Tri maldekstraj gazetoj lastatempe dedicxis ioman spacon al Esperanto...

Publié le mercredi 27 décembre 2023 par Vinko , mis a jour le lundi 25 septembre 2006

El la gazetaro...

Tri maldekstraj gazetoj lastatempe dedicxis ioman spacon al Esperanto...

La eldono de la Homaro de la 18a de septembro publikigis je pagxo 30, mallongan leteron de Sebastien Merlet, en la pagxo dedicxita al la junaj korespondantoj de la gazeto. Kontakto/abono : L’Humanité, 32 av. Jean Jaurès, 93528 Saint-Denis CEDEX, humanite@humanite.fr .

La septembra numero de Offensive, (Alsturmo), trimonata liberecana gazeto de la organizo Offensive Libertaire et Sociale, publikigis plenpagxan artikolon pri la historio de la laborista esperanto movado, kiun kompilis Cirilo Poullet. Pretere mi menciu, ke la cxefa parto de la gazeto estis dedicxita al dosiero pri sporto, kiu estas tre leginda, cxefe por tiuj, kiuj emus identigi la valorojn de sporto kaj de Esperanto... Kontakto/abono : OLS c/o Mille Bâbords, 61 rue Consolat, 13001 Marseille, ols@no-log.org .

La septembra numero de Le Kiosque (La Kiosko), komuna trimonata gazeto de pluraj maldekstraj organizoj en Pauxo, publikigis okpagxan dosieron pri Esperanto. Gxin kompilis Frederiko Scibor, surbaze de materialo el Vikipedio kaj el la retpagxoj de SAT, tiuparte prizorgitaj de gxia poresperanta fako kaj komplete renovigitaj pasintan jaron. Kontakto/abono : Le kiosque, 15 rue de la République, 64000 Pau, lekiosque@lekiosque-pau.net

Vinko Markov