Sep dokumentoj pri la identeco de Bofronto

Publié le dimanche 27 avril 2014 par Vinko

Materialo kompletiga al artikolo aperinta en La SAGO n°100, p12.

Enhavo de la pdf-dokumento :

Dokumento 1 : Naskiĝatesto de Louis Eugène Albert Chevreux, la 3an de oktobro 1855 en Parizo, el
la arkivo-deponejo de la departemento Seine, en Parizo (akto refarita la 27.1.1876.).

Dokumento 2 : Baptoatesto subskribita de « Mquis L. Chevreux de Beaufront » en 1887, el la
paroĥa registro de Fromont kaj Rumont.

Dokumento 3 : Letero de la sacerdoto de Larchant al R. Jossinet, 1978, kun transskribo de la
baptoatesto. Ĉi tiu sacerdoto estis respondeca pri la paroĥo de Rumont.

Dokumento 4 : Artikoleto de R. Jossinet en Notre Département : La Seine-et-Marne, n°36, aprilo-
majo 1994, pri la rilato inter Bofronto kaj familio Bertrand, loĝanta en la kastelo de Rumont. La
revuo « Notre Département : la Seine-et-Marne » estis prihistoria revuo, kiu aperigis 47 numerojn
inter 1987 kaj 1996.

Dokumento 5 : Vizitkarto de Bofronto al Carlo Bourlet, 1901, sen mencio pri lia markizeco.

Dokumento 6 (en du paĝoj) : Raporto de Sebert antaŭ la Akademio de Sciencoj pri sesio de la 9a
de aprilo 1901, ankaŭ mencianta la respondecon de Bofronto en SppE sen aludo pri lia markizeco.

Dokumento 7 : Mortoatesto de Bofronto, la 8an de januaro 1935 en Thézy-Glimont, el la urba
registrolibro. Li aperas sub la nomo Pierre Josselin Gérald Eugène Albert Louis de Beaufront, kun
indiko ke la nomon de la bofrontaj gepatroj ne konis la deklaranto.