ANDRE CAUBEL

De longe malsana,‭ ‬nia amiko Caubel kuraĝe luktis kaj parte sukcesis adaptiĝi al peniga paralizo.‭ ‬Bone flegata de siaj familianoj,‭ ‬li daŭre havis intensan intelektan vivon.‭ ‬Multaj gekamaradoj vizitis lin en urbo‭ « ‬Olivet‭ » (‬departemento‭ « ‬Loiret‭ ») ; ‬kelkaj eĉ restadis tie por helpi lian edzinon.

Ni estis en konstantaj rilatoj kun li rekte aŭ pere de lia edzino aŭ pere de liaj filinoj Françoise kaj Renée.‭ ‬Subite,‭ ‬ni estis informitaj,‭ ‬ke oni operaciis lin pri la intestoj.‭ ‬La operacio estis sukcesa,‭ ‬sed postoperaciaj komplikajoj aperis,‭ ‬kaj la‭ ‬15-an de Novembro‭ ‬1977‭ ‬K-do André Caubel malaperis‭ ; ‬li estis‭ ‬73-jara.

Por la malnovaj aktivuloj de S.A.T,‭ ‬kaj SAT-Amikaro,‭ ‬ne estas necese rememorigi la personecon de K-do Caubel‭ ; ‬por la gekamaradoj,‭ ‬kiuj estas pli junaj,‭ ‬kaj ne‭ ‬konis lin,‭ ‬mi provos kun emocio skizi lian portreton.

Fortika homo,‭ ‬kies lamado‭ (‬li akcidente kripliĝis krure‭) ‬reliefigis la seriozan mienon,‭ ‬li havis persvadan voĉon.‭ ‬Li uzis Esperanton perfekte,‭ ‬laŭte kaj foje eĉ tondre.

Laŭ mia scio,‭ ‬K-do Caubel lernis en liceo,‭ ‬kaj akiris solidan klasikan kulturon.‭ ‬Liaj gepatroj loĝis en centra Francio‭ (‬en departemento‭ « ‬Aveyron‭ »)‬,‭ ‬kaj K-do Caubel kapablis paroli en la tiea dialekto.‭ ‬Sportulo,‭ ‬li ŝatis naĝi kaj bicikli‭ ; ‬li amis la naturon,‭ ‬kaj atente prizorgis siajn grandan ĝardenon kaj abelujojn.

Li emeritiĝis kiel impostinspektoro en urbo‭ « ‬Orléans‭ ( departemento‭ « Loiret‭ »)‬.

K-do Caubel lernis Esperanton en la jaro‭ ‬1917,‭ ‬kaj iĝis membro de U.E.A.,‭ ‬kiun li forlasis sufiĉe brue pro motivoj,‭ ‬kiujn mi ne tre precize memoras.‭ ‬Li trovis la SAT-medion pli konforma al sia...‭ ‬nekonformismo.‭ ‬Efektive li montriĝis perfekta subtenanto de la ideoj de K-do Lanti‭ ; ‬tion‭ ‬pruvas lia sekretaria laboro ĉe la Sennaciista SAT-Frakcio.

Dum pluraj jaroj antaŭ sia emeritiĝo,‭ ‬li redaktis la revuon‭ « ‬SAT-Amikaro‭ »‬.‭ ‬Li nutris rubrikon humuran,‭ ‬eĉ satiran,‭ ‬kies tekstojn li subskribis per la vorto‭ « ‬Ankaŭ‭ »‬.‭ ‬La rubriko estis‭ « ‬Ankaŭ-aĵoj‭ »‬.

K-do Caubel vizitis la SAT-Amikaran Komitaton ĉiumonate‭ ; ‬li venis de urbo‭ « ‬Orléans‭ »‬.‭ ‬Post la Komitata kunveno,‭ ‬je la noktomezo,‭ ‬per trajno li reiris al urbo‭ « ‬Orléans‭ » ‬kie li uzis sian biciklon‭ ‬por atingi sian hejmon en urbo‭ « ‬Olivet‭ »‬.‭ ‬Li atentis nek la‭ ‬malbonan veteron,‭ ‬nek la malfruan horon.‭ ‬Neniam ni vidis lin kun surtuto.

‎ ‏En sia emeriteco,‭ ‬li akceptis gigantan taskon,‭ ‬nome la tajpadon de la manuskripto de‭ « ‬Plena ilustrita Vortaro de Esperanto‭ »‬.‭ ‬Fakte,‭ ‬li ne nur tajpis,‭ ‬sed ofte rilatis kun sia amiko G.‭ ‬Waringhien‭ ‬koncerne lingvajn dubindajn kazojn.‭ ‬Li ankaŭ kunlaboris en la redaktado de la vortaro‭ « ‬Dictionnaire Pratique d’Espéranto‭ »‬,‭ ‬kaj verkis broŝuron‭ « ‬Initiation‭ à l’‬Espéranto‭ » ‬eldonitan de‭ « ‬La Juna Penso‭ »‬.‭ ‬Dum pluraj jaroj li preparis Esperanto-vortaron de sinonimoj.

Nia kamarado havis neimageblajn organizan kaj laboran kapablojn.‭ ‬En lia laborĉambro,‭ ‬ĉio estis ordigita,‭ ‬numerita.‭ ‬

Mi memoras liajn rebatleterojn,‭ ‬kiuj celis artikolojn‭ ‬kontraŭ Esperanto.‭ ‬Kiel la respondeculo‭ ‬de la Rebatservo de SAT-Amikaro,‭ ‬li rilatis kun multaj gazetaj zorgantoj,‭ ‬organizoj,‭ ‬asocioj kaj gravuloj.‭ ‬Trafe kaj vipe li respondis,‭ ‬kaj defendis nian lingvon kaj niajn konceptojn pri la uzado de Esperanto.‭ ‬Mi aparte memoras leteron,‭ ‬kiun li sendis al la tiama ministro de la edukado,‭ ‬Lucien Paye‭ (‬tiu politikisto estis malnova licea kamarado de nia amiko Caubel‭) ‬.

Pro tiuj spertoj kaj kapabloj,‭ ‬ni elektis K-don Caubel,‭ ‬kiel reprezentanton de SAT-Amikaro ĉe F.E.I.‭ (‬Franca Esperanto-Instituto‭)‬,‭ ‬kie li‭ ‬kunsidis‭ ‬ĝis sia malsaniĝo.‭ ‬Jus antaŭ sia morto,‭ ‬li eksciis,‭ ‬ke lia filino Renée Chassard eniras en Francan Esperanto-Instituton,‭ ‬kiel reprezentantino de SAT-Amikaro‭ ; ‬mi scias,‭ ‬ke tio treege plezurigis‭ ‬lin.

Kion mi ne scias precize,‭ ‬tio estas lia aktiveco ekster la laborista Esperanto-movado.‭ ‬Li estis fervora‭ Pacisto kaj Liberpensulo.‭ ‬Verŝajne,‭ ‬li havis ankaŭ respondecojn en tiuj medioj.‭ ‬En la Liberpensa movado,‭ ‬kiu aperigas la monatan gazeton‭ « ‬La Raison‭ »‬,‭ ‬li estis sekretario de la eksteraj rilatoj.

Li studis la Latinan lingvon,‭ ‬kaj parolis Angle,‭ ‬Germane kaj Itale,‭ ‬sed li ĉiam profitis de la okazoj,‭ ‬por montri la necesan de Esperanto‭ ; ‬tiurilate,‭ li verkis interesan libron‭ (« ‬La Raison contre Babel‭  »)‬.

Verŝajne,‭ ‬li ankaŭ aktivis en sindikato kaj en alia humaneca medio.

Kiam li trovis la necesan tempon‭ ? ‬De kie li prenis la necesan energion‭ ? ‬Klereco kaj ordigo ne sufiĉas.‭ ‬Certe,‭ ‬li malmulte dormis.‭ ‬Mi asertas tion,‭ ‬ĉar okaze de kongreso,‭ ‬kiam ni tranoktis en amasloĝejo,‭ n‬i ĉiam aŭdis la voĉon de K-do Caubel malfrue en la vespero,‭ ‬kaj reaŭdis ĝin,‭ ‬kiel la plej fruan en la mateno‭ !

Perfekta SAT-ano,‭ ‬kun homeca idealo,‭ ‬li dediĉis siajn sciojn kaj kapablojn al Esperanto kaj ĉefe al niaj laboristtendencaj movadoj S.A.T.‭ ‬kaj SAT-Amikaro.

Frue li liberiĝis de kelkaj dogmoj,‭ ‬kaj iĝis vivanta ekzemplo de perfekta sennaciisto ne nur teoria,‭ ‬sed praktika.‭ ‬Bedaŭrinde,‭ ‬lia kripleco malhelpis lin,‭ ‬kies bolanta temperamento postulis korpan eluziĝon.‭ ‬Li certe ne vojaĝis tiel multe,‭ ‬kiel li deziris,‭ ‬sed kompense li multe legis,‭ ‬korespondadis,‭ ‬redaktis,‭ ‬meditis.

Laŭ la volo de nia amiko,‭ ‬ne estis funebra ceremonio‭ ; ‬li simple donacis sian korpon al la Medicina Fakultato de urbo‭ « ‬Tours‭ » (‬departemento‭ « ‬Indre-et-Loire‭ »)‬.

La tutan familion Caubel,‭ ‬speciale‭ ‬lian edzinon,‭ ‬iliajn infanojn‭ ‬Françoise,‭ ‬Renée,‭ ‬Louise,‭ ‬Jacques kaj Georges,‭ ‬ni sincere kaj kore kondolencas.

K-do Caubel mortis,‭ ‬sed li daŭre vivos en niaj memoroj.‭

R.‭ ‬GRANDIERE

el SAT-Amikaro, decembro 1977