Ni, loĝantaj en Usono,
kredas je nia respondeco
rezisti al ĉio maljusta
kion nia registaro kulpas
en nia nomo
Ne en nia nomo
ekos senfina milito
nek okazos mortoj
aŭ sangotransdonoj
nure por nafto
Ne en nia nomo
landoj estos invadataj
civiluloj bombataj
kaj murdataj pliaj infanoj
dum historio plu skribiĝos
super aroj da tomboj sennomaj
Ne en nia nomo
vi limigos la liberecojn
kiujn vi pretendas defendi
Ne niaj manoj havigos al vi
armilojn kaj monon
por ke familioj neniiĝu
fremdatere
Ne niaj buŝoj silentos
pro la timo
kiun vi vekos en ni
Ne niaj koroj permesos
ke tutaj popoloj aŭ landoj
estu deklaritaj aĉaj
Kontraŭe al nia volo
ne en nia nomo
Ni ĵuras rezisti
Ni ĵuras amiki
kun tiuj kiujn oni atakis
ĉar ili esprimis sin kontraŭ la milito
aŭ pro iliaj religio aŭ etno
Ni promesas solidari
kun ĉiuj teranoj
por akceli justecon
liberecon kaj pacon
Alia mondo eblas
kaj ni ĵuras labori
por realigi ĝin
* Usona alvoko okaze de la milito en Irako. Traduko de Claude Piron
NOT IN OUR NAME (PAS EN NOTRE NOM / NE EN NIA NOMO)
http://www.nion.us/