Efika poresperanta agado cxe la festo de Hispanaj komunistoj.

Publié le mercredi 27 décembre 2023 par Vinko , mis a jour le lundi 25 septembre 2006

El la SAT-movado...

Efika poresperanta agado cxe la festo de Hispanaj komunistoj.

Dum la Festo de la Hispana Komunisma Partio (Fiesta del PCE), laborante kiel kutime kun la eksterlandaj delegitaroj, cxar cxi-jare SATeH ne havis propran budon, mi profitis por propagandi E-on, disdoni la faldfolion en ses lingvoj (*), kiun ni pretigis en la poresperanta fako de SAT, kaj inviti madridanojn al miaj kursoj en Madrido. Mi devas diri, ke la faldfolio, farata de ni en la poresperanta fako, funkciis mirinde. Mi atentigas la diversajn LEAojn, ke depende de la lingvo de la faldfolio, en kiu la interesigxinto legas la enhavon, povas esti ke gxi skribos rekte al iu el la LEAoj, kies adresoj aperas sube de la teksto. Cetere, la aldono de araba teksto al la faldfolio estis ege trafa, cxar kelkaj reprezentantoj de maldekstraj partioj de arabaj landoj tre interesigxis.
Plej entuziasme reagis juna membro de la siria partio Baaz, kiu deziras tuj lerni kaj subteni rilatojn kun mi por disvastigi E-on kaj SAT tie. Ankaux­ montris al mi intereson reprezentantoj / gravuloj de la Japana Komunista Partio, Komunista Partio de Cxehxio, ktp. Tio memorigas al mi ankaux Ljubosx Blaha, la slovakan amikon de la Slovaka Komunista Partio, kiu eksciis per mi pri E-o en la Festo de HKP antaux tri jaroj kaj entuziame partoprenis kelkajn kunsidojn dum la SAT Kongreso en Bratislavo. Li tradukis la prezenton de la pagxaro de lia partio E-en. Gxi estas videbla cxe : http://www.kss.sk/index.php?optionfiltered=com_content&task=blogcategory&id=40
Cetere, okazis ke la vicprezidanto de la komunisma junularo de Cxehxio (interalie vi eble scias, ke la Cxehxa registaro klopodas mallegxigi gxin de antaux­ kelkaj monatoj), 29-jara junulo kun kiu mi rekte laboris dum la tuta festo, estas konatulo de Ljubosx, kaj mi retmesagxos al li por ke li dauxrigu tie la propagandon.

Mi parolis nome de SATeH kun homoj de komunismaj kaj maldekstraj organizoj el Venezuelo, Peruo, Kolombio, Cxilio kaj Bolivio, kaj la reagoj estis vere pozitivaj. Mi opinias ke, cxar mi pli-malpli konas kelkajn reprezentantojn de tiuj organizoj en Hispanio, espereblas estonta
kunlaborado inter ili kaj nia hispanlingva LEA-o. Kaj la samon mi povas diri pri reprezentantoj de la grekaj KKE kaj Sinaspismos. Mi ankaux informis la reprezentanton de la skisma KP de Irako (Oficiale, la komunisma partio de Irako partoprenas la nunan irakan registaron, sed granda parto de la irakaj komunistoj rifuzis, kaj batalas kadre de la rezistado kontraux la okupadon. Antaux­ du jaroj, la Hispana Komunista Partio decidis rompi la rilatojn kun la oficiala komunista partio de
Irako, kaj rilatas nun kun la rezista partio).

Krome, multaj hispanaj junuloj interesigxis pri miaj kursoj en Madrido, kaj mi starigis unuajn kontaktojn kun la hispana komunisma junularo, kio espereble estonte ebligos informadon pri E-o far SATeH en medioj de la komunista junularo, prelegojn, ktp. La plej amuza afero estas ke, interalie, mi proponis al du dudekjaraj knabinoj madridaj, kiuj laboris kun mi kun la delegitaroj, partopreni miajn kursojn, kaj ili akceptis. Sed kiam unu el ili parolis vespere per posxtelefono kun sia patro, supozante, ke sxi devos klarigi al li pri kio temas E-o, sxi eksciis, ke sxia patro lernis mem la lingvon antaux­ multaj jaroj !

Fine, mi kontaktis gravulojn de la HKP, kaj espereble en la venontaj semajnoj mi povos viziti la parlamentan grupon de Unuigxinta Maldekstro por informigxi pri la nuna plenumadsituacio de la konvencio pri kontrauxpersonaj minoj, kaj se necese, la grupo faros oficialan publikan demandon pri tio en la hispana parlamentejo.

Cxi foje, mi povas sen honto aserti, ke mia agado dum la Festo de la Hispana Komunista Partio estis pli fruktodona ol mi supozis. Permesu do, ke mi iomete lauxdu mi mem cxar, kiel ni diras en Hispanio, mi ne havas avinon (kiu povus laux­di min anstataux mi mem... )

Pedro Hernandez

* La seslingva flugfolio pri SAT, orgine pretigita por la Euxropa Socia Forumo en Parizo en 2003, estas konsultebla cxe :http://home.arcor.de/gmickle/pf/ . Unue verkita en Esperanto, en la franca, germana, angla, nederlanda kaj hispana lingvoj, gxi intertempe estis tradukita japane, itale, serbokroate, slovene, galege, arabe, katalune, aragone, cxehxe, rumane, asture, bulgare, euxske, kartvele, portugale, kaj ukrainie. NDLR