Lino Markovo

Publié le dimanche 13 décembre 2009 par Guy Martin

Georges Palante – Hiliono
dimanĉon la 4an de aprilo 2010 je la 20a30

Lino Markovo, gitaristo, proponos al la publiko kelkajn gitarpecojn unuaparte de la koncerto por Kanto Ĝenerala, ĉu nur instrumente, ĉu akompane kun kanto. Lia pecaro fontas el diversaj epokoj, baroka, renesanca, sed ankaŭ nuntempa. Aŭdiĝos pecoj de J.S. Baĥo, Johano Dolando, F.Mompuo, I.Albenico, ofte luditaj en klasika gitarmedio... Li prezentos kelkajn kantojn originale verkitajn en esperanto kaj poste fandiĝos ene de la ĥoraro por akompani piane kaj gitare la ĥoron.