Alvoko de la sociaj movadoj

Publié le lundi 23 août 2004 par admin_sat

Ni alvokas ĉiujn retojn, popolajn kaj sociajn movadojn subskribi tiun ĉi alvokon.

Porto Alegre, Brazilo, januaro 2003.

Ni kunvenis en Porto Alegre dum minacas tutmonda krizo.
La milit-intenco de la usona registaro kontraŭ Irako konsistigas gravan minacon por ni ĉiuj ; ili drame ilustras la ligojn ekzistantajn inter la militismo kaj la ekonomia regado. Samtempe, la novliberala tutmondigo estas en krizo, kaj la minaco de ĉenerala ekonomia malkresko estas pli ol iam ajn aktuala ; koruptoskandaloj en grandaj firmaoj aperas ĉiutage en novaĵoj, kaj montras la realon de kapitalismo.

La sociaj kaj ekonomiaj malegalecoj kreskas, minacante la strukturojn de niaj socioj kaj kulturoj, niajn rajtojn kaj vivojn.
Biodiverseco, aero, akvo, arbaroj, kaj maro estas uzataj kiel varoj, kaj vendotaj. ĉio ĉi endanĝerigas nian komunan estontecon.
Ni rifuzas tion !

Por nia komuna estonteco

Ni, sociaj movadoj, batalas tra la tuta mondo kontraŭ novliberala tutmondiĝo, milito, rasismo, kastosistemo, malriĉo, patriarkosistemo, kaj ĉiuj formoj de ekonomiaj, etnaj, sociaj, politikaj, kulturaj, seksaj, kaj genraj diskriminacioj kaj ekskluzivigo.
Ni ĉiuj batalas por socia justeco, civitaneco, partoprena demokrateco, universalaj rajtoj, kaj por la popola rajto decidi pri propra estonteco.

Ni estas por paco kaj internacia kunlaborado, por akceptebla socio kontentiganta la homajn bezonojn pri nutrado, loĝado, sano, edukado, informado, akvo, energio, pubika transporto, kaj homaj rajtoj.

Ni estas solidaraj kun la virinoj engaĝitaj kontraŭ socia kaj patriarka perforto. Ni subtenas la luktojn de la kamparanoj, de la laboristoj, de la popolaj urbaj sociaj movadoj, kaj de ĉiuj kiuj alfrontas drastajn situaciojn pro manko de hejmo, laboro, tero, kaj/aŭ rajtoj.
Ni milionope manifestaciis por diri ke alia mondo estas ebla.
Neniam tio estis tiom vera kaj urĝa kiom nun.

Ne al milito !

Ni kondamnas armeizadon, kreskon de militbazoj kaj de punbataloj kiuj kaŭzas amasojn da rifuĝintoj kaj maljuste kulpigas sociajn movadojn kaj malriĉulojn.
Ni staras kontraŭ la militprojekto en Irako, kontraŭ la atakoj kiujn suferas la palestina, ĉeĉena, kaj kurda popoloj, kontraŭ la militoj en Afganistano, Kolombio, Afriko, kontraŭ la kreskanta militminaco en Koreo. Ni oponas la politikajn kaj ekonomiajn atakojn al Venezuelo, kaj la ekonomian kaj politikan blokadon kontraŭ la kuba popolo. Ni kondamnas ĉiujn ekonomiajn kaj militajn premojn celantajn trudi la novliberalan modelon kaj subfosi memstarecon kaj pacon de la popoloj de la mondo.

Milito iĝis struktureca kaj daŭre aktuala parto de tuttera dominado, uzanta armean povon por regi la popolojn kaj la strategiajn energi-fontojn, kiel ekzemple nafton. La usona registaro kaj ĝiaj aliancanoj trudas militon kiel normalan solvon por ĉiu ajn konflikto. Ni same denuncas la intencajn provojn de imperiistoj akrigi religiajn, etnajn, rasismajn, tribajn, k.a. streĉojn kaj malpacon tra la tuta mondo por protekti proprajn interesojn.

La plimulto de la tutmonda publika opinio malfavoras la projekton de milito kontraŭ Irako. Ni vokas ĉiujn sociajn movadojn kaj progresemajn fortojn subteni kaj partopreni la mondan protestotagon la 15an de februaro 2003. Jam en pli ol 30 ĉefurboj kaj urbegoj de la mondo estas planitaj manifestacioj arigantaj ĉiujn kiuj oponas la militon.

Malhelpi la MOK-mekanikon

La Monda Organizo pri Komerco (MOK), la Interkonsento pri Libera Interŝanĝo en Amerikoj (ILIA), kaj la multobligo de la regionaj kaj ambaŭflankaj interkonsentoj pri libera interŝanĝo, ekzemple la Interkonsento pri Afrika Evoluo (NEPAD) estas uzataj de la transnaciaj entreprenegoj por propraj celoj, por domini kaj regi niajn ekonomiojn kaj trudi evolumodelon kreskigantan malriĉecon. Nome de komercliberaligo, ĉiu aspekto de vivo kaj naturo estas vendebla, kaj bazaj rajtoj estas rifuzitaj al la popolo. La agronutraj transnaciaj firmaoj strebas altrudi siajn genetike modifitajn organismojn (GMO) al la tuta tero ; geviroj infektitaj de la AIDS-viruso kaj aliaj daŭraj malsanoj, en Afriko kaj aliloke, konstatas ke oni malebligas al ili uzi malplikostajn elementajn medikamentojn. Dume la sudaj landoj estas kaptitaj en ciklo de senfina ĉuldado kiu devigas ilin malfermi siajn merkatojn kaj malkostege vendi siajn riĉaĵojn.

Ĉijare, niaj kampajnoj kontraŭ MOK, ILIA, kaj komerca liberaligo kreskos kaj fortiĝos. Ni aktivegos por haltigi kaj inversigi la liberaligon de agrikulturo, akvo, energio, publikaj servoj, kaj investado ; por restarigi popolsuverenecon super iliajn sociojn, riĉofontojn, kulturojn, sciarojn, kaj ekonomiojn.
Ni solidaras kun la meksikaj kamparanoj dirantaj : “la farmistoj ne eltenas plu”, kaj laŭ ilia ekzemplo, ni aktivegos loke, naci-nivele, kaj internaci-nivele por malhelpi la MOK- kaj ILIA-mekanikojn. Ni apogas la tutmondan movadon por nutromemstareco, kaj kontraŭ la novliberalaj modeloj de agrikulturo kaj nutroproduktado kaj distribuado. Ni organizos amasajn protestojn tutmonde okaze de la kvina ministrara kunveno de MOK en Cancun (Meksiko) en septembro 2003, same kiel dum la ministrara kunveno de ILIA en Miami (Usono) en oktobro.

Nuligi la ŝuldon

La kompleta kaj senkondiĉa nuligo de la ŝuldo de la tria mondo konsistigas nepre necesan postulon por kontentigi la plej elementajn homajn rajtojn. Tial ni apogos ĉiun ajn ŝuldantan landon kiu decidus ĉesi repagi sian eksteran publikan ŝuldon kaj ekrifuzus la politikon de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) pri tiel-nomata struktura alĝustigo. Jarcentoj da ekspluatado de la popoloj de la tria mondo, de iliaj naturaj riĉaĵoj kaj ilia medio, pravigas ilian rajton je kompenso. “Kiu ĉuldas al kiu” hodiaŭ ?
Ĉiuj tiuj gravaj temoj estos en la kerno de niaj kampanjoj en 2003 : G8 (Evian, Francio, junio), MOK (Cancun, Meksiko, septembro), jarkunveno de IMF kaj Monda Banko (Washington, Usono, septembro).

Kontraŭ G8

Ni alvokas ĉiujn sociajn movadojn kaj progresemajn fortojn partopreni mobilizadon por denunci nelegitimecon de G8, kaj rifuzi la politikojn de tiu organismo, kiu kunvenos en Evian en Francio de la unua ĝis la tria de junio 2003. Tiu mobilizo estos organizita en la tuta mondo, kun internacia renkontiĝo en Evian (Francio), kiu inkluzivos alternativan pintokunvenon, alternativan tendejon, kaj enorman internacian manifestacion.

Virinoj : strebado por egaleco

Ni partoprenos la eventojn organizitajn de la inismaj movadoj okaze de la 8a de marto, internacia tago de la virinoj kontraŭ ĉiuj formoj de perforto kaj vira superregado, por socia kaj politika egaleco.

Ni solidaras

Ni instigas al solidareco ĉiujn progresemajn kaj sociajn fortojn, movadojn kaj organizojn de la tuta mondo, por ke ili evoluigu solidarecon kun la palestina, venezuela, kaj bolivia popoloj, kaj kun ĉiuj kiuj nun frontas gravajn krizojn.

Plifortigi nian internacian reton

La spirito de la teksto kiun ni pasintjare aprobis dum la dua monda socia forumo en Porto Alegre, teksto difinanta niajn celojn, luktojn, kaj aliancojn, plu animas nin kaj inspiras niajn estontajn mobilizojn. Ĉar la mondo intertempe spertis rapidajn ŝanĝojn, ni sentas la bezonon antaŭeniri en nia komuna laboro kaj nia labor- kaj decidmaniero. Ni celas ellabori kadron malferman, radikalan, demokratan, diversecan, internaciisman, inisman, kontraŭdiskriminacian, kaj kontraŭimperiisman ; kadron kiu ebligos la artikadon de niaj analizoj, niaj engaĝiĝoj, kaj niaj aktivadoj.
Tio necesigas aktivan partoprenon de ĉiuj movadoj, ne forgesante ke la sociaj forumoj estas sendependaj de registaroj kaj politikaj partioj (kiel precizigas la ĉarto de la Monda Socia Forumo), kaj respektante ilian aŭtonomecon.

Tiu kadro riĉiĝos per la kontribuaĵoj de ĉiuj diversaj sociaj agantoj dividantaj siajn sociajn spertojn kaj praktikojn, respekteme al la malsamaj politikaj kaj organizaj esprimformoj de tiuj sociaj movadoj, de iliaj specifaj valoroj kaj kulturoj.

Ni bezonas elkonstrui reton reageman, flekseblan, kaj daŭrkapablan, malferman kaj travideblan, horizontalan kaj efikan. Ĝia tasko estos riĉigi kaj nutri tiun procezon, instigi ĝian diversecon, kaj efektivigi la kunordigadon laŭ la neceso. Tiu reto celos fortigi la partoprenon de la movadoj de la tuta tero en la fundamentaj debatoj, faciligi komunan agadon, fortigi la iniciativon de tiuj aktivuloj pri sociaj problemoj.

Tiucele ni proponas starigi kontaktogrupon ; je la servo de niaj internaciaj ĉefagadoj, ĝi devos prepari kunvenojn, vigligi debatadon kaj demokratecon pere de retpaĝaro kaj elektronikaj labor-listoj. Ĝi laboros dum 6 ĝis 12 monatoj surbaze de la sperto de la animantoj de la reto de popolaj kaj sociaj movadoj bazitaj en Brazilo.

Kvankam provizora, tiu muntaĵo garantias kontinuecon. Tiukadre, la precipa tasko de tiu provizora grupo estos faciligi la debaton por ke la sociaj movadoj de la tuta mondo difinu konkretajn procedurojn por komuna laborado. Temas pri evoluiva procezo : la unua bilanco estiĝos dum la kunvenoj de la reto de la sociaj movadoj okazontaj en Cancun (dum la amasmobilizado kontraŭ MOK) en septembro 2003. La dua bilanco estiĝos denove dum la kunvenoj de la reto de la sociaj movadoj, enkadre de la Monda Socia Forumo planita en Barato en 2004.

Tiuj bilancoj taksos precipe la efikecon de la kunordigado, kaj antaŭvidos rimedojn por plibonigi ĝin. Ili ankaŭ esploros la rimedojn por organizi transiron de unu jaro al alia, kaj inkluzivi naciajn kaj regionajn movadojn kaj pritemajn kampanjojn. Intertempe, nepre bezonatas ampleksa debato ene de la organizoj, kampanjoj, kaj retoj por artiki la proponojn por pli daŭra kaj pli reprezenta strukturo.
Dum la venontaj monatoj ni havos multajn okazojn por eksperimenti, plibonigi, kaj konstrui tiun reton tra niaj kampanjoj kaj aktivadoj.

Ni alvokas ĉiujn retojn, popolajn, kaj sociajn movadojn subskribi tiun ĉi alvokon kaj alvenigi siajn subskribojn ene de du monatoj al movsoc@uol.com.br