LA REVUO TRA LA TEMPO MEJLOLONGA RAKONTO (1987-1988)

En la 3 antaŭaj numeroj de SAT-Amikaro, estis prezentitaj la ĉefaj raportitaj okazaĵoj, kiuj enportis bonaĵojn aŭ malbonaĵojn en la Asocion, de la jaro 1937 ĝis la jaro 1986. La periodo 1987-1988 estas la objekto de la jena teksto.

En la 421-a numero de la organo, aperinta en Januaro 1987, emocia ĉefartikolo sciigis pri la morto de L. Bannier. La ĵusaj malaperoj de J. Piron, M. Van Aelst kaj H. Pillekamp. kiuj estis veteranoj en S.A.T., jam grave trafis la movadon. L. Bannier dediĉis sian tutan vivon al la progreso de la SAT­-idealo, sub la matrikula n-ro 11. La 20-an de Novembro 1986, li mortis en la aĝo de 93 jaroj, post mallonga restado en Parizregiona pensiono por maljunuloj. Ni sopiras la memoron pri grandanima kamarado spite fragilan korpan aspekton.

La jaro 1987 estis tiu de la 100-jara jubileo de apero de Esperanto, kaj tiu de la 60-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) okazinta en Bulonjo ĉe maro. 82 jarojn antaŭe, en la sama urbo L.L. Zamenhof unuafoje alparolis la tutmondan Esperantistaron. En la jaro 1905, li faris tion en la urba teatro, kaj en la jaro 1987, sur la sama podio estis G. Waringhien, J. Ternant (OKK-sekretariino), Y. Peyraut (prezidanto en la Plenum-Komitato de S.A.T.) kaj urbestro G. Lengagne, kiu ankaŭ funkciis kiel ministro kaj deputito. G. Waringhien prelegis pri L.L. Zamenhof, kaj deklamis elektitajn eltiraĵojn el liaj paroladoj. G. Maertens (vicprezidanto en Universala Esperanto-Asocio) salutis la Kongresanaron. La Bulonja SAT-kongreso donis ankaŭ la okazon inaŭguri buston de la kreinto de Esperanto sur placo, kiu de longe havis la nomon Zamenhof. Oni sincere dankis al M.J. Linne pro ŝia efika aktiveco, kiu ebligis organizi SAT-­kongreson en urbo stampita per la Historio de Esperanto.

La 8-an de Majo 1987, post pluraj monatoj da lukto kontraŭ terura malsano, en la aĝo de 87 jaroj forpasis S. Glodeau-Triquet, alnomita Glodino. Konforme al ŝia deziro, neniu nekrologo aperis en la Asocia organo. Ŝi ne estis entombigita, ĉar ŝi donacis sian korpon al fakultato pri medicino. Estas konsilinde legi aŭ relegi ŝian verkon titolitan Une Humanité - Une Langue, en kiu ŝi priskribis la evoluadon de la Esperanto-movado, precipe Laborista. AI tiu movado ŝi, kune kun L. Glodeau, dediĉis sian tutan vivon.
En Novembro 1987, denove la sorto batis SAT-on. Unu jaron post la malapero de L. Bannier, forpasis N. Barthelmess la 30-an de Novembro, en Parizregiona maljunulejo. Dank’al
la prizorgado fare de gek-doj Noulin, Ternant kaj Uzé, la koncerna kamarado travivis siajn lastajn jarojn en familia etoso. La nekrologo, kiu aperis en SAT-Amikaro, finiĝis per la jenaj linioj : Kiel Simone Glodeau, li donacis sian korpon al la scienco. Li lasas al ni, sub multaj aspektoj, konsiderindan verkaron kaj neforgeseblan memoron pri konscia Mondcivitaneco, vera tipo de Sennaciulo, kiu animis la Sennaciistan Frakcion de S.A.T. dum jardekoj. La Esperantismo de N. Barthelmess estas modelo por tiuj, kiuj konfuze difinas la SAT-spiriton.

La 433-a numero de SAT-Amikaro, aperinta en Marto 1988, entenis longan ĝeneralan agadraporton pri la jaro 1987. Estis konstatite, ke spite la faritajn klopodojn la Jubilea jaro ne estis diseĥita konforme al nia espero...

La Asocio daŭrigis sian subtenadon al la instruado kaj disvastigado de Esperanto en pluraj Afrikaj landoj per lernomaterialo kaj Franclingvaj informiloj.

La Komitato de SAT-Amikaro havis la eblon akiri liberan ĉambron estantan apud tiuj de la sidejo (67, avenue Gambetta, 75020 Paris). Tiel la Parizregionaj aktivuloj povos labori kaj kunveni en pli bonaj kondiĉoj. Skipo da Esperantistoj sindone kunlaboris, por renovigi kaj mebli la sidejon, kiu estas komuna al S.A.T. kaj SAT-Amikaro.

Preskaŭ samtempe najbara komercisto kontestis la rajton de SAT-Amikaro pri posedo de lokalo, kiu situas ĉe aparta korto, kaj kiun la Asocio okupis ekde la jaro 1933... La kontestanto pretendis leĝe deloki la Asocion, kiu kompreneble rezistis. Li iniciatis longan kaj kostan proceson, kiun li perdis en la jaro 1992. Li apelaciis, sed la advokato de SAT-Amikaro sukcesis en la fakto, ke la apelacia kortumo konfirmis la unuan juĝon en Februaro 1994. Restis al tiu obstina najbaro voki la kasacian Kortumon, por nuligi la decidon...

Ankaŭ en la jaro 1988, H. Masson iniciatis surslipigitan dokumentaron pri Esperanto. Tio fariĝis necesa. por respondi la diversajn kaj multenombrajn petojn pri ia lnternacia Lingvo kaj pri la Movado.

R. Levreaud estis elektita kiel prezidanto de Franca Esperanto-Instituto (F.E.I.), en tempo, kiam regis malpaco minacanta la ekzistadon de tiu interasocia organizo. Liaj kompetenteco, laborkapablo kaj dipomateco ebligis trovi kontentigan solvon.

Dank’al la kapablo de A. Sadier - la asocia kasisto - sur la financa kampo, SAT-Amikaro povis fronti samtempe kontraŭ
la aĉeton de kroma ĉambro ĉe la sideja konstruaĵo kaj kontraŭ la akuratan pagon por la presado de la asocia organo.

La jaro 1988 estis vere riĉa je oportunaj iniciatoj : G. Rollin lanĉis novan SAT-servon, kiun SAT-Amikaro decidis subteni. Temis pri La Amikeca Reto, kiu havis la celon aranĝi klerigan turismon en Laborista kadro konforma al la SAT-idealo.

Grava libro riĉigis la jaron 1988 sub la titolo La Danĝera Lingvo. Ĝi estis la rezulto de tre longa kaj serioza historia studado farita de U. Lins koncerne la persekutadojn al Esperanto kaj Esperantistoj. La Germana historiisto uzis nekontesteblajn dokumentojn, por priskribi senindulge la destinon rezervitan por la adeptoj de la Internacia Lingvo. Dum jardekoj, cenzuristoj, policistoj, naciistaj ideologoj, diverstipaj diktatoroj kalumniis kaj senkompate persekutis Esperantistojn. Objektiva verko La Danĝera Lingvo rehonoras la memoron al la viktimoj, kiuj estis deportitaj, ofte pereigitaj en abomenaj kondiĉoj nun konataj en tutmonda skalo.

Per la 436-a numero de SAT-Amikaro. aperinta en Julio 1988, la Plenum-Komitato de S.A.T. informis la legantojn, ke ĝi tute ne havis respondecon por la organizado de konferenco okazonta en Aŭstrio, de la 16-a ĝis la 19-a de Septembro 1988, spite la oficialan inviton faritan de Kolektivo Eperantista Komunista (K.E.K.) en la jena prezento : K.E.K. ... senpera daŭriganto de S.A.T, klasbatala Sennacieca Asocio Tutmonda -Prago 1921 - kaj I.P.E, Internacio de Proleta Esperantistaro Berlino. 1932-... S.A.T. protestis kontraŭ tiu uzurpado de sia nomo.

La legantoj de la Revuo sciiĝis pri la morto de elstara figuro de la Esperanto-movado : d-ro I. Lapenna forpasis la 15-an de Decembro 1987.

En la 437-a numero, aperis recenzo de M. Duc Goninaz pri ĵus eldonita suplemento al Plena Ilustrita Vortaro- tiun suplementon redaktis R. Levreaud kaj G. Waringhien. L. Robert raportis pri la SAT-kongreso okazinta en urbo Campos do Jordao (Brazilo) : Vere sukcesa SAT-kongreso, kion ni ŝuldas al organizemo kaj senlaca sindonemo de la O.K.K. konsistanta nur el familio Ledon...

La 439-a numero de la organo, kiu aperis en Novembro-­Decembro 1988, reliefigis senprecedentan brilan atingon sekve de valora agado de la SAT-Amikara Informo-Servo : la 1­an de Junio 1988, dum tuta horo ĉe radiostacio France Inter, H. Masson, L. Enizan kaj R. Comerford lerte respondis la demandojn faritajn de animantino B. Vincent pri Esperanto. Post tiu elsendo, kiu ekscitis vivan interesiĝon ĉe multaj aŭskultantoj, oni decidis malfermi radiofonian Esperanto-­kurson, en kiu, dum 5 semajnoj - de la 1-a de aŭgusto ĝis la 3-a de Septembro 1988, ĉiumatene de la 9-a horo 45 ĝis la 10-a - B. Vincent fariĝis Esperanto-lernantino sub la gvidado de R. Comerford. Kantoj de O. Tzaut kaj de M.R. Carrouges agrabligis la lecionojn. Pli ol 5.000 entuziasmaj leteroj atingis la sidejon de radiostacio France Inter. Por ebligi al la
radiostacio doni la utilajn respondojn al la petantoj, SAT-­Amikaro provizis ĝin per informomaterialo, Esperanto-vortaroj kaj adresoj koncerne perkorespondajn kursojn. La Asociaj elspezoj por tiu afero ne estis bagatelaj, sed la efiko ankaŭ ne !

Dank’al la iniciatemo de J. Sangerma kaj la agado de H. kaj A. Gente, Vaŭkluza Esperanta Federacio povis aranĝi inaŭguron de strato Zamenhof en urbo Cavaillon, la 15-an de Oktobro 1988. Post la koncerna inaŭguro sekvis tiu de Esperantlingva plato, por honori la memoron al Petrarko (1304-1374). La koncerna memorplato estas lokita flanke de vojeto, kiun iras miloj da diverslandaj turistoj, kaj situas apud aliaj surhavantaj tekstojn en la Franca kaj Itala lingvoj. Ĝi estas persona donaco farita de J. Sangerma, kiu malavare subtenas ia diskonigadon de la Internacia Lingvo. La gravuraĵo estas frukto de tradukado farita de erudiciulo G. Waringhien. En tiuj 2 okazoj R. Grandière reprezentis SAT-Amikaron.

La jaro 1988 finiĝis per brilaj sukcesoj, sed nenio estas stabila sur la kampo de la Internacia Lingvo, kaj en venontaj numeroj de la organo mi priskribos la okazaĵojn, kiuj stampis la evoluadon de nia komuna afero.

Roland Grandière

El SAT-Amikaro, aŭgusto 1995