Gijomo

Publié le samedi 19 décembre 2009 par Vito

Kongresejo – Lundo 5a de aprilo 2010 – 20 h 30

Longe, simple per sia piano ; Gijomo Armido verkis kanzonojn sen publike prezenti ilin, ĝis la tago de lia duobla malkovro de daŭripova disvolvado k esperanto, du sociaj projektoj serve unu al la alia, laŭ li. Tiam li ekverkas novajn kanzonojn, ĉifoje kun celo pri alia duobla renkonto, kun publika franclingva k kun publiko esperantlingva.
La unuan celas "kanzonoj el organika agrikulturo", kanzonoj temantaj pri la grandaj problemoj sociaj k ekologiaj de nia jarcento.
La duan celas... amkanzonoj ! Ĉu banale ? Ne : universale, ĉar ili estas en esperanto ! Sama kantisto por du malsamaj publikoj !
Jen taŭga kunigilo...