-oj. Krome estis reordigita la librovendejo, kun detalaj informoj pri ĉiuj plu aĉeteblaj eldonoj de SAT kaj de ĝia broŝurservo. Ankaŭ la fakoj kaj frakcioj profitis pri tiu teĥnika renovigo. Nur la SAT-kultura rubriko, jam en SPIP-aj vestoj, konservis sian antaŭan aspekton.

Mi ne dubas, ke kelkajn legantojn incitos la fakto, ke mi plian fojon dediĉas artikoleton en papera gazeto al pure interreta temo. Tion mi ne faras provokocele, sed uzas la okazon por substreki, ke grandega laboro plu restas farenda je tiu-ĉi nivelo, kiu cetere estas aparte oportuna por izolitaj homoj, kaj iĝas nepre regenda komunikilo por kreskanta parto el la homaro (almenaŭ en « riĉaj » landoj), kvankam ĝi kompreneble ne anstataŭas ĉion alian. Certe unu el la gravaj praktikaj taskoj de la nunaj ret-kompetentuloj estas transdono de siaj scioj al la aliaj, kadre de staĝoj, kongresoj, aŭ alispecaj aranĝoj. Kaj ĝenerale, kiam la lernantoj montriĝas interesitaj pri la temo, ili tre rapide antaŭeniras, eĉ se ekirante el komputila analfabeteco...

Vinko Markov