Protokolo de la 62a kongreso de SAT-Amikaro

okazinta en Artigo apud Bordozo inter la 7a kaj la 10a de aprilo 2007

Protokolo de la 62a kongreso de SAT-Amikaro

okazinta en Artigo apud Bordozo inter la 7a kaj la 10a de aprilo 2007.

Protokolis : Vinko Markov, helpe de Henriko Masson, Frederiko Scibor k Dominiko Simeone.

Unua laborkunsido proks. 200 ĉeestantoj

Johano Selle malfermas, dankante al Joel Lajus k Eo Gironde, kiuj ebligis la okazigon de la kongreso. OKK el 17 personoj : aktiva asocio aŭguranta sukcesan kongreson. Plena sukceso se aktiva partopreno en Kongresaj aranĝoj

J. Lajus : (OKK) Ĝojas akcepti la kongresanojn des pli ke venis sufiĉe multnombraj. Kelkaj zorgoj en organizo de kongreso. Unua : bonaj materialaj kondiĉoj k interesa kultura au distra programo. Dua : profiti de la okazo por provi venigi al ni neesperantistojn. Kutime oni faras tion per ekspozicio k invitas al la distraj vesperoj. Ĉi-foje provo fari plian paŝon. Invitis por partopreni en la programo mem neesperantistojn. Lundon ptm diversaj neesperantistoj venos por prelegi, kun interpretado aŭ resumoj por eksterlandanoj. Aktivuloj agadas en diversaj movadoj kun preskau samaj celoj kiel ni : por iomete plibonigi la socion. Ni esperantistoj celas plibonigi la mondon per pli tauga komunikado. Aliaj laboras per nutraĵo, pri servoj en socia kampo (NEF, etika banko). Ni laboras en la sama direkto. Interese estas renkontiĝi kaj interŝanĝi informojn. Ekzemple SERVAS havas retejon, sur kiu ili propagandis por nia kongreso. NEF konsentis fari propagandilon en Esperanto. Vinproduktisto kiu venos morgaŭ petis, ke lia informilo estu en Esperanto. Ne tro grumblu se morgaŭ oni parolas iom tro la francan. Estas provo. Tio estas la senco de la kongrestemo : Eo kun la aliaj alternativaj movadoj. Jam unu sukceso : la petitaj bluaj ĉielo kaj varma suno ĉeestas…

Salutas la kongresanojn :

 Nacia Libera penso (Libre Pensée) : Dominique Simeone.
 Plenumkomitato de SAT : Vinko Markov : SAT havis lastatempe kelkajn financajn problemojn eĉ pli gravajn ol kutime. Nun, pro la malavara helpo de kelkaj kamaradoj, la situacio provizore renormaliĝis, kaj tio donas la necesan trankvilon por solvi la problemon vere ĉeradike, tio estas venigante novajn fortojn al la asocio, kaj trovante sistemojn por pli efike uzi la kapablojn kaj laborpretecojn de ĉiuj kamaradoj. Sur tiu-ĉi kampo aparte gravos la praktika kunlaboro de SAT-Amikaro, ĉefe ĉi-jare, kiam la SAT-Kongreso okazos apud Parizo.
 UFE : Monique Arnaud  : legas tekston de Bruno Flochon. Gravas, ke ĉiuj asocioj estu fortaj. Interŝanĝoj helpu al la dinamismo de nia movado, ekzemple okaze de komunaj kongresoj. Plu diskutota dum la venontaj semajnoj.
 Guy Vanderputten : je sia nomo kaj belgaj SAT-Amikaranoj k aliaj k je la nomo de la flandra parto de Belgio k de Stella de Weerd. Alvokas la belgajn kamaradojn por revigligi la SAT-Amikaran movadon en Belgio, kie ĝi iomete lamas.
 Renata Chassard : amikeca grupo aĝenia. Informas pri la ekzisto de broŝurservo de SAT.
 Emilo Mas : nome de Pierre Laronde, kiu lanĉis la festivalon de la tero. 300 manifestacioj tra la mondo, el kiuj 35 en Francio. Vokas al partopreno de lokaj grupoj en tiu festivalo, kies himno estas en Esperanto, kaj kiu havas certan eĥon en la amaskomunikiloj.
 Margareta Handzlik : membro de Eŭropa Parlamento. Salutas nome de Eŭropa parlamento.
 Monique Rouyre : nome de la naturamikoj.
 Hugette Ménard  : ICEM-Esperanto.
 Josée Lafosse : Fervojistoj, kiuj organizos internacian kongreson en Parizo.
 Michael Scherm : ofte ĝis nun venis al SAT-Amikaraj kongresoj kaj varbas en sia medio por ĉi-tiu kunveno. Venas kun 5 grupanoj de internacia societo Neu-Ulm.
 J. Lajus salutas nome de A. k H. Gente kiuj devis rezigni veni pro familiaj kialoj, kaj transdonas la parolon al la honora prezidanto, k-do Leo Robert.
 L. Robert  : depost 50 jaroj okazis 4 SAT-Amikaraj kongresoj : Cenon, 1956, 1992 kun rekorda partoprenantaro (pli ol 300 personoj), kaj nun la kvara. Ĝojas, ke la kongreso estas ankaŭ por eksterlandanoj, do sennacieca. Ĝojas ke venis pola parlamentanino.
 J. Selle legas la skribajn salutojn de S. Lafargue nome de la fervojista asocio (AFCE).

J. Selle  : la kongreso dividiĝos en tri laborkunsido (horaroj). En la 61a kongreso okazinta en Yzeure, propono ke la dua laborkunsido konsistu el pluraj laborgrupoj. OKK disponigis tri ĉambrojn kun 30 sidlokoj por pritrakti la temon. Ĉiu el la ĉambroj povos esti la loko kie okazos du sinsekvaj unuhoraj debatoj. Sur la bazo de la agadraporto aperinta en marto, proponas la jenajn temojn, ligitaj kun la agadraporto sed pli vastaj :
 Informado k rebatoservo, informiloj, SP (H. Masson)
 Gazeto la SAGO, komparo kun aliaj gazetoj (V. Markov)
 Libroservo (B. Schneider)
 Esperanto k interreto (H. Masson, F. Scibor)
 Lokaj SAT-amikaraj grupoj, interasocia agado (V. Markov)
 FEI, perkorespondaj kursoj, kiel interesi lernantojn (T. Pinet)

Propono aprobita sendiskute. Por la tria laborkunsido, proponas ke A. Andrieu prezidu. (aprobita). Afiŝoj estos pretigitaj por anonci kio okazos en la diversaj ĉambroj.

J. Lajus : klarigas kie troviĝas la ĉambroj. Afiŝetoj pri la temoj k horoj. Rimarkigas ke unu el la temoj tute kongruas kun la kongresa temo. Estas bone kunlaborigi diversajn asociojn.

Ph. Chavignon  : provis antaŭ kelkaj jaroj starigi instancon inter diversaj asocioj por favori kunlaboradon. Proponis samlokan kongreson ĉiun trian jaron. Necesus decidi pri kiuj kampoj oni povas kunlabori.

J. Selle  : okaze de la tria laborkunsido, la respondeculoj raportos dum ĉ. 10 minutoj pri la pritraktitaj temoj. La raporto jam aperis en la SAGO n°34. Transdonas la parolon al Henriko Masson por precizigi kelkajn punktojn.

H. Masson  : Vi havis la eblecon legi la agadraporton de nia Asocio por la jaro 2006 en la marta numero de la revuo "La SAGO", sekve, ne utilas denove raporti ĉi tie, sed ĉefe pridiskuti ĉiun apartan punkton.

Ni, kompreneble, povos paroli pri la pasinteco, sed ni pensu ĉefe pri la estonteco, pri eblaj plibonigoj. La perspektivoj estas kelkrilate bonaj. Nia Asocio iomete progresis lau nombro da membroj, la sidejo estas nun plejparte ekipita kaj enordigita, sed ni devas certe celi pli efikan uzon de ĝi profite al la tuta membraro, kie ajn ĝi troviĝas.

Nia sopiro estas konstati plifortiĝon en la franclingvaj partoj de Belgio kaj Svisio, ĉar oni ne forgesu ke SAT-Amikaro ne estas nacia asocio, ke ĝia ebla agadtereno etendiĝas ĉie, kie la franca lingvo estas uzata.

Do, ne hezitu peti precizigojn pri tiu raporto se vi opinias tion utila kaj necesa.

Neniu demando pri la raporto.

H. M. : aldonas du pliajn rimarkojn :

Tria Mondo : Ni ne plu estas en la periodo de 1970-1990 dum kiu nia agado en afrikaj landoj estis parte hazarda. Tamen, post tiu iom hazarda semado, nun ekzistas bone strukturitaj asocioj en kelkaj landoj, precipe Togo, Benino, D.R. Kongo. La ĉefa malhelpo kuŝas en la politika, ekonomia kaj socia situacio en granda parto el la landoj de Afriko.

Pri la rilato de SAT-Amikaro al SAT, vi scias ke unu el la ĉefaj celoj de SAT-Amikaro estas varbado de membroj al SAT. La unua celo estas la disvastigo de Esperanto per informado, dokumentado, eldonado, instruado en medioj, kiuj celas pli homecan mondon.

La agadtereno de SAT-Amikaro estas tiu, kie troviĝas plejmulte da membroj de SAT, kaj, el ĉiuj Laboristaj Esperanto-Associoj, SAT-Amikaro estas tiu, kiu plej forte subtenis kaj subtenas SAT, kaj tio jam de jardekoj. Tio cetere ne estas tuta bona, ĉar pro tio ekzistas certa malekvilibro inter la nombro de membroj en Francio kaj en la cetera parto de la mondo. Tio povas eĉ malutili al SAT se ĝi aspektas tro franceca. La okazigo de SAT-kongreso apud Parizo prezentas bonan okazon por pritrakti la rilatojn inter ambau asocioj. La bonfarto de SAT-Amikaro dependas ankau parte de la stato de SAT.

Plu neniu komento.

H.M. daŭrigas pri alia projekto : legas proponon de letero al la kandidatoj :

Alvoko al la kandidatoj

Sekve de la opinio esprimita pri la eŭropa lingva politiko fare de Sinjorino Małgorzata Handzlik, pola deputitino en la Eŭropa Parlamento, dum prelego en Artigues-près-Bordeaux, okaze de la 62a kongreso de SAT-Amikaro, la 250 partoprenantoj, venintaj el 8 landoj de EU, alvokas la kandidatojn al la prezidanteco de la franca respubliko esprimi sian opinion kaj siajn projektojn pri demando tiel grava kiel la lingva politiko eŭropa kaj tutmonda, kaj, aparte, prikonsideri la konstatojn kaj proponojn de profesoro François Grin pri “La instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko“, publikigitaj en 2005 en raporto mendita de la Alta Konsilio de pritakso de la lerneja sistemo (1).

La raporto Grin mencias tri eblecojn :

1. La politiko por “ĉio-nur-angle“, kiu privilegias la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio, kaj kies konsekvenco estas "la superreganta pozicio de la anglalingvanoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de konflikto disvolviĝanta en la angla.“

2. la plurlingvismo, ekscese peza, malpraktika kaj kosta sen garantio por la justeco,

3. Esperanto, pritaksata kiel plej avantaĝa profite al la impostpaganto, la socia justeco kaj la ŝirmado de la lingvoj kaj kulturoj.

Sinjorino Handzlik, kiu flue parolas tiun lingvon, povis mem konstati ke la eŭropa lingva politiko estas faktoro de malekvilibroj kiuj pligraviĝas, kaj ke la lingva komunikado, tiom je la nivelo de la eŭropaj civitanoj, kiom de la eŭropaj institucioj, lamas laŭ la aspektoj de kosto, de efikeco, de tempolimo de interŝanĝo de informoj kaj transdono de decidoj, de egaleco de ŝancoj kaj rajtoj, de la demokratio.

La kongresanoj konstatas siaflanke, ke tiuj problemoj ne estas prikonsiderataj en la diskurso de la kandidatoj al la prezidenteco de la respubliko. Ili, do, invitas ilin esprimiĝi klare pri :

1. la progresiva kaj plenrajta enkonduko de la Internacia lingvo Esperanto en la instruado,

2. la efektiva subteno de Francio sur la internacia scenejo, al justa kaj ŝpariga lingva eŭropa kaj tutmonda politiko bazita sur tiu neŭtrala lingvo. Dum ĉiuj nacioj trovas la rimedojn por amase instrui superregantan lingvon, en kontraŭdiro kun la principo de demokratio, sed ne por kontraŭbatali la analfabetecon kaj la malkleregecon, tiu pozicio montriĝus profitodona por Francio, kaj por la franca lingvo.

------

La kompleta 127-paĝa dokumento estas elŝutebla en PDF ĉe :

http://cisad. adc.education. fr/hcee/document s/rapport_ Grin.pdf

aŭ : http://www.ladocume ntationfrancaise .fr/rapports- publics/05400067 8/index.shtml

Esencaj eltiraĵoj estas legeblaj ĉe http://www.esperant o-sat.info/ article696. html

Rimarko : La laborlingvo de la kongresoj de SAT-Amikaro estas Esperanto, kiun tiu asocio disvastigas en la franclingvaj landoj kun celo soci-kultura kaj eduka.

Sugesto de ge-Handzik pri la lasta frazo : profitodona por ĉiuj neanglalingvaj landoj, inkluzive Francion, kaj por ĉiuj lingvoj, inkluzive la francan.

J.P. Boulet  : raporto Grin ne plene transdonita la ministerio. La Alta Konsilio ricevis nur du trionojn el la raporto, en kiu malaperis preskaŭ ĉiuj mencioj pri Eo. Proponas «  parte publikigitaj  », «  plena raporto  ».

J. Selle  : ĉu s-ino Handzlik konsentas pri citado de sia nomo ? Jes. Ĉu aliaj rimarkoj ? Proponoj ? Grava punkto ne necesiganta voĉdonadon : elekto de venontaj kongresurboj.

M. Cerisay : la laboro trankvile antaŭeniras.

J. Selle : se pluraj aranĝoj okazantaj sur la sama loko. Ne temas pri komuna kongreso, sed pluraj kongresoj.

M. Cerisay : komuna kongreso kun multaj ĝeneralaj kunvenoj. Por ke ĉiuj francoj komprenu ke temas pri kongreso pri Esperanto.

J. Lajus : granda festo de Eo en Francio, okaze de kiuj estas pluraj ĝeneralaj kongresoj. Komunaj distraj vesperoj kaj ekskursoj.

J. Selle : kongreso= ĝenerala asembleo laŭstatute. Se ne, esperanto-renkontiĝo.

M. Arnaud : kiam listo de asocioj invitotaj ?

J. Selle : Eo-France, SAT-Amikaro, FFEA, JEFO, FET, FKEA. Estas necese konsenti pri la maniero partigi la profiton. En Bulonjo la Norda grupo ne petis parton de la profito. Dispartigo inter SAT-Amikaro kaj Eo-Franco surbaze de la partopreno al asocioj laŭ indikoj en la aliĝiloj. Pri fervojistoj, S. Lafargue protestis, ke la profito ne estis ankaŭ por FFEA. Sed faris tion malfrue, post la decido de OKK. SAT-Amikaro transdonis parton de sia profito al FFEA.

J. Lafosse  : gravas la elektota dato. Por FFEA risko de problemo pri dato.

B. Schneider : grava punkto : kiu prizorgos la libroservon ? Du en Bulonjo por ne miksi la kontojn. Kiel okazos en Martigo ?

Ph. Chavignon : eble voĉdoni pri la principo de komuna kongreso ĉiun trian jaron. Ĉu alterne Pentekoste kaj Paske ?

J. Lajus : ŝajnas, ke Pasko ne ĝenus Esperanto-France.

M. Arnaud : konfirmas.

M. Cerisay : rezervis lokon por Pasko.

J. Lafosse : tute ne konsentas, ke estas nur du ĉefaj asocioj. Ĉi-tie loko por ĉiuj.

JP Boulet : listo de asocioj ne fermita. Problemo pri vorto kaj pri kio okazos. Necesus diskuti pri la nomo de la aranĝo de 2011. Neceso de renkontiĝo inter ĉefoj por la organizaj problemoj en 2011. Ankaŭ kolektiva kongreso de ambaŭ instancoj.

J . Selle  : ne povas esti komuna kongreso de ambaŭ asocioj. Statute necese havi sian ĝeneralan asembleo.

JP Boulet : kunlaboro de la diversaj asocioj por kunlaboro en Francio. Ekzemple, por la venonta baloto, ĉu nur unu propono ? En Martigo, ĉiu asocio havos sian komunan kongreson, sed tamen propono ke ankaŭ estu kunlaboro de la diversaj asocioj por plifortigi la komunan agado por Eo.

M. Arnaud : multaj diversaj asocioj. Kiuj estos la prelegantoj, artaj vesperoj ?

J. Selle  : ĉiuj partoprenantaj asocioj devas helpi, sed oni ne ĝenu la iniciatojn de la organizantoj. Prelegantoj estas la afero de la OKK, en rilato kun la asocioj. Sed la fina decido apartenas al la OKK. SAT-Amikaro neniel trudis aŭ rifuzis prelegantojn.

M. Arnaud : En Martigo, estos multaj asocioj. Diskutoj pere de la reto.

J. Selle  : fina decido al la OKK.

M. Cerisay  : OKK kribros la proponojn.

J. Lafosse  : la 16an de marto, fervojistoj jam elektis la daton de la venonta kongreso, de la 29a de marto ĝis la 5a de aprilo. Ĉiuj esperantistoj individue povos aliĝi, sed ne ĉiuj asocioj. Necesas multaj preparoj.

H. Graven : 77 Eo-asocioj en la UK.

J. Selle : afero, kiu evoluis. Pasintjare M. Cerisay proponis zorgi pri SAT-Amikara kongreso, poste proponis ĉeeston de pluraj asocioj. Post ĝenerala interkonsento en Bulonjo kaj neniu reago plu en 2008, SAT-Amikaro antaŭvidis kongreson en 2008 en Martigo. Letero al SAT-Amikaro kaj Eo France en februaro.

J. Lafosse : kaj nenio al fervojistoj, kiuj do ne ekzistas ?

J. Selle : temis pri kontakto inter la du asocioj, kiuj iniciatis la projekton.

J. Lafosse : se estas egaleco por ĉiuj asocioj, eĉ se etaj, ĉiuj ses asocioj en ĉeestintaj en Bulonjo devus esti konsultitaj. Kial nur la du « ĉefaj » estis konsultitaj ? Se la fervojistoj estus informitaj, ili ne jam antaŭvidus alian daton por sia kongreso en 2008.

J. Selle : sama eraro kiel por Bulonjo.

Ph. Chavignon : ideo lanĉita en Bulonjo, do estis tempo por interkonsenti. Petas ke la fervojistoj partoprenu en la interasocia komisiono, kiu decidu pri la lokoj k datoj de kongresoj.

M. Cerisay : iom post Yzeure, iu fervojistino diris ke ŝi ne povos veni en Martigo, pro la ĉi-jara kongreso en Parizo. Do eraris dufoje.

C. Gicquel : ne perdu tempon. Ni pensu pri la estonteco, tamen agnoskante la faritajn erarojn.

M. Redoulez : pri la datoj : kelkaj laboristoj ne plu ferias en Pentekosto. Koncerne la nomon, se temas pri informo al la publiko, en la franca, « Congrès d’Espéranto » ankaŭ taŭgas se estas pluralo.

J. Selle  : antaŭ pluraj jaroj, rilatoj inter UFE kaj SAT-Amikaro ne ĉiam estis glataj. Sentis, ke Sro Longue-Epée dubis longatempe ke komuna aranĝo estos ebla, kaj do vere dankis ĉiujn, kiuj konsentis. Detalo necesa por kompreni la hodiaŭon.

Dua laborkunsido

Funkciis pere de la ses menciitaj laborgrupoj.

Tria laborkunsido. 86 ĉeestantoj

Prezidas A. Andrieu, kiu malfermas la kunsidon vokante al raportoj pri la laborgrupoj.

H. Masson raportas pri :

Laborgrupo pri informado, rilatado, informiloj, Service de Presse

La kunveno komenciĝis malfrue pro tio ke multaj kongresanoj estis ankoraŭ en la salono Zamenhof por aŭskulti la tre interesan prelegon de Margareta Handzlik, kiu cetere liveris al ni valoran informmaterialon por nia estonta agado. La OKK havis bonegan ideon inviti ŝin kaj ŝian edzon Georgo.

Sekve, pro la intereso de tiu prelego, kaj de la diskutoj, kiuj sekvis, partoprenis en nia grupo nur 11 kongresanoj.

Ni parolis pri projekto de belaspekta flugfolio por prezenti Esperanton al la publiko kiun ni kutimas frekventi, t.e. homoj por kiuj plej gravas la homecaj aspektoj en la socipolitika vivo.

Tiu belaspekta kvarkolora flugfolio ne celas anstataŭigi la laŭteman dokumentaran sliparon, kiu konsistas el dudeko da slipoj per kiuj ni povas respondi al la plej oftaj demandoj de la publiko pri Esperanto.

La projekto estas fakte jam grandparte pretigita fare de Vinko Markov kaj Frédéric Scibor. Ni intencas submeti ĝin al la opinio de kelkaj uzantoj de la interreto (interesatoj povas jam havigi sian retadreson por ricevi ĝin).

Temas pri teksto ne tre densa kvarkolore ilustrita per fotoj sub la titolo “Solidarité internationale et Espéranto“ (Internacia solidareco kaj Esperanto).

La minimuma eldonkvanto estus 5000 ekzempleroj por ĝui favoran presprezon. Kontraŭe al la dokumentaro, ghi estus mendebla aŭ ĉe la sidejo aŭ la Libroservo en nedivideblaj kvantoj, ekzemple cent aŭ mil.

Pri la formato, temas pri paperfolio A4 horizontala (oni diras « itala formato ») dufoje faldita, jam uzata por la laŭtema sliparo.

Alia propono de projekto koncernas samteman grandan afiŝon, t.e. ankaŭ “Solidarité internationale et Espéranto“. La formato estus A2 itala. Por doni ideon pri ĝi, t.e. la formato de la gazeto “L’âge de faire“ tute malfermita, tiu gazeto en kiu aperis valora dosiero pri Esperanto kaj kiu estas aĉetebla ĉe la akceptejo.

Tria proponita projekto konsistas ankaŭ pri samtema glumarko kiu aspektus ankaŭ kiel la grandformata afiŝo, do, ankaŭ kvarkolora.

Oni ankaŭ pritaktis la franclingvan suplementon Service de Presse, kiu, komence, t.e. de 1981 ĝis apero de La SAGO, konsistis el nur du paĝoj kaj kiu estis presita de mi mem, unue per stencila procedo, kaj ofsete post akiro de presmaŝino. Nun ni akiris novan ofsetmaŝinon, sed mi mem uzas ĝin por aliaj asociaj dokumentoj, i.a. por la laŭtema sliparo. Nun, la presado de “Service de Presse“ estas prizorgata de la profesia presisto kiu presas kaj ekspedas La SAGOn.

Leviĝis la demando pri la estonteco de la informsuplemento “Service de Presse“, kiun mi mem entute redaktas kaj enpaĝigas, kaj en kiu mi foje petas aŭ akceptas eksterajn kontribuaĵojn. Jam de kelkaj monatoj, mi devis pro diversaj problemoj forte redukti la tempon kiun mi dediĉas al Esperanto kaj al la SAT-movado. Tion oni konstatis i.a. pro la maloftiĝo de la dulingvaj komunikoj kiujn mi dissendis interrete al pluraj centoj da adresoj, plejparte en Francio kaj franclingvaj landoj, sed ankaŭ tutmonde kaj al kelkaj listoj. La kolektado de informoj, ties tradukado entuta aŭ koncizigita postulas multe da tempo. Pro tio estis proponite ke aliaj provizu la informservon per franclingvaj informoj. Estas evidente ke la Asocio aŭ eĉ nur unu el ĝiaj servoj ne devas panei pro “paneo“, momenta aŭ definitiva, de unu el la respondeculoj. La sama demando cetere leviĝas por ĉiuj asociaj servoj.

A. Andrieu : ĉu demandoj, komentoj ?

Neniu.

H. Masson : raportas pri la dua temo, Esperanto kaj Interreto :

La partoprenantoj estis pli malpli la samaj.

Oni parolis i.a. pri la restrukturado de la SAT-Amikara ttt-ejo. Kvankam bona kaj riĉa laŭ enhavo, ĝi ne estas ankoraŭ tute perfekta kaj praktika.

Problemo aperis pri la paĝoj pri la kongreso kaj ilia referencado sur la retserĉiloj. Estas fakto ke la prikongresaj informoj estis malfrue enretigitaj. Pro tio estis decidite krei prikongresan sekcion en kiu aperos la informoj pri la estonta kongreso kaj kie oni povos ankaŭ legi pri pasintaj kongresoj kun raportoj kaj fotoj pri ili.

La teknika respondeculo de nia ttt-ejo estas Frédéric Scibor, sed la uzo de libera programo SPIP ebligas facilan partoprenon de multaj kunlaborantoj en la redaktado de artikoloj.

Oni parolis ankaŭ pri la enretigo de ĉiuj ekzempleroj de La SAGO. La pubiko havus eblecon legi artikolojn nur por artikoloj aperintaj 12 monatojn pli frue. Tio konsiderinde pliriĉigus la kvanton da materialo.

De la komenco de la nova ttt-ejo, la nombro de vizitantoj transpasis la nombron de 120 000. La meza nombro ĉiutage ĉirkaŭas 500.

Estis ankaŭ propono de Frédéric por vendo de bazaj lernolibroj per Interreto, sed tio estas ankoraŭ en la stato de propono pristudinda.

F. Scibor  : pri la reto, celo plibonigi la retejon, pli da kamaradoj bezonataj por kunlabori. Plibonigi la ĉefpaĝon, por fari ĝin gazetaspekta. Ankaŭ parolis pri reta informletero, sendota ĉiumonate kun multaj informoj pri la temoj « E-istoj aktivas ». Ĉiuj aktivuloj sendu informojn aldonendaj al la letero kaj la retejo, por ke la retejvizitantoj vidu ke estas multa laboro farenda. Pri la retbutiko, preskaŭ certe farebla. Vito povus akcepti. Eblas voĉdoni pri tio.

H.M. : atendi Bernardon por tio ?

FS : insistas pri voĉdonado.

HM k JS  : tio ne vere necesas.

HM : Véronique Girard komencis enretigi materialon pri pioniroj de nia movado. Paĝoj iom post iom pliriĉigendaj.

Lucette Echappé : kial ne helpi plu la junularon ?

Robin Beteau : tute konsentas pri la retbutiko.

Claude Gicquel : rimarkigas, ke la propono de FS estas enterigita.

FS  : ne scias pri kio temas.

Vinko Markov  : Raportas pri Gazeto La SAGO, komparoj : ĉeestis 12 personoj.

Ĉiam bonvenaj estas pluaj kunlaborantoj, ĉefe por korektado. Tiuj, kiuj ne povas konstante engaĝiĝi ankaŭ povas grave helpi per korektado de unu teksto de tempo al tempo. Kontribuantoj klopodu sendi siajn kontribuojn jam en laŭeble artikoleca formo, por plifaciligi la laboron de la redaktoskipo.

AA : Pli multaj kontribuoj estus aparte bonvenaj en la rubriko “Esperantistoj aktivas”, fare de lokaj grupoj kaj lokaj individuoj, kiuj raportu pri siaj sukcesoj aù malsukcesoj.

VM tio liveras materialon por kompari la diversajn labormetodojn, kaj pli facile konscii pri la fortoj kaj malfortoj de la poresperanta varbado en maldekstra franclingvio.

Guy Martin : kiom da homoj kunlaboras en la SAGo-skipo ?

VM : ĉ. 10

AA : indikas, ke la kolofono estas konsultebla en la gazeto.

VM : Raportas pri la laborgrupo « lokaj grupoj kaj interasocia kunlaborado ». Ĉeestis 16 personoj ; la ĉeestantoj unue interŝanĝis informojn pri la funkciado de diversaj lokaj grupoj, el Manso, el Gapo, el Tarbo, el Tuluzo kaj el Parizo. La uzita varbmaterio varias laŭ lokoj, cirkonstancoj kaj celita publiko, sed montriĝis klare, ke momente mankas al SAT-Amkaro baza enkonduka flugfolio same alloga kiel tiuj de Espéranto-France. Ankaŭ estis substrekite, ke estas malfacile kontentige informi pri SAT-Amikaro en grupoj, kie ne troviĝas aktivaj SAT-Amikoj. Por tion solvi estis proponita la starigo de reto de regionaj delegitoj, kiuj kapablus detale kaj precize informi la komitaton pri la loka vivo, kaj informi la lokajn grupojn pri la ĝenerala vivo de SAT-Amikaro. Grava helpilo en tiu laboro estus la ricevo de la protokoloj de la komitataj kunvenoj. Jean Selle substrekis, ke la komitataj taskoj estas ĉefe administraj, sed pluraj ĉeestintoj emfazis la gravecon de informocirkulado por pliefikigo de la laboro. Pri kunlaboro inter diversaj asocioj, estis prezentitaj la kontaktoj inter la pariza grupo kaj diversaj neesperantistaj asocioj, kiel la Franca Pacista Unuiĝo, la trockiisma librejo La Brèche, la anarĥiismaj librejoj Librairie du Monde Libertaire kaj Quilombo, kaj la Amikoj de la Pariza Komunumo.

Koncerne kunlaboradon inter diversaj esperantaj asocioj, nur estis listigitaj la eblaj komunaj agadkampoj : organizo de komunaj festivaloj, komuna deĵorado ĉe diversaj budoj kaj salonoj, subteno de eldonotaj verkoj, instruado, flugfolioj, kontaktoj kun politikistoj... Aparte estis emfazita la utileco de nacia kunordiganto pri kongresoj, por eviti tempajn kaj geografiajn koliziojn inter diversaj aranĝoj.

Lasta diskutita temo estis la organizado de la venonta kongreso. Joel Lajus rimarkigis, nome de la OKK de la 62a kongreso, ke opiniesprimoj de la komitato rilate prelegojn kaj kulturajn programerojn estus bonvenaj. Monique Arnaud substrekis, ke ankaŭ homoj neloĝantaj en la kongresa regiono povas kunlabori, ĉu helpante al kontaktoj kun asocioj kiel ili agas naciskale (kiel jam plurfoje okazis kun la Libera Penso), ĉu pri teĥnikaj punktoj, kiel la starigo de kongresa retejo, aŭ la enpaĝigo de kongreslibro.

AA : ĉu demandoj ?

Claude Gicquel  : kontakti por peti subvencion ; li deĵoris en sia grupo kaj ricevis subvenciojn. Ekde la komenco atakis la oficialulojn. Multa mono ricevebla per tiu vojo. Mono uzita estas tiu de la impoŝtoj. Ekzemple, en la departemento 94, mono ricevita de la urbo. (Orly, Choisy, Villejuif). Mono ankaŭ petebla de la departemento. En Choisy, rajto instali la buston de Zamenhof, planto de la arbo de Hiroŝimo. Antaŭ 2-3 semajnoj, lia anstataŭanto ricevis la konfirmon, ke la placo de la stacidomo estos nomita Placo de Esperanto. En Orly, senpaga prunto de la busoj kaj de la kongresejo. Okaze de la tago « Esperanto 2000 », festo nur dum unu tago. Ricevo de subvencio de la departemento : 36 000 frankoj. Ni ne hezitu montri nin, ĉar la donita mono venas el niaj impoŝtoj.

Jean Selle : kiu estas la periodo en la jaro por fari la peton ?

Claude Gicquel  : budĝetoj ĝenerale voĉdonitaj ĉirkaŭ februaro aŭ marto. Ĝenerale subvencio aŭtomate ricevita se oni demandis la unuan fojon. Anonco pri la subvencio ĝenerale en marto aŭ aprilo, mono ricevita maje aŭ junie.

Jean Selle : budĝeto postulata de la asocioj. Ĉu ŝveligi ĝin ?

Claude Gicquel  : dum tridek jaroj aktivis kiel respondeculo de la feriejoj. Konis unu el la regionajn konsilantojn. Helpis lin post Eo 2000 kaj akceptis helpi. Diskutis dum du horoj surbaze de budĝeteto, kaj fari ĝin mem. Neceso peti pli ol unu jaron antaŭe. Kunvenoj ĉiumonate dum unu jaro. Nula subvencio ĉar SAT-Amikaro ne respondis sufiĉe frue inter la 9 asocioj de la pariza regiono. Ĉiam agi sen heziti, ĉar temas pri nia mono.

Ricevas aplaŭdojn.

Robin Beteau : laŭ la raporto de Vinko, propono de la laborkunsido pri reto de regionaj reprezentantoj de SAT-Amikaro. Tre ŝatus opiniesprimojn rilate tion, ĉar ne estas statuta afero, do devus esti voĉdonita de la kongreso.

M. Arnaud : statutoj ne prikonsideras la modernajn informilojn.

R. Beteau : ne parolas pri uzo de interreto, sed pri volontuloj en diversaj regionoj por esti oficialaj kontaktoj de SAT-Amikaro kapablaj klarigi al membroj kaj ne-membroj kio estas SAT-Amikaro kaj kiel ĝi funkcias. Duobla rolo : klarigi kio estas SAT-Amikaro, kaj suprenigi informojn, proponojn, ktp de membroj.

AA : ne interreto, sed reto de homoj.

RB : ĉar tiu instanco ne aperas en la statuto, bonvenus voĉdono.

Jean Selle : citas art.6 de la statuto « lokaj grupoj povas esti konstituitaj por apliki la celojn antaŭviditaj en la artikolo1. Por certigi la funciadon de la grupo, ĝi rajtos konservi kvaronon de la fiksita kotizo“.

RB : ĉi-tie temas starigi ion pli oficialan, kiu havus rimedojn por funkcii, t.e. ne peri nur flugfoliojn kaj oficialajn informojn, sed ricevi protokolojn, por ebligi ke la vivo de la asocio estu pli bone komprenebla de la diversaj membroj, kaj ke la informoj cirkulu iom pli.

J. Selle : tute konsentas pri la ideo. Unua demando : trovi la perantojn. Tiam pretas verki ligilon destinitan por tiuj personoj, kiu spegulos la ĝeneralan vivon de la asocio kaj resumos la komitatajn diskutojn.

AA  ; venonta ago : trovi la perantojn

RB  : neceso voĉdoni por oficiale starigi la instancon ? Ideo pri ligilo interesa, sed plia laboro ne nepre bezonata, ĉar la protokoloj jam ekzistas.

AA : ĉu ne estas pli facile ricevi rekte la materialon ?

JS  : legas parton de kunsida protokolo. Redaktado de nova statuto…

RB  : rimarkigas, ke tio gravas.

JS : ne ĉio estas interesa.

RB : ĉu protokolo iru nur al arĥivejo ?

JS : protokolo deviga por pruvi la ekziston de la asocio.

RB : ankaŭ gravas en vivo de asocio, por ke ĉiuj membroj povu partopreni kongreson estante informitaj pri la vivo de la asocio, kaj kontroli la administradon de la komitato.

JS : konsentas.

RB : proponas nun voĉodoni pri „starigo de regionaj reprezentantoj de SAT-Amikaro, kiuj estos ricevantoj de la protokoloj de SAT-Amikaro, kiuj tiel povos informi la membrojn kaj la komitaton pri proponoj de membroj. »

Michèle Abada-Simon : se finfine listo de lokaj perantoj, povos doni ĝin al Eo-France, ĉar ofte personoj demandas kontakton en sia regiono. Se ne reprezentanto de Eo-France, bone povi indiki reprezentanton de SAT-Amikaro.

JS : nomas tion « proksimaj rilatoj inter reprezentantoj de SAT-Amikaro ».

Guy Vanderputten  : ne komprenas la kialon de la demando. Ĉu la protokoloj ne estas publikigitaj en la SAGO ?

J. Selle : ne

GVDP  : do komprenas.

Claude Gicquel  : nur povas konfirmi la dirojn de s-ino Abada, kiu sendis al li kelkajn lernantojn.

AA : vokas al voĉdono. Sed pri kiu propono ?

JS : kreiĝu reto da respondeculoj por lokaj grupoj kiuj estus en proksimaj rilatoj kun la komitato. Li fidas la sperton por la praktika efektiviĝo.

Unu sindeteno.

Demando pri statuto : modifoj proponitaj de la komitato al la kongreso. Modifoj eblaj, kaj referendumo poste. Modifpropono devas aperi en la organo du monatojn pli frue.

Izabela Martinez : kio pri la pronpono de Abada ?

JS : devos pludiskuti kun la komitato.

AA : transiro al la lastaj raportoj.

Thérèse Pinet  : raportas pri « FEI k instruado ». Rakontis pri la starigo de FEI. Pura elpensaĵo de De Beaufront en 1899 pri atesto pri lernado. Substrekas, ke la ekzamenoj tute ne estas devigaj. Tre bonaj rilatoj inter reprezentantoj de UFE kaj SAT-Amikaro. FEI starigita de Waringhien, ĉar antaŭ la milito ne estis reprezentantoj de SAT-Amikaro. Nun 7 delegitoj de UFE k 5 de SAT-Amikaro. Tiuj 12 voĉdonas pri 3 pliaj alelektitoj kiuj havas pli da morala povo. Nun la tri alelektitoj estas Michel Duc Goninaz, Janine Dumoulin kaj Serge Sire. Ĝenerale balotoj tute amikecaj. Ne trovis solvon pri “kiel allogi la lernantojn kaj reteni ilin”.

Pri la libroservo, Bernardo Schneider dezirus helpantojn kaj anstataŭantojn.

Claude Gicquel  : ankaŭ respektas la neekzamenantojn, sed ĉu ne utilaj por la statistikoj ?

Thérèse Pinet  : kasistino, do havas fidindajn statistikojn

CG : ĉu puŝi la lernantojn trapasi ekzamenoj ?

ThP : kursgvidantoj konstatas, ke estas modo puŝi la lernantojn labori.

CG : ĉu iu oficialulo interesiĝas pri la statistikoj de FEI ?

Izabela Martinez : por instrui oficiale en la lernejoj, kapableco bezonata. Ekzameno estas instigilo al plua laboro. Faris 6 instruistojn danke al la ekzamentoj.

AA : mem havas neniun diplomon, sed instruas en liceo sen diplomo.

Monique Arnaud : kiam jam oficiale instruanto en lernejo, speciala ekzameno pri Esperanto petata.

AA  : petas raporteton pri la libroservo.

Bernardo : neniu venis al la kunveno, do estas nenio raportinda.

VM : petas precizigojn pri la problemo de transportado de materialo.

BS  : probable malfacilaĵoj por transporti la libroj.

CG : substrekas, ke danke al R. Schley vicurbestro de Orly, pruntedono sen permeso de ŝarĝaŭto por transporti la stokon. Jen kial estas grave havi kontakton kun la instancoj, kaj esperantigi ilin se eble. Reliefigas la eksterordinaran laboron de Bernardo. Subtegmento de lia domo estas stokejo de SAT-Amikaro.

AA  : transiras al voĉdonado pri la agadraporto. 3 sindetenoj. 0 kontraŭ. Ceteraj por.

JS : prezentas la kasraporton. AS salutas la kongreson. Ne povas ĉeesti pro nesufiĉe bona farto. Kontoj por 2006 en la SAGO 33. Montriĝas, ke deficito atingis 1255 eŭrojn, spite la ioman kreskon de nombro de abonantoj kaj membroj. Ĉefa elspezo : presado de la SAGO kaj funkciado de la asocia sidejo. De 4 jaroj elspezoj superaj al la enspezoj. Pro tiu kaŭzo, propono pri altigo de la kotizo de 1 eŭro por 2008. Kotizo + abonoj do estus 35 eŭroj.

CG petas du voĉdonojn, pri raporto kaj kotizo.

AA : konsentas.

Pri la kasraporto : 1 sindeteno, 0 kontraŭ. Aprobita.

Pri altigo de la kotizo. Unuanime akceptita.

JS  : dankas pri la demokrata kunlaborado. Pli la kaso aldonas, ke la donacoj estas tre utilaj. Ili estos uzotaj ĉu por la bontenado de la asocia sidejo, ĉu por la solidarkaso… Prezentas la novan komitatan liston por 2008 : Guy Cavalier, Véronique Girard, Odile Masseron, Henri Masson, Thérèse Pinet, André Sadier, Bernard Schneider, Jean Selle, Dominique Simeone, Juliette Ternant. Aparte dankas al V. Girard kiu de kelkaj monatoj montris sian sindonemon kaj kompetentecon, ekzemple pri klopodoj ĉe la duopeca komisiono. Listo konforma al la 4a artikolo de la statuto preskribanta maksimumon de 10 komitatanoj. Ne submetas al voĉdonado ĉar referendumo.

AA  : instigas al debato pri tiu listo.

JS : ĉiam pensas pri renovigo, do se homoj pretas kunlabori, proponoj estas bonvenaj por 2009. Tio tamen postulas kelkajn vojaĝojn al Parizo, ĉar fizikaj rilatoj ankaŭ gravas.

ThP : ĉiun duan semajnon, kunveno de la komitato. Ne ĉiuj povas veni ĉiufoje, sed vere skipaj decidoj.

Michelle Abada-Simon : je la 18a ĉi-vespere, prezentos la projekton “Antaŭen Eŭropo”. Interesa projekto nur se amasa kunlaboro. Celas plenumi la devizon pri Unueco en Diverseco. Esperanta manifestacio ĉe la Eŭropa Parlamento. Vokas al pilgrimado de Parizo al Kompostelo. Esperanto k EU estas homrajta afero. Profitis pri sia prezidanteco en la katolika asocio por adoptigi tiun projekton.

Guy Martin : prezentas la franclingvan revuon “L’âge de faire ». Diskonigota de 800 kooperativuloj. Redaktoro venis kun 400 ekzempleroj de la revuo, en kiu estas dosiero pri Esperanto. 60 000 legantoj. Ebleco aĉeti kaj revendi (50 jam aĉetitaj de la Vendea asocio).

J. Lajus : anoncas intervenon de B. Lagrange. Post tiu-ĉi kunveno, prezento de la SAT-Kongreso kaj samtempe prelego pri naturaj riĉaĵoj fare de Marielen Desert kaj B. Lagrange. Libroservo fermita ekde la 18a vespere. Redoni la ŝlosilojn morgaŭ je la 8a.

Entute ĉeestis 250 kongresanoj. Ankaŭ informas pri diversaj aliaj praktikaj punktoj.

JS : dankas ĉiujn, kiuj enportis vivon en la kongreson, kaj aparte la organizantojn, kiuj aranĝis la kongreson.

Joel Lajus prezentas la laboron : M. Redoulez : gastigado de homoj, fotado, interkonatiĝa vespero. Yannick Dumoulin : retejo. Claudine Pomirol : aliĝiloj. Rose Sarlandie : pri la butiko. Gvidis vizitis al Bordozo. Bernardo Sarlandie : gvidis ekskurson, rilatis sensukcese kun la komunikiloj ; JL Berard : ekskursoj, kelkaj litoj. Florent Dupeyron : zorgis pri la vinoj. Gloria Gargallo : fotisto, butiko, kafo, floroj… Jean-Claude Bos : loka grupo, prelegis pri AMAP. Instalis la esperantajn ŝildojn. Michel Jageneau : faris la ŝildojn el ligno. Helpis por instalo de la estrado. Louisette Levreaud : ankaŭ helpis. 2 christianes, janine D, Magali Lajus (infanoj, vino). Nils : bagaĝoj. Christiane Lajus eltenis lin dum pluraj monatoj. Bruno Ferre : metis sian loĝejon je dispono. Michel Lavergne : inicado pri Eo, gvidis al Bordozo, surprizo pri la meso. Micheline Demontoux helpis en la butiko. Leo Robert multe skribis kaj traduki. Joel Lajus vivigis la tuton.

Bernardo Lagrange : dua filo de Georgo. Sufiĉe emocia momento ĉar forlasis la lingvon dum 30 jaroj kaj nun retrovas la fluon. Dum tiu tempo zorgis pri ekologio. Ŝatus, ĉar baldaŭ loĝos en Bureso, apud la koninda staĝejo Kvinpetalo. Tuja projekto pri ekozofia ateliero. Alvoko al saĝeco pri la Terglobo. Neceso ŝanĝi la vivmanieron. Invitas al la prelego de Marielen Desert pri alternativoj. Proponas konsulti la bildaron en Ekozofia retpaĝaro por konatiĝi kun tiuj temoj.

Henri Graven  : prezentas projekton de mapo pri E-kluboj en Francio.