FORPASIS VETERANO DE S. A. T.

Ŝajnas ke malica, malfeliĉiga vento blovas tra niaj vicoj, precipe en Parizo. Ja, antaŭ unu jaro ni perdis nian kamaradon Cachon, — antaŭ ses monatoj nian kamaradon Robert, — nun estas nia kamarado Glodo...

Dum la 34 jaroj de miaj rilatoj kun Glodo mi havis okazojn penetri en la intimajn sulkojn de lia pasinto, k li inverse en miajn. Ofte li rakontis pri la mizeraj viv-kondiĉoj, antaŭ 1914,
de la laboristoj, precipe ardezistoj, en sia naskig-urbo : Trélazé, Maine-et-Loire. Dek unu horoj, aŭ pli, da fizika penado, salajro tre malalta, eĉ ne certa, senhonta ejspluatado fare de la mastroj, sed ankaŭ laboristoj, kiuj ne malpli krude ekspluatis siajn du aŭ tri helpantojn aŭ lernantojn. Estas tre verŝajne tiuj konstatoj, kiuj puŝis Glodon aventure foren trovi staton pli konvenan. Tial, ankoraŭ tre juna li venis al Parizo.

En la ĉefurbo li kontaktis kun la plej maldekstra alo de la laborista movado ; en tiu sfero li faris kelkajn spertojn, ne ĉiuj agrablaj, kiuj stampis lian tutvivan konduton. Pli ĝuste tiuj spertoj instigis lin retuŝi siajn naivecajn iluziojn de junulo. Ja, en la debuto de sia socia aktiveco, li firme kredis je la supereca forto de la parolo, de la tumulto dum la kunvenoj k.t.p. ; li blinde fidis je la sincereco de la gvidistoj de la sindikatoj ; tiam, por li, lojaleco, justeco, homeco estis 1a monopolo de la proletoj ; tiam li ne dubis ke nur la mastroj estas senkompataj k avidemaj, sed baldaŭ la virgeco k simpleco de liaj ideoj koliziis kun la realo, tute alia. Li miris sed instruiĝis.

Lerninte esperanton jam je la 14-a aŭ 15-a jaro, li do en Parizo kvazaŭ rifuĝis ĉe la tiea esperantistaro, k en 1911 aŭ 1912 li aliĝis al Liberiga Stelo kiu, por la unua fojo, provis organizi la prolet-esperantistojn sur la tutmonda skalo. Tie li konatiĝis kun Hubert,Louis, Fi-Blan-Go (Blangarin) k.a., ĉiuj nun malaperintaj. Kredeble Glodo estas unu el la lastaj, se ne la lasta, de la iamaj L.S.-anoj.

Li evitis la soldat-servon, same la militon, per maniero ne tre ortodoksa, kiu postulis neordinaran dozon de digno, de volo k persisto [1]. Li ne sekvis la multajn t.n. revoluciulojn de la epoko antaŭ 1914, kiuj en aŭgusto de tiu jaro subite farigis flamaj patriotoj ĝis ekskluzive... la propra volontuliĝo en la armeo.

Nenia partopreno en la ekspluatado de la proletaro, nenia respondeco, eĉ malproksima, en la kaŭzado de l’ milito, jen rara pureco de « homismo ». Li kondutis kiel vera Mondcivitano longe antaŭ la kreo de l’ titolo. Tiel animita, estas memevidente ke li leviĝis favore kiam Lanti, cirkaŭ 1919-1920, skizis la unuajn bazojn de Sennacieca Asocio Tutmonda ; de tiam Glodo ne
ĉesis aktivi ĉe la centra instanco de nia organizo. Krom du aŭ tri esceptoj li ĉeestis ĉiujn SAT-kongresojn. Pro tio li estis konata de tiom da SAT-anoj. Li ĝuis la simpation de ĉiuj, kiuj deziris la prosperon de la Asocio, sed ankaŭ la malamon de la agitistoj, kiuj volis ke SAT submetiĝu al la interesoj de politikaj partioj. Nun ni povas diri ke, por bari al la manovroj de tiuj perturbantoj, Glodo estis ege pli lerta ol li aspektis ; en kelkaj okazoj, li senbrue sed majstre abortigis planojn, kies sukceso estus signifinta la morton de SAT. Jes, kelkaj makiaveloj konsideris Glodon neatentinda, sed tiu mistaksado de liaj kapabloj kaŭzis ilian malvenkon.

Ofte plaĉis al Lanti (kies sagaco k psikologeco estis akutaj) agnoski la viglan inteligenton de Glodo ; ofte mi riproĉetis al Glodo lian ekcesan modestecon. Li ne kredis, je la « grando » de sia saĝo ; unuvorte li ne sufiĉe fidis al si mem. Li estis ĉe la antipodo de absolutismo k vantemo. Li malŝatis la laŭdojn, eĉ merititajn, pri sia propra persono, k tamen tre sociema : konstante bonhumora, ĉiam gaja, serĉema, milda. Lia sincereco estis tiel natura, tiel pura, ke foje ĝi tiklis la orelon de novulo.

Kiomfoje mi konsultis lin pri solvo de malfacila problemo, k kiomfoje lia opinio montriĝis prava. Tamen ni ne pensu ke li pretendis solvi ĉion ; tute ne ! Male, li estis nun el tiuj raruloj, kiuj respondas « mi ne scias », kiam la demando transumas ilian kompetenton. Tiu speco de kuraĝo estas palpebla pruvo de inteligento. Tro multaj homoj hezitas, eĉ hontas, konfesi la vakuojn de sia scio.

Depost 1918 ne ĉesis miaj oftaj rilatoj kun Glodo, krom dum du jaroj - de la ĵusa milito, ĉar la cirkonstancoj ŝovis distancon inter ni ambaŭ. Ni ne ĉiam same opiniis, foje eĉ ni ĉikanetis, sed senflate al li k humile por mi, mi agnoskas ke, en la plej subtilaj problemoj, liaj konkludoj pravis pli ofte ol miaj ; k okazis ke la ĝusteco de liaj rimarkoj aperis nur post kelka tempo.

La plej reliefa, la plej facile perceptebla trajto el lia karaktero estis lia kvieto el roko ; eĉ ĉe la plej vigla momento de diskutado, en duopa konversacio aŭ en kongreso, li ne perdis sian memregon, - tamen, kvazaŭ por konfirmi ke ĉiu regulo havas siajn esceptojn, eksteriĝis vulkane k brue la kirlado de lia intimo antaŭ la manovroj de intrigantoj, kiuj celis la detruon de nia Asocio. Tiam li donis la spektaklon de profunda doloro, de arda memdefendo.

SAT, SAT-amikaro, ja la esperanto-movado ĉe la laborista medio ŝuldas multon al Glodo. Li estis nun el la relative malmultaj, kiuj faris el esperanto sian kultur-lingvon, tiagrade ke li esprimis sian penson pli facile esperante ol per franca lingvo. Li estis profunde, patrece ligata al la SAT-principoj, al sennaciismo ; li estis ĝismedola sennaciisto. Al la propagando, al la praktikado li oferis tute la liberan tempon el pli ol 40 jaroj de sia vivo ; neniam tuŝis lin penso pri rezigno, malgraŭ la obstakloj, malgraŭ la kontraŭeco. Obstina estis lia optimismo rilate la SAT-movadon k la lingvon mem ; k li sciis komuniki ĝin per kelkaj vortoj al siaj proksimuloj ; nek la plej nigraj jaroj de la skismo, nek la milito skuis lian esperemon. Ĉiam daŭre freŝa restis lia preteco al penado por nia afero ; unuvorte : SAT estis parto de lia vivo ; k li konsideris tion ne kiel ŝargon, sed kiel devon socian.

Ne estas certe ke oni ĉiam taksis ĝuste la amplekson de la tasko farita de Glodo ĉe Esperantio. Oni mezuros ekzakte la sumon de liaj pozitivaj ecoj nur kiam temos trovi anstataŭanton por la postenoj, kiujn li tenis dum pluraj jardekoj.

Nia movado perdas valoran pioniron ; ni perdas ŝatindan amikon ; Kamaradino Glodo perdas amindan kunulon. Al ŝi sola do iru nun la tuta simpatio, kiun ni sentis por ambaŭ.

L. B. [ Lucien Bannier ]

el SAT-Amikaro, decembro 1952