Eŭropo, ĉu jam nesto de kukoloj ?

Publié le dimanche 8 août 2004 par admin_sat

La kukolino kutimas serĉi nestojn de birdetoj por tie pondi siajn ovojn.

Foje okazas ke ĝi voras la ovojn kiujn ĝi trovas.
La birdoj en la nesto de kiuj ĝi pondas nutras poste ĝiajn idojn.
La kukolidoj kreskas pli rapide ol la aliaj birdidoj.
Pli fortaj, ili foje forpuŝas ilin ekster la nesto.

Konata estas la struto por kaŝi sian kapon fronte al danĝero.
Ekzistas simila komparebleco en la gvidinstancoj de Eŭropa Unio :
Iom post iom konstruiĝis nesto kiu grandiĝis.
Komence la kukolino malŝatema ne multe priatentis ĝin.
Kreskis ĝia atentemo kiam la nesto fariĝis pli granda, bela kaj komforta.
Tiam ĝi eniris ĝin por pondi.

Aperis poste kukolidoj kiuj rapide fariĝis voremaj, pli fortaj, ĉiam pli postulemaj.
Ili trudis siajn kondiĉojn kaj komencis flankenpuŝi la aliajn ekster la nesto.
Strutoj, kiuj estus povintaj interveni por atentigi pri danĝero, preferis ne priatenti la avertojn de aliaj birdoj kaj ne degnis respondi je iliaj alarmkrioj.
Kaj tiel la nura birdkanto kiun oni povis aŭdi estis tiu de la kukolo.
Ĝi anstataŭis tiun de ĉiuj aliaj birdoj.